Rekte al la artikolo

Pri Bill, Chas, Zdzisław kaj mil kaj unu mortoj

<<  [970]  >>

Mamed Madok'ba

Kara leganto, abundas aferoj, kiujn mi ne komprenas, kaj verŝajne neniam komprenos, tuŝantaj la landon, en kiu mi nun feliĉe vivas.

Mi parolas, tutklare, pri mia (kaj supozeble, via) kara Britujo, kiu spirite (sed ankoraŭ ne leĝe: jen alia rakonto) adoptis min antaŭ multaj jaroj sed kiu, ho ve, restas al mi de diversaj vidpunktoj tiel fremda kiel kuko al UK (vidu, kiom progresas miaj kapabloj en nia mirinda lingvo: mi konfesas, ke mi fieras, iom pli ol decas, pri la komparo – lastatempe mi multe studis nian lingvon, ĉar la abeloj, pri kiuj mi verkas disertacion, rifuzas kunlabori, kio minacas nun la tutan projekton kaj eble mian pluan restadon ĉe la universitato – terure!).

Sed pardonu min, kara leganto, ĉar denove mi permesas min luksumi en bagatelaj, personaj aferoj, kiuj sendube nek interesas nek koncernas vin. Mi do reiros al mia temo.

Ĉio komenciĝis, mi supozas, dum la pasinta aŭtuno, kiam mia ĉarma domluigantino (intruistino ĉe elementa lernejo: kiom mi povus rakonti, kara leganto, pri ŝiaj spertaĵoj) decidis, ke tiom alte kreskis arboj en la ĝardeneto malantaŭ nia hejmo, ke necesos ilin pritondigi. Ŝi do tralegis la reklametojn en la loka gazeto, trarigardis la anoncojn en la 'flavaj paĝoj', kaj fine telefonis al arbisto, kiu deklaris sin plurjare sperta, plene asekurita, kaj kiu garantiis, ke neniu tasko tro malgrandas. Bone.

La ulo ('nomu min Bill') promesis veni sekvan merkredon, akurate je la 9-a matene, kaj do pro la nepra ĉeesto de mia vere simpatia luigantino ĉe la bestoĝardeno, pardonu, lernejo, mi konsentis resti en la hejmo por interparoli kun nia hakisto. Kaj jes, kara leganto, la ceteron vi divenis: ne aperis la ulo, tiel ke mi malŝparis tutan matenon, vane atendante, kio plaĉis nek al miaj abeloj nek al la universitato.

Tio krome devigis mian vere ne malbelan luigantinon retelefoni al Bill, kiu informis, ke paneis lia kamioneto (kial li ne senkulpige sciigis?), kaj ke li certe sursojle morgaŭ prezentos sin. Ja prezentis sin morgaŭ; prezentis sin eĉ la sojlo, sed pri Bill estis neniu spuro.

Mi provis konsoli mian kompatindan luigantinon, dirante, ke verŝajne paneis ne nur la kamioneto sed ankaŭ Bill, kaj ke tiel ŝi ŝparos sian monon, alivorte sian 'bil'-on. Ŝi alrigardis min, iom senespere, mi kredas, kaj tuj atakis denove la flavajn paĝojn. Pasis kelkaj semajnoj, pasis pluraj provoj simile vanaj, tiel ke ni nun atendas nian kvaran Bill-on, aŭ kiel ajn li sin nomas, kiu ĵuris (jes, ĵuris) nepre veni venontan vendredon. Ni vidos.

Intertempe, eble por venĝi sin pro la tondado minacata, unu el la arboj dum decembra ŝtormo faligis branĉon, supozeble branĉegon, sur la tegmenton de nia hejmo kaj tiel mislokigis tegolojn. Mi unue rimarkis, kiam supre en mia ĉambro aperis makulo malhela, tiel indikanta malsekiĝon. Mi tuj ekkaptis la momenton por frapi ĉe la pordo de mia bela luigantino, kiu, mi opinias, min lastatempe evitis, por anonci la katastrofeton.

Suspirante, kaj min iom suspekteme alrigardante, ŝi akompanis min al mia ĉambro, kie (ho, pardonu min, kara leganto) traflugis mian menson (kaj ne nur) terure malĉastaj sed, samtempe, vere dolĉaj emocioj; tie, apud mia lito (ĝuste la lito, imagu!), ŝi tuj, kaj tute prave, analizis la problemon (ne, kara leganto, ke mi enamiĝis, pro kio mi sendube rostiĝos en mil inferoj), sed, ke la tegmento estas difektita kaj ke necesos venigi tegoliston.

Do reen al la flavaj paĝoj (nun, pro troa uzado, pli grizaj ol flavaj) por trovi bravulon, kiu surgrimpos la tegmenton por anstataŭi la mankantajn tegolojn. Provite, trovite: tuj elpaĝiĝis la nomo de firmao proponanta 24-horan servon, kun riparoj garantiataj dum 10 jaroj, kaj agnoskata de la Societo de Tegolistoj, Tegmentistoj kaj Pajlotegmentistoj (fondita 1887). Voĉo ('nomu min Chas') diris, ke li venos ĵaŭdon je la 4-a posttagmeze.

Pro la profesiaj devoj de mia vere frandinda luigantino mi konsentis forlasi miajn abelojn kaj reveni hejmen por intertrakti kun Chas. Tamen venis la 4-a, malvenis la 4-a, kaj eĉ malvenis ĵaŭdo, sen eĉ pepado de Chas.

Mi diris al la celo (ĉu celino?) de ĉiuj miaj deziroj, esperoj kaj noktaj fantazioj (ve! pro tio mi mortos mil kaj unu mortojn – sed, kara leganto, mi ne bedaŭros), kiam ŝi revenis, ke nia tegolisto Chas, tagnokte laborante, probable 'ĉas'-as dormadon. Mia spritaĵo evidente ne impresis. Kial foje al la plej belaj virinoj mankas humuro, kaj al la plej humuraj belo? Ĉu do vi miras, kara leganto, ke mi sentas min pli kontenta, pli aprezata ĉe miaj abeloj?

Iom abrupte, mi kredas, ŝi forturnis sin de mi kaj tuj enmanigis la grizajn paĝojn, kiuj ŝajne iel konsolis. Post kelkaj minutoj ŝi aranĝis, ke venu dua Chas, kiu jessinjorine, certesinjorine, neniuproblemosinjorine konsentis alveni la sekvan tagon por inspekti la tegmenton kaj taksi la koston de la riparoj.

Memevidente, kara leganto, estis mi, kiu atendis la tutan tagon por bonvenigi la ulon, aŭ efektive malulon, kiu, same kiel Chas kaj la arbistaro, fine ne degnis veni. Same la tria, kvara, kaj kvina. Ni nun atendas sesan, kiu promesis veni venontan lundon ĉirkaŭ tagmezo (denove estos mi, kiu atendos), kondiĉe ke nek pluvos, nek ventos, nek neĝos. Do ni vidos. Aŭ, plej verŝajne, ne vidos.

Jes, neĝo. La pasintsemajnaj vintraj kondiĉoj, almenaŭ kiam degelis, difektis akvo-tubon en la kuirejo. La rezultojn, kara leganto, vi povas imagi. Mi decidis ekspluati la inundon por imponi mian lastatempe iom fridan (kaj ne nur pro la vetero) belulinon kaj, vadinte tra la akvoj, surgenuiĝis antaŭ la lavpelvo kaj, sube, provis malŝalti la kranon, per kiu akvo de ekstere enfluas la domon. Vane. Neniu, kara leganto, jam de jaroj funkciigis la kranon, kiu obstine rifuzis turniĝi.

Fine senpacienciĝis mia diino. For, ŝi ordonis, kaj, glitante trans la inundo, kliniĝis ĉe la lavpelvo kaj post du sekundoj sukcese ĉesigis la akvofluon. Kiu estus diveninta, ke tiajn muskolojn, tiajn fortojn ŝi havas? Mian admiron mi balbutis, dirante, ke pro ŝiaj kranotalentoj ŝi nepre aperu en televido-ekrano, sed, ĵetante al mi viŝilon, kaj montrante sitelon, ŝi indikis, ke mi forigu la surplankan akvon, dum ŝi ekprenis la grizajn paĝojn.

Post iom da grizpaĝumado, sub la kapvorto 'plumbisto', ŝi trovis la numeron de iu ('nomu min Zdzisław'), kiu, je nia granda miro, kun maksimuma rapido, kaj minuma angla, venis, fiksis la tubon, kaj foriris £150 pli riĉa.

Kaj ĝuste tion, kara leganto, mi ne komprenas. Kial, meze de la plej profunda ekonomia krizo ekde … nu, ekde la lasta, kiam konataj butikoj fermas siajn pordojn, kiam bankrotas prestiĝaj firmaoj, kiam miloj kaj miloj da homoj estas elpostenigitaj, kial tiom malfacilas intertrakti kun metiisto pri relative simpla hejma tasko aŭ riparo?

Kial viaj entreprenistoj tiel malentreprenemas, dum la poloj … nu, kara leganto, estas la poloj, kiuj donis al ni nian karan majstron, nian karan lingvon, kaj do eble tio ion indikas. Sed ve, miaj adoptitaj samlandanoj, foje pri vi mi, nekomprenante, seniluziiĝas.

Samkiel pri virinoj. Post la vizito de Zdzisław nepras diri, ke mia plej amata iom senfrostiĝis, komencis rideti, kaj denove eksaltis mia koro, miaj esperoj. Sed la kialon de ŝia nova humoro mi malkovris kelkajn tagojn poste.

Mamed, ŝi ridetis al mi, montrante la plej blankajn dentetojn iam ajn imageblajn, eble vi devos translokiĝi. Eble mi bezonos vian ĉambron. Bezonos? mi demandis. Kial bezonos? Por la infanoj, ŝi respondis. Mi rigardis ŝian ankoraŭ sveltan stomakon kaj mienis nekomprene. Per peniso eblas gravedigi, sed penso? Eĉ tuta pensaro? Ve … kion mi iniciatis per mia malĉasta cerbumado? Nu, ŝi daŭrigis, mi renkontis iun. Kun du infanetoj. Ankoraŭ en Pollando, sed … Pollando? mi ripetis, kretene. Jes, venis la respondo. Zdzisław kaj mi …

Ho, ve.

Se la universitato decidas, ke miaj abelo-studoj fine malmielos, kaj se mia luigantino (kies nazo, mi nun opinias, iom tro pintiĝas, iom korktirilece) vere elĉambrigos min, mi kredas, ke mi retrejniĝos. Kiel arbisto. Aŭ tegolisto. Aŭ eble pola plumbisto.

Mamed Madok'ba naskiĝis en Palestino sed dum jaroj loĝas en Birmingamo. Li verkas magistran disertacion pri la muzikeco de abeloj. Lastatempe la abeloj ne montris sin kunkantemaj kaj la universitato senpacienciĝas. La tuta projekto estas minacata kaj la aŭtoro urĝe bezonas monhelpojn por daŭrigi sian studadon. Mecenatoj bonvole sendu ĉekojn al EAB (adreso en la kolofono) kun la surkoverta indiko: Abeloj. Antaŭdankon!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2011.

<<  [970]  >>