Rekte al la artikolo

La strategio de la instinktoj

<<  [969]  >>

Hju Reid

En ĉi tiu prelego en Llandudno, Hju Reid daŭrigis la ideojn de sia pasintjara prelego en Salisbury.

Mirindeco de la homo

La homa animalo estas mirinda estaĵo. En vera senco, en ĉiu homo estas tuta mondo! La vivo mem, konsiderata nur kiel elmontriĝo de la ĥemio de karbono, oksigeno, kaj hidrogeno, estas spirorabe bela. La maniero, laŭ kiu, per la interagoj inter simplaj molekuloj, la longa procezo de evoluo nun prezentis nin per la varieco kaj belo de la vivosfero, estas miriga koncepto.

Kaj ni homoj, estante parto de tiu ĉi tutgloba vivosfero, enhavas ŝajne ion plian. En niaj internoj ni havas konscion pri ĉio ĉi. Ni vidas eksteran mondon, ni aŭdas ĝiajn sonojn, kaj sentas ĝian tuŝon. Ni vidas unu la alian, enloĝantojn de la sama mondo. Kaj ni spertas internan vivon; pensojn kaj emociojn, kaj fortajn kaj subtilajn.

La mondo, kiun mi vidas per rigardo, ja ekzistas, sed estas kreata por mi de mia cerbo. Kvankam ĝi ŝajnas esti la realo mem, ĝi efektive estas bildo de realo, artefarita ene de mia kapo. Kaj same por ĉiu el vi; ekzistas la sama bildo, de iomete malsama vidpunkto, sed kreita de via cerbo en via kapo. Vi ankaŭ havas proprajn internajn sentojn kaj reagojn al ĉio, kion vi vidas kaj aŭdas. En ĉiu homo vere estas tuta mondo!

Sed demandoj leviĝas. Kiel tio ĉi okazas, kaj kial ĝi rilatas al Esperanto?

Pasintjara tezo

Pasintjare mi prezentis tezon pri nia afero. Mi atentigis ke nia lingvo Esperanto diferencas de aliaj lingvoj en unu grava eco. Malgraŭ tio, ke ĝi ja havas ĉiujn trajtojn de aliaj lingvoj, escepte ke ĝi ne estas la lingvo de unu lando, ĝi krome ne estas la perilo de ia ekonomio. Ni havas verkojn, verkantojn, komunumon. Ni havas historion kaj kulturon. Sed tio, kion ni ne havas, estas komerco en la mondo, per kio ni intervendas varojn ne-esperantistajn uzante la lingvon Esperanto kiel portanton de la komerco.

Mi sugestis, ke la plejmulto de homoj ne instinkte emas lerni lingvon aldonan al sia denaska, sed ili ja emas lerni tion, per kio ili povos profiti, kio pluenigos sian karieron, per kio ili povos gajni monon, trovi laboron, eĉ riĉiĝi. Ili lernos ion, kio havigos al ili ian avantaĝon dum iliaj vivoj.

Jen la vidpunkto, kiun mi volas subteni per pliaj konsideroj hodiaŭ.

Miraklo de la lingvo

Por komenci miajn argumentojn mi citas el tiu libro The Language Instinct de Steven Pinker, kiun mi rekomendas por legado fare de ĉiu esperantisto.

Kiam virpolpo ekvidas inan, lia kutime grizkolora korpo fariĝas subite striata. Li naĝas super la ino kaj komencas karesi ŝin per sep el siaj tentakloj. Se ŝi permesas tion ĉi, li rapide etendigas la okan tentaklon al ŝi, kaj enigas ĝin en ŝian spirtubon. Serio de spermbuloj malrapide iras laŭ kanelo en lia oka tentaklo, por fine engliti en la korposakon de la ino.

Per tiuj vortoj aperis en viaj mensoj certaj bildoj kaj scioj, tiel ke, eĉ se vi neniam antaŭe vidis, se vi estontece ja vidos vivantan polpon kaj ties haŭto fariĝos striata, vi scios kio baldaŭ sekvos! Per lingvo, sinsekvo de sonoj kaŭzas tute alian aferon en la cerboj de la aŭdantaj homoj.

Laŭ la teorio de evoluo, ĉiu specio okupas specifan niĉon en la Naturo. Estas karnomanĝantoj kaj herbomanĝantoj; kuruloj kaj rampuloj; flugantaj bestoj kaj naĝantaj; kaj inter tiuj kategorioj estas pluroble pli specifaj niĉoj.

Do ni homoj, kiun niĉon ni okupas? Laŭ Pinker ni okupas la 'informan niĉon', en kiu ni evolue sukcesis per la interŝanĝo de informo pri ĉiaj aferoj inkluzive pri ni mem. Oni povas diri, ke ni homoj konsistigas grandan parton de la niĉo, en kiu ni vivas. Kaj lingvo ludas gravan rolon en la vivo de tiu niĉo.

Kiel lingvo estas en la kapo

Sed kiel ĉiu homo kun normala sendifekta cerbo kapablas paroli almenaŭ unu lingvon? La aŭtoro de tiu ĉi libro asertas, ke niaj cerboj evoluis tiel, ke en ĉiu homo ekzistas nerva strukturo, kies ĉefa tasko estas lingvo. Ĝi situas ĉirkaŭ en la maldekstra duono de la cerbo, videbla en la suba figuro kiel 'Broca's area', kiu ebligas produkton de lingvo, kaj 'Wernicke's area', kiuj ebligas komprenon de lingvo.

Ene de tiuj, ekzistas substrukturoj kiuj traktas elementojn de gramatiko, kiuj traktas verbojn, kiuj traktas substantivojn kaj tiel plu.

Tiaj scioj, pri la strukturo de la cerbo, akumuliĝis dum la pasinta jarcento pro la laboroj kaj studoj de ĥirurgoj, psikiatroj, kaj psikologoj. Ili zorge observis difektojn en cerboj kaj la ligitajn al ili lertoperdojn. Ankaŭ en la lastaj jardekoj maturiĝis la skanaj teknologioj, kiuj povas krei bildojn kaj de la strukturo kaj de la funkciado de vivanta homa cerbo. Oni tiel sukcesis krei mapon de la tuta cerbo, kaj teorion pri la funkcio de ĉiu parto.

Kiel, tamen, homoj akiras lingvon? La nuna akceptata teorio estas, ke en ĉiu infano estas organo – tio estas: dediĉita nerva strukturo – en la cerbo, kiu komencas aktiviĝi ĉirkaŭ la aĝo de du jaroj. Tiu organo jam havas ŝablonon, komunan al ĉiu homa lingvo en la mondo. Per ĝi, la bebo jam scias, kion atendi ĉe homo lingvo; kaj la tasko kiu restas estas enmeti la detalojn en la ŝablonon per aŭdado de la specifa formo de lingvo en la komunumo, en kiun la bebo naskiĝis.

Nu, tiun taskon ĉiu normala homa infano faras tute senpense, tute senlukte, tute sen la instigo de la gepatroj, tute memmotive, alivorte tute instinkte.

Ni vidos, ke la spontana emo al specife homa konduto aplikiĝas al ĉiuj niaj kapabloj.

Estas en tiu senco, ke mi parolas pri instinkto; nome rekonata ĉie en la mondo konduto de la homo, kiu aktivas sub la konscia nivelo.

Plivastigo al la tuta menso

En How the Mind Works, denove de Steven Pinker, la aŭtoro etendigas la ideon pri la lingva nerva strukturo en la cerbo al ĉiu aspekto de tiu homa sperto kiun ni nomas 'menso'. Laŭ evoluo, la trajtoj, kiuj pleje ebligas la vivantan estaĵon transdoni siajn genojn al la sekva generacio, venkas super aliaj. Do ĉiuj trajtoj de la homo, inkluzive la plej subtilajn tenerajn pensojn kaj sentojn, estas tiuj, kiuj plej sukcesigis nin por reprodukti ene de nia evolua niĉo. Nu, ĉar ni homoj konsistigas grandan parton de tiu ĉi niĉo, la plej granda parto de niaj cerbaj strukturoj kaj instinktoj traktas interrilatojn kun aliaj homoj.

Helpus, tamen, por klarigo, komenci per pli simpla ekzemplo, la vidkapablo.

Ekzemploj el la vidkapablo

La lensoj de la okuloj ĵetas lumbildojn sur la retinon de la okulo. Okulistoj, kiuj ekzamenis tiujn bildojn, notis, ke ili estas tre krudaj. Ili estas ĉirkaŭataj de tiuj samaj koloraj bordoj, kiujn oni vidis uzante malmultekostan plastan lenson. Sed ni ne vidas tiujn bordojn, kvankam ili aperas sur la retino, ĉar la cerbo elfiltras ilin. Nervaj procezoj scias, kiel forigi kolorajn bordojn ĉe la randoj de vidataj objektoj, por ke ni vidu ilin kiel klarajn eĝojn. Tion ni neniam lernis fari. Tio okazas sub la konscia nivelo.

Kaj ekzistas aliaj optikaj aberacioj, kiuj tordas la lumbildojn ĉe la retino; la cerbo enhavas strukturojn, kiuj faras nenion alian ol rektigi tiujn distordojn.

Estas tamen io pli frapa ol tio ĉi. Tio, kion mi nomis lumbildo sur la retino, konsistas el aro da lumaj formoj. Sed, de tiuj, la cerbo kapablas distingi la surfacojn de apartaj objektoj. Kiel ĝi scias, ĉu subitan ŝanĝiĝon de koloro sur unu surfaco kaŭzis ombro falanta sur la surfacon, kaj ne alia pli malhela surfaco? Ni scias pro la longatempaj provoj de inĝenieroj de robotoj, ke tia tasko estas nekredeble komplika kaj malfacila.

La konkludoj de neŭropsikologoj estas, ke desegnita strukturo en la cerbo, konjektas, per antaŭaj supozoj, kio estas la rigardata objekto. Per tia strategio la vidsistemo tre sukcese kreas, en niaj kapoj, la nekredeblan tri-dimensian mondon, kiun ni vidas. Pro tiu strategio, estas facile trompi ĝin per la bone konataj optaj iluzioj. Jen unu:

Bildo

Sen multa imago vi sendube povas vidi blankan triangulon, kiu kuŝas super la tri ĉe-angulaj nigraj rondoj, super la samcentraj nigraj trianguloj kaj la fona nigra rondo. Sed tiu blanka triangulo ne estas en la bildo. Vi ne povas identigi eĉ unu el ĝiaj eĝoj! Estas encerba nerva substrukturo, kiu enmetas la atendatan triangulon. Tiu strukturo aktiviĝas, kiam renkontas ĝin taŭgaj signaloj de la opta nervofasko, same kiel aktiviĝas la silaborekona sistemo, kiam konformaj ondoformoj venas de la orelo.

Bildo

Cerbaj strukturoj kaj substrukturoj aktiviĝas, memvole, sub la radaro de la konscio, kiam venas konformaj stimuliloj de la sentoj (kaj de aliaj substrukturoj).

Bildo

Alia ekzemplo de tia substrukturo traktas homajn vizaĝojn. Mi volas nun provi demonstri tiun sistemon uzante la fakton, ke ĝi plej bone funkcias, kiam la vizaĝo estas en normala orientiĝo, kaj malplej bone, kiam la vizaĝo estas inversita. Provu rekonu la unuan bildon, de arkitekturaĵo, kaj la duan, vizaĝo.

Kiam vi inversigas la paĝon vi plej verŝajne notos, ke rigardo al la vizaĝo sentiĝas pli komforte, kaj ke tiu de la ponto ne estas multe pli facile rekonebla ol en la inversita formo.

Enmensa eksperimento per logiko

Tio, kion mi demonstris – la nervaj procezoj, per kiuj ni vidas neekzistantajn triangulojn, aŭ rekonas vizaĝojn – okazas sub la konscia nivelo. Mi nun volas konvinki vin per eta eksperimento super la interna sperto de niaj konscioj kaj mensoj. Ni ofte pensas, ke bestoj agas tute instinkte, ke ni homoj pli racie kaj inteligente. Tiel ni pensas ĉar, de interne, ni spertas nur la finan rezulton. Sed fakte ni pli racias kaj pli inteligentas, ĉar ni posedas pli da, multege pli da, instinktoj.

Kiel racia homo scias, ke iu argumento estas racia kaj sencohava? Kiel racia homo scias, ke iu argumento estas malracia? Ĉar, kiam oni prezentas la diversajn asertojn kaj ideojn al si en la menso kaj komparas unu kontraŭ la alia, oni sentas la kongruon aŭ konflikton en la ideoj.

Konsideru simplan logikon: 'Ĉiuj rozoj estas floroj. Tio ĉi estas rozo, do ĝi estas floro.' Nu, jes, kompreneble. 'Tio ĉi estas floro, do ĝi estas rozo.' Kompreneble ne, sed kial?

Ni kategoriigas la mondon, kaj subkategoriigas. Ni scias, ke floro estas kategorio, kaj rozo subkategorio. Sed ĉu vi scias, kie en via menso situas la plantokategorioj? Kiel vi metis rozon en la floran kategorion? Kiujn nervostrukturojn vi aktivigis?

Ni ankaŭ povis kontraŭargumenti la duan aserton, ĉar ni scias, ke ekzistas floroj … tulipo, narciso, lilio … kiuj ne estas rozoj. Sed de kie vi trovis tiun scion? Ie en via cerbo estas memoroj pri tiuj floroj. Sed ĉu vi scias, kie ili situas? Ĉu vi mem plene konscie traserĉis memorlokojn kiel komputilo? Tamen iaspeca serĉo devis okazi, ĉar vi havas tiom da memoroj; kaj tio okazis sub la radaro de konscia kontrolo. Ĝi okazis tute instinkte, per via konscia ordono, sed ekster via rego.

La nobela domego

En Religion Explained de Pascal Boyer la aŭtoro pentras belan bildon de la homa konscio, kiel la spertojn de la familianoj kaj gastoj en la romano Mansfield Park, de Jane Austen. La manĝoj venas ĝustatempe; vestoj estas lavitaj kaj gladitaj laŭ neceso; se iu volas iri per ĉaro al alia domo, la ĉevaloj mallacas kaj la veturilo estas jam pura kaj en bona ordo. En la romano nenio el tio ĉi estas menciita.

Boyer tamen listigas detale la teamon, kiu daŭre devis laboradi ekster la vido de la nobeluloj. Ĉiu teamano apartenas al deĵora fako kaj havas specifajn respondecojn. Ĉiu kontribuas sian parton al la glata vivosperto de la domegoloĝantoj.

Nia konscio, kun ĉiuj enmensaj agadoj, samas. Ĝi estas la rezulto de la instinktaj procezoj, ene de la cerbo, kunlaborantaj kiel la servantoj en nobela domego. Ni, same, akceptas la rezulton senproteste.

Trakto de aliaj homoj

La plej grava kapablo estas konduki niajn rilatojn inter ni kaj aliaj homoj. Tio estas la plej komplika, malfacila, tikla, ĉagreniga, kaj tamen interesa parto de niaj vivoj. Ni sukcesas pro la multegaj subkonsciaj cerbaj strukturoj, kiuj funkcias de la momento, kiam ni ekvidas kaj komencas trakti kun alia homo. La kapablo bezonas tamen ekzercon.

La supozo pri eduko

En The Nurture Assumption de Judith Rich Harris, la aŭtorino klarigas, ke strategion por sukceso en la vivo junaj homoj ellaboras dum ili interrilatas kun siaj samaĝuloj, kiuj estas pli granda influo sur ties aperanta personeco ol la gepatroj. Ŝi pravigas per analizo de statistikoj kaj per argumentoj el evoluo.

Juna homo devas trovi du aferojn: lokon ene de la socio, kiun formos la samaĝuloj, kaj vivkunulon. Tiujn oni ne trovos en la familio. Instinkto ekhavigi al si atenton, amon, kaj materialan subtenon de la gepatroj per manipulado de tiuj, transformiĝas en strategiojn por vivsubteni sin en la socio, kiun oni partoprenos, kiam plenkreska.

Je certa aĝo instinkto trovi kunulon ekaperas: oni ne lernas dum kreskado kiel trovi iun, sed kiel rekoni tiun. Oni sentas allogon pro amoremon, sed ankaŭ pro simpatio. Enamiĝinte oni sentas deziron esti kun tiu, kaj nur tiu, ĉar ni homoj, en evoluo, plej sukcesas en nia niĉo, kiam kaj patro kaj patrino investas en la geidon. Nu, tre konciza kaj ĝeneralo resumo de la afero!

Sed tio estas la kunteksto, en kiu Esperanto havu valoron, ĉar ĝi estas la kunteksto, en kiu homoj vivas.

Rilato al Esperanto

Do kiel ĉio ĉi rilatas al strategio por la sukceso de Esperanto?

Tiel, ĉar pli bona kompreno de la persvadoto, helpas la persvadonton plani siajn strategiojn.

Mi provis pentri sciencan bildon de la menso. Specifaj partoj de la homa cerbo respondas instinkte al stimuliloj. Plej grava inter tiuj estas io, kio povas oferti al ni virimedojn, eĉ luksaĵojn; super tia ni pretas elspezi grandan parton de la vekaj horoj. Do la homoj, kiuj malakceptas Esperanton, eĉ sciantaj pri ties avantaĝojn, agas ĝuste.

Homo, kiu aŭdas pri la trajtoj de Esperanto, pri la simpleco de la gramatiko, pri la malgrandeco de la esenca vortstoko, kiu eĉ komprenas la vivoŝanĝan bonon, kiun Esperanto ofertus al la popoloj kaj eĉ pensas, ke ĝi estas bona valorohava ideo, agas prave, kiam tiu ignoras ĝin. Tiu pravas, kiam tiu demandas al si 'Ĉu ĝi povas helpi min en mia kariero por plialtigi mian salajron; ĉu ĝi plicertigos la estontecojn de miaj infanoj; ĉu ĝi povas helpi nun en mia vivo?' kaj respondas al si 'Plej probable ne' kaj forturnas sin tute juste for de Esperanto.

Do, ni agnosku, kia estas la homa besto; kiaj estas ties instinktoj, ties trajtoj, ties emoj kaj agkutimoj. Ni observu la predaton, ni studu nian viktimon, kaj lerninte pri ties motivoj ni prezentu al tiu ion, kio allogos tiun, kio vekos ties deziron, por ke tiu propravole lernos Esperanton, ĉar tiu vidos Esperanton kiel la plej efikan rimedon por ekhavi la dezirataĵon.

Kaj kio estas la dezirataĵo? Sukceso en la vivo laŭ la kriterioj de evoluo.

Niaj viktimoj

Ĉu ni argumentu pri egaleco de la homo, pri rajtoj de minoritataj lingvoj, pri facileco de internacia komunikado? Ĉe la majoritato, eĉ se ĉe ili tiuj altaj sentoj ja efikas pli ol bombasto al siaj amikoj en la trinkejo, kion ili farus, se tiuj samaj ne partoprenis manifestaciojn pri, ekzemple, maljusteco kontraŭ azilpetantoj en nia lando? Ĉu ni argumentu pri la bela simpleco kaj reguleco de la lingvo, pri la malfacilecoj en eksterlando, kiujn solvus Esperanto, se nur ĉiuj eksterlande lernus ĝin?

Ja, la majoritato povus kompreni la argumenton kaj konsenti, ke ĝi estas bona ideo, sed kiom el ili elspezos horojn da studado en la espero, ke bilionoj da homoj tra la mondo sammotive faros, kiam plej okupas iliajn mensojn envio de la aŭtomobilo de la najbaro, aŭ espero de promocio super la kolegoj, aŭ timo, ke kolego promociiĝos super ili, aŭ ĉagrenetoj pri la progreso de la infanoj, kaj espero pliprosperigi ties estontecojn. Esperanto frontas kontraŭ tiuj tute normalaj, kaj instinktaj, kaj komprenindaj zorgoj!

Ni, kiuj lernis Esperanton pro senprofita motivo, estas en tiu vasta oceano da homaj esperoj nekredeble malgranda guto. Sed se ni povus rigardi for de ni, for de tio, kio motivigis nin, kaj studu anstataŭe la celaton de nia projekto, ni povus, mi argumentas, kun pli da espero esperi pri sukceso.

Ene de tia fokusita perspektivo, ĵus priskribita, Esperanto devas trovi lokon. Tio estas: Esperanto devas prezenti al la okuloj ion pli ol apelacio al oniaj pli altaj sentoj. Esperanto devas oferti ekonomian avantaĝon.

La avantaĝo de Esperanto

Ni pensu: Esperanto estas solvo por internacia problemo. Ĝi ne povas helpi, ekzemple, ĉarpentiston kun ties samlokaj samlingvaj klientoj. Ĝi povas oferti ion nur al ia komerco, kiu funkcias, sufiĉe ofte, internacie.

Mi do prezentas al vi du strategiojn.

Oferto al internaciaj kompanioj

Nu, pasintjare mi malkovris, ke franca firmao eksperimentis super Esperanto. La firmao Triballat dungis esperantiston por instrui Esperanton en fulminstrua kurso al tri francaj kaj al tri italaj dungatoj, ĉar por ili la angla ne estis komuna lingvo, kaj per Esperanto ili povos rekte trakti unu kun la alia.

Tio laŭ mi estas fekunda tereno por la sukceso de Esperanto, kaj jen estas ĝermo de strategio.

Kion ni do faru?

Ni starigu teamon specifan por tia projekto. Nia teamo enhavu merkatesploristojn, kies tasko estas trovi firmaojn, pretaj por nia varo: taŭgaj kompanioj havus bazojn, en almenaŭ du malsamaj lingvaj teritorioj; la dungatoj devus komuniki kun la alia(j) bazo(j) sufiĉe regule; ne ekzistus komuna lingvo je kontentiga nivelo; kaj la kostoj de tradukado/interpretado estus jam defiaj.

Nia teamo enhavu vendoteamon, vestitan en kompletoj, kiu kapablas per ties denaska lingvo trafi la ĝustajn estrojn en la firmaoj kaj de ili ekkapti kontrakton. Do lertaj homoj!

Ĝi enhavu instruteamon, kiu povas liveri la promesitan rezulton: tio estas sukcese instrui per bone ellaborita kaj elprovita modernaspekta altkvalita kurso por kontentigi la specifajn bezonojn de la firmaoj.

Indiĝena kompanio

Ni turnu nin nun al dua eblo, nome, ke de inter ni jam ekzistantaj Esperantistoj kreiĝu kompanio(j), kiu(j) komercas internacie, kies unika avantaĝo super aliaj kompanioj estas la ebleco ĉe la laborantoj, estante jam esperantistoj, senĝene kaj rekte komuniki unu kun la aliaj en la komuna firmaa lingvo Esperanto.

Tio estis la, nu eble implicita, strategio, kiun mi prezentis en Salisbury pasintjare. Ĝi estis invito al esperantistoj, do al vi, spontane krei siajn proprajn internaciajn entreprenojn, bazitajn sur jamaj eksterlandaj esperantistoj, kiuj pretas laboregi pri via entrepreno. La celo de tia entrepreno ne estu la disvastigo de Esperanto, ĉar pri tio la mondo havas nenian seriozan intereson, sed la vendado de la koncernaj varoj por profito.

Nu, ekzemple, vi konas Viktoron en Bratislavo, kiu povas sendi al vi tiujn malmultekostajn varojn el Slovakio, kaj vi povas vendi ilin ĉi tie. Vi povus sendi al Viktoro tiujn ne haveblajn en Slovakio varojn kaj li vendos tie. Via komerca traktado estu tute en Esperanto. Kompreneble, loka vendo okazu en la loka lingvo; sed vi jam konas la anglan ĉi tie, kaj li tie jam konas la slovakan! Sed la internacia parto de la komerco okazu en Esperanto, sen la bezono de interpretistoj. Jen la komenco de Esperanta ekonomio.

Pasintjare mi konsideris tiun vojon ne taŭga por strategio, ĉar tia vojo devas leviĝi spontane de inter la esperantistoj.

Sed, ĉu eblas, tamen, elpensi strategion? Nu, eble jes. Ĉu ni povas inviti la esperantajn instancojn agi same kiel agas naciaj registaroj, kiuj volas kuraĝigi entreprenemon en siaj landaj ekonomioj? Ĉu povas esperantista instanco starigi fonduson, de kiu povas subvenciiĝi privataj esperantistoj? Tiuj prezentu al la fondusregantoj bone ellaboritajn aferplanojn por komenci internacian kompanion, kun la kondiĉo, ke la proponata kompanio funkciu en ĝia kerno nur per Esperanto.

Resumo

En resumo: ni homoj estas vivaj estaĵoj, kiuj evoluis tiel, ke niaj cerboj ekipis nin per instinktoj por plej sukcese transdoni niajn genojn de unu generacio al la venonta ene de nia natura medio. Tiu medio, la informa niĉo, konsistas plejparte el ni mem. Tial la plej granda parto de niaj cerboj traktas niajn rilatojn kun aliaj homoj ene de nia socio.

La plej grava instinkta zorgo de ĉiu homo en tiuj rilatoj estas trovi kontentigan por si pozicion en la ekonomio de tiu socio. Esperanto allogos al si intereson de la homoj, kiam ĝi povos oferti al tiuj avantaĝon en iliaj streboj kaj planoj ĉirkaŭ tiu plej grava por ili zorgo de la vivo.

Bibliografio

The Language Instinct: Steven Pinker; Penguin Science.

How the Mind Works: Steven Pinker; Penguin Science.

The Nurture Assumption: Judith Rich Harris; Bloomsbury.

Religion Explained: Pascal Boyer; William Heinemann.

The Blind Watchmaker: Richard Dawkins; W. W. Norton & Company.

Economics: an Introduction to Traditional and Radical Views: E.K. Hunt kaj Howard J. Sherman; Harper and Row.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2010.

<<  [969]  >>