Rekte al la artikolo

Aŭtune en Ĉestro

<<  [970]  >>

Post pli-malpli 15 jaroj ĉe la kutima kunvenejo en Ĉestro, membroj de la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio (NOEF) renkontiĝis ĉe – por federacianoj – nova kaj ankoraŭ ne provita hotelo.

Bildo

NOEF-veterano, kaj iama federacia sekretario, Toĉ Duckworth ĝuas pajnton da biero ĉe la hotela verŝejo.

Duboj pri la taŭgeco de la nova ejo – Hotelo Westminster, tuj apud la stacidomo – rapide disiĝis, kiam NOEF-anoj, gastoj kaj vizitantoj trovis disponeblaj du tute konvenajn ĉambrojn, verŝejon kun bona biero, kaj pli ol adekvatan – kaj kvalite kaj kvante – tagmanĝon.

Do, kiam NOEF-prezidanto Stephen Thompson malfermis la kunvenon, li tuj dankis al Ian Mac Dowall, la federacia kasisto, kaj aliaj, kiuj trovis la novan kunvenejon kaj aranĝis sukcesan kaj agrablan tagon.

Venis por aŭskulti prelegon de Francesco Maurelli, el Italujo (doktoriĝonta, cetere, en Edinburgo, kie li esploras subakvajn robotojn) pli ol 25 homoj ne nur el la federacio mem sed ankaŭ el pli foraj kaj ekzotaj landoj kaj regionoj, ekzemple Kimrujo kaj Skotlando, Germanujo kaj Pollando, kaj Jorkŝiro (memoru, ke ankoraŭ flagretas transpenina rivaleco, eĉ en Esperantujo).

Francesco parolis pri vizitoj – ĉefe pro sia fako – al Brazilo kaj Aŭstralio, kaj ilustris sian prelegon per lumbildoj. Li menciis renkontiĝon kun ministroj en Brazilo, kiuj celas enkonduki Esperanton en la nacian studprogramon (braziliano Lenio Marobin tamen atentigis, ke tiu ĉi propono ĉiun 20-an jaron viviĝas, kaj do petis ne tro esperi pri pozitivaj rezultoj).

Post te-paŭzo okazis diskutrondoj gvidataj de Stephen Thompson kaj Paul Gubbins.

Bildo

Antaŭ la komenco de la prelego en la taŭge ekipita ĉambro ĉe Hotelo Westminster.

Bildo

Verve kaj entuziasme prelegis – memore al Antonia Rostron van Ess – la gastparolanto Francesco Maurelli.

Bildo

Atendante la prelegon: de maldekstre Graham Blakey (kun Monato), Hilary Chapman, Wolf Krüger, Lenio Marobin kaj Tadeo Sobieraj.

Bildo

Tri nefederacianoj, sed bonvenaj gastoj – maldekstre Lenio Marobin, el Brazilo/Londono, kaj dekstre Hilary Chapman, el Kimrujo – pretas sin servi ĉe la bufedo. Sed kion vidis Wolf Krüger el Germanujo (meze): ĉu arti-'ŝoko'-n?

Bildo

Kion diris NOEF-kasisto Ian Mac Dowall al Edith Sheldrick, por ke ŝi tiel amuziĝu?

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2011.

<<  [970]  >>