Rekte al la artikolo

Feliĉo kaj fajfilo-blovado

<<  [970]  >>

Thomas Preece

Bedaŭrinde iom maloftas, ke la junularo partoprenas aranĝojn de EAB. Pro tio mi dum longe volis partopreni aranĝon en Barlastono por ekkoni homojn el la pli vasta movado. Tamen mi ĉiam trovis, ke mi havis nek tempon nek monon.

Ĉi-jare, tamen, Drondo, dum la semajnfino 'Ni festivalu!', okazis tuj post la universitata ekzamenperiodo, do oportuna tempo, kaj mi ege dankas al NoJEF por solvi la problemon de mono!

Bildo

Thomas Preece kaj Michael Sims koncentriĝas dum unu el la 'Drondo'-sesioj dum la januara festivala semajnfino en Barlastono.

(Pli granda bildo)

Mi devas konfesi, ke antaŭ la alveno mi atendis iom tedajn konversaciojn pri ne tre interesaj temoj, bezonantajn lingvo-nivelon vaste pli altan ol la mia, interplektitajn de malgrandaj kaj nebongustaj manĝoj. Plezure mi povas raporti, ke mi fakte spertis ĝuste la malon.

Ne nur estis la diskutoj interesaj kaj viglaj, sed ili ankaŭ prezentis al mi neniujn grandajn problemojn rilate al scipovo de Esperanto – fakte kelkaj homoj eĉ komplimentis min pri mia flua elparolado de la lingvo. Cetere mian antaŭjuĝon, ke la priskribo de la manĝoj kiel 'modestaj' nepre signifus 'malgrandaj', tute malpravigis la servado de grandaj, bongustaj manĝoj.

Dum la Drondo-sesioj, estrataj de Tim Owen, diskutiĝis diversaj temoj, inkluzive 'feliĉo' kaj 'fajfilo-blovado', ĉefe rilate al la lastatempa tiel nomata Vikilika skandalo. Havis ĉiu partoprenanto ankaŭ la rajton prezenti sian plej ŝatatajn 'ikonan foton' kaj 'imponajn vortojn'. La semajnfino finiĝis per malpli serioza kaj ege amuza sesio traktanta miskomprenojn.

Sabatvesperon la Drondo-sesion anstataŭis prelego de Paul Gubbins pri sia lastjara vizito al Ugando – ĝuinda rakonto kaj bona okazo malstreĉiĝi kaj lasi la taskon paroli al iu alia post diskutoplena tago.

Do, entute, semajnfino, kiun mi tre ĝuis kaj kiun mi ege rekomendas al ĉiu, ĉu jam memfida pri la lingvo, ĉu deziranta aliri al utilaj sesioj por plibonigi parolokapablon.

Ĉeestis la semajnfinon ĉ. 20 'festivalanoj', kiuj ne nur drondumis sed ankaŭ partoprenis teatran tagon, studante, adaptante kaj prove prezentante erojn el dramoj el la jaro 1911, kaj muzikan sesion, gvidatan de Jack Warren. [noto de la redaktoro]

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2011.

<<  [970]  >>