Rekte al la artikolo

El la privata taglibro de la redaktoro

<<  [970]  >>

Paul Gubbins

Sabaton, la 6-an de novembro, 2010

Ho, Esperanto, Esperanto, kion ni faras en via nomo! Kiom ni oferas, dediĉante nin al via sankta afero! Kiel ni humiligas nin, ridindigas nin, en via servo!

Hodiaŭ, ekzemple, mi trajnis al Liverpaŭlo (pardonu la arogantecon) por enlitiĝi kun fremda kaj nekonata virino. Nu, en si mem neniel ŝoka kaj ja – almenaŭ teorie – ĝuinda afero. Sed, ho ve, ĉi-foje temis pri publika – jes, ja – publika enlitiĝo. Kaj do, anstataŭ private plezuriĝi kun belulino liverpaŭla en ĉambraĉo de triranga apudrivera marista hotelo, jen mi enlitiĝinta ĉe la enirejo de la Bluecoat-galerio meze de homplena urbo.

Kulpas John Lennon kaj Yoko Ono. Tiuj ĉi sentaŭguloj pasigis multe da tempo en sia lito, hipiumante, filozofiumante, plibonigante la mondon (ha!), kaj sentencante pri aferoj, pri kiuj ili verŝajne neniom sciis. Sekve la ĉefoj de la Bluecoat-galerio (ĉu videblas bluaj manteloj, cetere? Memevidente ne …) decidis starigi lennon-ecan liton en la plej publika parto de la galerio, por ke diversaj homoj same hipiumu, filozofiumu, ktp, ktp.

Nu, mi restis serene nescia pri tiu ĉi stultaĵo, ĝis kontaktis EAB-on 'artisto' (ha! gardu nin kontraŭ ĉiuj artistoj), kiu volas ekspluati la liton (t.e. ekspluati min) por Esperanto. Ĉu, Paŭlo … jen la peto … ĉu, Paŭlo, vi pretos veturi al Bluecoat-galerio por enlite babili, lennon-ece, pri Esperanto? Kaj, kretene, mi jesis.

Ho, Esperanto, kiam mi vin renkontos, mi pulvorigos vin, proprapugne, pro tio, ke vi kaŭzis al mi tiom da ĝeno, embaraso, ktp. Ho, jes … iun vesperon, hejmenirante el la trinkejo, mi vin renkontos, kaj tiam … sed mi flankeniras.

Do jen mi, hodiaŭ, en fremda kaj tute publika lito (almenaŭ puris la littukoj, kontraste al miaj pensoj), kun la artisto Melissa Bliss – kia nomo! pure gilbert-kaj-sullivan-eca – kiu, ŝi diris, aŭdis pri Esperanto pere de la pacmovado. Pacmovado! Ĉu estas paco en mia koro post tago tia? Jen mi, babilante dum kvin horoj – kvin horoj! – pri Esperanto, respondante al demandoj de preterpasanta publiko (preterpasis tuta Liverpaŭlo, ŝajne), kiu fingromontris, sendube moke, kaj eĉ – ho, ve! – fotis min.

Kaj do nun mi supozas, ke la fotoj ĉe Facebook videblas … en YouTube … merd'! Mi havis reputacion … kio okazos, se miaj pacientoj, pardonu, miaj studentoj, trovos la fotojn? Lundon mi devas ilin alfronti, provante reteni iom da digno … sed nun – mia bona, respektata nomo vaporiĝinta. Kaj kiaj fotoj … kial diable ili montras min en la lito kun la manoj plejparte sub, ne sur la littukoj? Tiuj, kiuj la fotojn spektos, sendube posedas mensojn kloakajn kaj opinios, ke … ho, egale. Ili pensu, kion ili volas.

La sola pluso – mi ne devis hejmentreni superpezan dorsosakon, kiu min kurbigis survoje al Liverpaŭlo, plena de informiloj, faldfolioj, libretoj pri Esperanto, viskio, ktp. Ĉio malaperis ĉe Bluecoat-galerio – eĉ la viskio, kaŝe konsumita sub la littukoj (ĝis mi aŭdis knabinan voĉeton: Panjo! Devas estas baleno sub la kovriloj …).

Tamen mi liberiĝis de miaj ŝarĝoj – kaj la fizikaj, do la informiloj, kaj la moralaj (ĉu vere moralaj?), nome la promeso lennon-umi por Esperanto. Kaj ne sensukcese: proksimiĝis al mia kuŝejo ne malmulte da virinoj – de difinita aĝo – por pli detale studi la Bluecoat-Adonison, kaj ĉiuj promesantaj legi kaj studi Esperanton.

Tial – malgraŭ mia humiliĝo, malgraŭ la katastrofa efiko al mia reputacio – mi tamen esperas vidi kelkajn novajn adeptinojn en niaj rondoj – ĉiujn varbitajn pro mia bela, ripozanta korpo. Sendube ekzistas tiuj, kiuj diros, ke la sukceso apartenas ne al mi sed al Peeter Aitai, Neil Conroy, Ian Mac Dowall, Roger Maher kaj Vivienne Isherwood, kiuj ĉeestis (kaj kunatestis mian plenan embarasiĝon), sed la veron scias mi.

Bone. Ke venu la novaj adeptinoj. Tiam ili siavice povos publike stultumi, azenumi por Esperanto, dum mi … nu, mi restos en mia lito. Kaj neniam ĝin forlasos. Sonĝante, lennon-ece, pri paco, pri pli bona mondo … eble ankaŭ pri Esperanto.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2011.

<<  [970]  >>