Rekte al la artikolo

'Benita' kunveno en Preston

<<  [971]  >>

En majo membrojn de la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio regalis Heather Eason per unu el la plej fluaj, pensigaj kaj bone strukturitaj prelegoj iam prezentataj dum federacia printempa kunveno en Preston.

Bildo

Pli beno ol malbeno: jen la konkludo pri denaskismo de federacia gastpreleganto Heather Eason.

(Pli granda bildo)

Heather, denaska esperantisto, parolis pri 'Denaskismo: ĉu beno aŭ malbeno?'

Ŝi komencis la prelegon, dirante, ke al esperantaj gepatroj en la 1970-aj jaroj – sen bonaj kasedoj, sen interreto – estis malfacile trovi taŭgajn esperantajn legaĵojn.

Unu el ŝiaj fruaj porinfanaj libroj inkluzivis laŭdojn pri socialismo, dum etaj donacoj de 'Onklo Mao' – por legantoj de ĉinaj infan-libretoj – mise kredigis, ke temas pri vera, kaj bonkora, parenco.

Bildo

Tadeo Sobieraj, Peeter Aitai, kaj Mike Kavanagh koncentriĝas pri la fascina prelego de denaskulo Heather Eason.

(Pli granda bildo)

La gepatroj de Heather (kiuj konatiĝis dum barlastona somerlernejo) insistis pri ĉefe tri aferoj: ĝusta lingvo-uzo (se vorton oni ne scias, oni kontrolu en ĉiam surtabla PIV), dulingvismo (ilia filino lernu kaj parolu samtempe la anglan), kaj ĝentileco (oni ne uzu ekzemple Esperanton, dum ĉeestas parencoj kaj aliaj, kiuj ĝin ne komprenas).

En ŝia junaĝo venis la esperanta mondo al la familia hejmo, sed kiam Heather havis 17 jarojn ŝi ĉeestis sian unuan Universalan Kongreson.

Tie ŝi konstatis, ke Esperanto vere funkcias, kaj ŝi propradecide kaj proprakiale (do ne simple pro gepatra volo) pli funde studis la lingvon. Sekvis aktiva Esperanto- vivo kaj en la brita kaj en la internaciaj junularaj movadoj.

Bildo

Unue manĝi, poste aŭskulti: Mike Heary kaj Geoff Clements 'fortigas sin' por la sekva federacia programo.

(Pli granda bildo)

Ĉu do beno aŭ malbeno? Iasence ambaŭ.

Esperanto iomete apartigis ŝin, ekzemple dum la lernejaj jaroj, de aliaj infanoj.

Dum samklasanoj postferie verkis pri vojaĝoj al apudmaraj turismejoj, ŝi povis mencii nur kongresojn kaj prelegojn pri la akuzativo.

Krome ŝi estis elmetataj al senĉesaj – kaj kutimaj – riproĉoj, ke neniu parolas Esperanton, ke ĝi formortis antaŭ la mondomilito, kaj tiel plu.

Bildo

Lenio Marobin kaj Ian Mac Dowall amuziĝas pri la kvizo.

(Pli granda bildo)

Aliflanke ŝi sentis sin membro de la granda Esperanto-familio … kaj nun helpas ŝin la lingvo en ŝia profesia vivo kiel politika konsilanto, ebligante interalie provizon de informoj el eksterlando por politikistoj kaj aliaj.

Konklude: se ŝi iel rehavigus al si la tempon, ŝi nenion ŝanĝus. Kaj, se ŝi mem havus infanojn, ŝi ilin plej verŝajne same 'denaskigus'.

Sekvis la prelegon ne nur varma kaj sincera aplaŭdo sed ankaŭ demandoj, kiujn Heather afable kaj penseme respondis.

Aplaŭdojn rikoltis ankaŭ Ian Mac Dowall, multjara kasisto/sekretario de la federacio, kiu volis 'emeritiĝi'.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2011.

<<  [971]  >>