Rekte al la artikolo

Kompromisoj kaj konfliktoj

<<  [971]  >>

Tobias Wung-Sung

Ĉi-somere Tobias Wung-Sung sukcese prezentis 9500-vortan disertacion al Londona Metropolitena Universitato por diplomitiĝi pri historio. La anglalingva disertacio esploras la klopodojn en Britujo dum la unua duono de la pasinta jarcento akceptigi Esperanton ĉe registaraj kaj aliaj instancoj.

Bildo

Sindediĉo kaj entuziasmo: tiel resumas Tobias Wung-Sung la sintenon de britaj esperantistoj en la fruaj jardekoj de la internacia lingvo. Tio evidentiĝas parte surbaze de dokumentoj – ekzemple en la Nacia Arĥivo en Kew – ne haveblaj al antaŭaj esploristoj kiel Peter Forster (The Esperanto Movement, 1977).

Bone organizitaj estis la pioniraj propagandistoj de Esperanto. Ili adaptis al siaj apartaj celoj, ĉu politikaj, ĉu pedagogiaj, siajn materialojn. Tiel kondutis ekzemple d-ro Pollen en 1917 kaj Cecil Goldsmith en 1942, kiu provis certigi lokon por Esperanto en postmilitaj planoj por edukado.

Aliflanke, malgraŭ idealismo tia, nepris foje submetiĝi al la tempoj. Laŭ Wung-Sung: 'Dum la unua mondmilito, kiam necesis akcepti kontraŭ-germanan starpunkton, la spirito de internaciismo kompromitiĝis. Naciista pensmaniero kaj malamo vid-al-vide al la malamiko estis ne nur tolerataj sed ankaŭ inkluzivataj en la Esperanto-misio. Tio ŝajnas paradoksa sed atestas ankaŭ pri la konscio politika de la movado' (traduko el la angla).

Ke Esperanto fine ne estas akceptita de britaj registaroj, ne restas plene la kulpo de britaj esperantistoj. Konkludas Wung-Sung, ke edukaj instancoj ĝenerale pli favoris Esperanton ol ekzemple pure politikaj, ekzemple la ministerio pri eksterlandaj aferoj (Foreign Office).

Tiu ĉi vidis en Esperanto ne nur lingvon sed ankaŭ 'aferon esence malamikan al britaj kulturaj influoj en eksterlando': adeptojn de Esperanto ĝi taksis 'maniuloj'. Kaj, post kiam prezentis sin la tiel nomata Basic English kaj mem akiris adeptojn, la estonteco de Esperanto en registaraj rondoj fariĝis pli kaj pli malhela.

Gratulindas la aŭtoro de la disertacio ne nur pro interesa kaj leginda raporto sed ankaŭ pro tio, ke li elektis esperantan temon. Feliĉe li decidis daŭrigi siajn studojn ĝuste en la fekunda kampo de Esperanto.

Dankon al Olga Kerziouk, kiu atentigis pri la disertacio.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2011.

<<  [971]  >>