Rekte al la artikolo

Agado imitinda en Napolo

<<  [971]  >>

Kiam Hilary kaj Pat Chapman vizitis Napolon en suda Italujo dum pasinta februaro, ili havis la plezuron renkonti sinjoron Nicolino Rossi, napolanon, kiu bonvolis montri al ili la malnovan parton de la urbo.

Hilary konfesis, ke li estas forgesinta, ke li kaj Pat troviĝas tie precize dum la Semajno de Internacia Amikeco. Je ilia granda miro, lokaj esperantistoj kuniĝis kun la Unesko-klubo de Napolo por lanĉi novan itallingvan libron pri Zamenhof kaj samtempe por festi amikecon. Audiĝis poemoj en la itala, la napola kaj en Esperanto.

Hilary diris: ‘Mi tre admiras la fakton, ke la esperantistoj en Napolo ne parolas nur inter si sed kunlaboras aktive kun aliaj kulturaj organizaĵoj. Jen imitinda agado por ni en Britujo.’

Hilary Chapman loĝas en norda Kimrujo kaj estas unu el la kunorganizintoj de la pasintjara kongreso en Llandudno.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2011.

<<  [971]  >>