Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [970]  >>

Paul Gubbins

En tiu ĉi numero de La Brita Esperantisto vi trovos artikolon – aŭ, verdire, replikon – pri landonomoj verkitan de David Kelso. Tio sendube surprizos: kiel verŝajne ĉiu nun scias, David 'malaperis' unu posttagmezon en novembro, elirinte sian hejmon en Kalabrio, Italujo, por vagi en la apuda kamparo. Al sia domo li neniam revenis. Intertempe, malgraŭ tio,
ke serĉadis policanoj kaj aliaj, troveblis pri li nenia spuro.

Bildo

Kiel amiko, kiel kolego, kiel esperantisto, David vee mankas al mi – kaj sendube al ni ĉiuj, kiuj lin konas. Kiel honora sekretario li oleumis la radaron de la brita esperanta movado, ĉiam per saĝaj konsiloj, trafaj decidoj, bazitaj sur spertoj profesie akiritaj en plej superaj sferoj de edukado kaj politiko. Tamen ne nur vortis David: li agis, organizis, aranĝis, ebligis – plenmerite malstreĉiĝante per glaso da vino, viskio, malavare regalante per anekdoto, humuraĵo.

Tro ofte la homon oni aprezas, plene aprezas, nur post kiam tiu ne plu kunestas. Tiel en la kazo de David. Rapide ni konstatis, kiom David surŝultriĝis, kiom li kontribuis al Esperanto en Britujo – kaj rapide ni konstatis, ke aliaj plenigu la breĉon kreitan je tiu mistera posttagmezo en Kalabrio.

Inter tiuj, kiuj tuj komprenis, ke nepras certigi, ke la ĉiutagaj administraj kaj aliaj respondecoj de David ne estu neglektataj, estas du estraranoj de EAB: Joyce Bunting kaj Clare Hunter. Ili komencis arigi diversajn dokumentojn, dosierojn kaj aliajn paperojn, por ke ili sciu, kio farendas, kiam, kaj de kiu … kaj en multaj kazoj mem transprenis respondecon. Al tiuj – estas aliaj – sed ĉefe, ŝajnas al mi, al tiuj du homoj – cetere modestaj, neniel fanfaronemaj, kaj do la lastaj, kiuj distrumpetos sian savrolon – la brita esperanta movado multon ŝuldas: verŝajne pli, ol ni iam komprenos.

Same, miaopinie, pri David. Ni verŝajne neniam plene komprenos, kiom li donis al Esperanto en la pli-malpli 10 jaroj, post kiam li reaktivis en la movado. Mi menciu nur unu ekzemplon: David estis unu el la plej fidelaj kontribuantoj al La Brita Esperantisto (kaj ne nur: ankaŭ Esperanto en Skotlando multe profitis de lia plumo). Honoro do estas aperigi ĉi tie verŝajne la lastan artikolon, kiun verkis David – cetere amuzus lin, mi kredas, ke ankaŭ post lia malapero li ankoraŭ kapablas inciteti per komentoj pri temo tre kara al li: landonomoj.

Ke David ne plu verkos por La Brita Esperantisto, apenaŭ imageblas. Antaŭ nelonge, en Barlastono, mi plene atendis, ke li aperos, kun glaso en mano, invitante al vino. Kaj do, dum niaj pensoj kaj esperoj restas ĉe la familio de David, ni diras: Revenu … kien ajn vi revenu.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2011.

<<  [970]  >>