Rekte al la artikolo

La 51-a en Barlastono

<<  [971]  >>

Richard Howard

Kontraste al la pasintjara somera festivalo, kiam amase venis esperantistoj por festi 50 jarojn da someraj eventoj ĉe Wedgwood Memorial College, Barlastono, la ĉi-jara okazintaĵo – ja evidente – pli modestis.

Ne helpis la iom lastminuta reklamado por la kvintaga, dunivela kursaro. Kulpis la kolegio aŭ, verdire, ties estroj, kiuj pro administraj kaj aliaj fuŝaĵoj ne permesis klaran decidon pri kotizoj. Tamen fine venis ĉirkaŭ 15 homoj, kiuj ĝuis kursojn gvidatajn de Jack Warren (progresantoj) kaj Malcolm Jones (progresintoj).

Kunsidis samsemajne kvar kuratoroj de la karitata fonduso Norwich Jubilee Esperanto Foundation (NoJEF), kiuj diskutis kiamaniere plibonigi kaj grandigi la servojn de la fonduso.

Sekvas raporto de Richard Howard.

Bildo

Kieron Hoswell kaj Carolyn Wade okupiĝas pri identigado de naciaj flagoj.

(Pli granda bildo)

Rete trafoliumante liston de Esperanto-aranĝoj, mi trovis mencion pri Somera Esperanto-Festivalo en ekzotika Barlastono apud Stoke-on-Trent. Ĉu pli alloga ol aliaj eventoj eksterlande? Ne nepre! Ĉu pli malmultekosta? Ne nepre!

La Somera Festivalo estas jam, oni diris al mi surloke, tradicia kurso ŝatata de ĉiuj. La nunjara ja estis tre bona kaj mi konfesas, ke eĉ al mi, nura esperuntisto, ĝi ege plaĉis.

Ĝi ekis per tagmanĝo la 15-an de aŭgusto kaj malekis post tagmanĝo la 19-an. Kontraŭ modesta prezo oni provizis bongustajn manĝaĵojn kaj 12 lecionojn … naive mi atendis pli da lecionoj, ĉar en la programo post la tagmanĝoj por mardo, merkredo kaj ĵaŭdo aperas indiko pri 'libera sesio'. Fakte temis pri libera tempo.

Mi ŝatas literaturon en neniu lingvo. Tial mi hezitis, ĉu resti kun 'altniveluloj' por dispecigi poemojn, ĉu akompani la 'meznivelulojn' por lerni lingvaĵon pli praktikan, interalie pri aŭtopartoj kaj bradipoj. Mi restis kun kursgvidanto Malcolm Jones kaj, malgraŭ mia unua malemo, malkovris, ke kelke de la prezentitaj poezieroj ekplaĉas al mi.

Bildo

Festivalanoj apud la Neergard-statuo en Barlastono. De maldekstre: Muriel Shackleton, Joyce Bunting, Kay Saunders, Edith Sheldrick, Carolyn Wade, Geoffrey Sutton, Jack Warren, Kieron Hoswell, Malcolm Jones, Richard Howard, Michael Sims, Michael Seaton, Tim Owen.

(Pli granda bildo)

Ni legis la poemojn kaj diskutis ne nur temon kaj enhavon, sed ankaŭ stilon, sintakson, vortumadon. Mi preferis analizojn pli gramatikajn. Komence ŝajnis al mi sensence serĉi aliteracion, asonancon, sonharmonion kaj la amatoran adasismon. Tamen finfine mi ekkomprenis, ke verki artaĵojn postulas profundajn konojn pri gramatiko, pri vortostoko kaj pri kiel emociigi legontojn.

Tiom forte min impresis Malcolm kaj liaj klarigoj kaj komentoj, ke post nuraj naŭ sesioj mi verkis hajkon, kaj prezentis version dum la distra vespero.

Distris ankaŭ la ceteraj vesperoj: prelegon pri kamparaj murbildoj en Svedujo prezentis la gvidanto de la meznivela kurso, Jack Warren; vespero en la komputilejo; invitis nin al sia ĝardena fervojeto Paul Gubbins.

Bildo

Malcolm Jones, dekstre, diskutas kun Michael Sims kaj Muriel Shackleton stilajn aspektojn de Esperanto.

(Pli granda bildo)

Oni konsilis al mi veturi de mia hejmo en Northampton al Stone per rekta trajnlinio. Tre konvena servo de la kompanio London Midland. Tamen oni avertis, ke partoprenontoj veturu al Barlastono per aŭtobuso. Tamen ekster la stacidomo mi petis infomojn kaj oni diris, ke por atingi Barlastonon piede, oni sekvu la trenpadon de la kanalo. Eminenta propono por fervora migranto.

Pro mia emo piede esplori novajn lokojn, mi bedaŭras mian miskomprenon de la indiko pri la libera tempo. Se mi ja estus sciinta, ke mi estos libera, mi estus kunportinta botojn kaj mapon. Sed danke al kuraĝigaj konsiloj de Joyce Bunting kaj de Edith Sheldrick, mi tamen ekskursis.

Post la vendreda tagmanĝo ni adiaŭis, dirante, 'Ĝis onte' ĉe aliaj verdaj renkontiĝoj.

Richard Howard naskiĝis en 1949 en Northampton. Li esperantistiĝis en 1962, sed malakceptas la internan ideon kaj la diigon de Zamenhof. Li studis la rusan kaj ĝeneralan lingvistikon. Profesie li laboris kiel redaktoro en Prago sed revenis hejmen por varti malsanajn gepatrojn. Izolita kiel esperantisto, li nur nun revenas al la movado.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2011.

<<  [971]  >>