Rekte al la artikolo

Marvirinetoj kaj la 96-a UK

<<  [971]  >>

Brendan Marsh, Elizabeth Stanley, Lenio Marobin, Paul Gubbins

Dudeko da britoj ĉeestis la ĉi-jaran Universalan Kongreson en Kopenhago, Danlando. Jen kelkaj impresoj.

Bildo

La redaktoro de LBE parolas dum la publika kunveno de la Akademio de Esperanto. Apude sidas Gerrit Berveling.

(Pli granda bildo)

Kiel difini paradizon? Se temas pri du virinoj en vira duŝejo, do dum la kopenhaga UK mi estis en paradizo. Almenaŭ dum du sekundoj. Imagu: mi eliras naĝujon, eniras duŝejon, kaj trafas miajn okulojn ne unu, sed du virinoj. Mirigite, mi palpebrumas … kaj ili estas for.

Nu, eble du marvirinetoj, parencinoj de eble la plej bone konata marvirineto en la mondo: tiu, kiu sidas surroke apud la kopenhaga maro. Jes, sendube marvirinetoj, kiujn dum la tuta tempo en Danlando mi serĉadis. Vane, evidente, aŭ eble mi estus kun ili nebuliĝinta kaj do ne plu redaktus La Britan Esperantiston.

Cetere, se vi kredas, ke Esperanto- Asocio de Britio tro pagas al la redaktoro de LBE, tiel ke tiu povas gasti ĉe luksa hotelo kun naĝujo, vi eraras. Temas pri tiel nomata aparthotelo, kie eblis mem kuiri kaj tiel eviti la terurajn prezojn en la dana ĉefurbo. Imagu londonajn kostojn kaj ilin duobligu … ho, ve.

Do, paginte duonsemajnan salajron por trajni al la kongresejo, kion oni trovis? Unue, la kongresejon mem, la tiel nomatan Bella Center (jes ja: tio ne estis la sola misliterumo de la kongreso – legu poste). La centro memorigis min pri la priskribo de la filino de la riĉa advokato en la unuakta opero Trial by Jury de Gilbert kaj Sullivan.

La advokato diras pri sia filino: 'She may very well pass for 43 / In the dusk with a light behind her.' Same la Bella Center. Nur dum la vespero, kun malantaŭa sunsubiro (vidu la malantaŭan kovrilon de ĉi tiu numero), la centro iom belis. Ĝenerale, sub la kutime grizaj ĉieloj de Kopenhago, ĝi restis Malbela Centro. Almenaŭ al mi – eble aliaj malkonsentos.

Kaj bedaŭrinde estas, ke la Malbela Centro situas for de la urbocentro, meze de anonimaj, senkarakteraj oficejoj, kaj simile. Tio signifis, ke fine de la tago la kongresanoj disiĝis. Mankis la etoso ekzemple de la montpeliera aŭ la zagreba kongresoj, kiam la kunvenejoj troviĝis mezurbe kaj do la restoracioj kaj kafejoj plenis je samideanoj. Jen imitindaj kongresoj: oni prefere elektu kongresejon, kie eblas ekstere kune babili, renkonti amikojn, rekrei kongresan etoson.

Bildo

Hilary Chapman deĵoras ĉe la EAB-budo dum la sabatvespera Movada Foiro.

(Pli granda bildo)

Tamen nepre priraportendas kongresa triumfo. Sendube la teatra vespero, kiam estis prezentata la priesperanta dramo Dek tagoj de Kapitano Postnikov, restos en la menso: tamen kiel triumfo de stilo super substanco. Verdire filmeroj, surekranaj legaĵoj (kun, diable, lingvaj eraroj – kial oni ne elsarkis fuŝaĵojn tiajn post premiero antaŭ du jaroj, mirigas), bildoj kaj fotoj, ne povis malkaŝi mankon de emocioj, mankon de klare skizitaj karakteroj, mankon de solida intrigo. Foje la dialogo banalis. Raportite estas, ke parenco de Kapitano Postnikov estas venenita. 'Bedaŭrinde', respondas Zamenhof. Kio? Nur 'bedaŭrinde'?

Ho, ve … vera grumblulo mi fariĝas. Do surprizos vin lerni, ke fakte mi ĝuis la kongreson. Mi kontribuis, laŭ miaj etaj povoj, interalie al Kleriga Lundo, kaj ĝuis aparte sukcesan aŭtoran duonhoron: venditaj estas kvar, eble kvin, teatraĵo- kolektoj miaj … imagu! Mi renkontis plurajn malnovajn amikojn, konatiĝis kun novaj, aparte kelkaj, kun kiuj mi dum jaroj korespondas (ekzemple reviziantoj kaj aliaj kunlaborantoj de Monato): fine vizaĝoj kontraŭ nomoj. Jen, eble, la plej plaĉa aspekto de iu ajn kongreso, la homa. Kaj do tiurilate la kopenhaga sukcesis.

Eĉ se mi ne plu renkontis miajn marvirinetojn.

Paul Gubbins


Bildo

Fotita en Danlando dum la Universala Kongreso: nun ni scias, kiamaniere Dio elĉieliĝas por atingi la teron. Tamen la lifton ne rajtas uzi homoj.

La UK en Kopenhago estis iom speciala por mi en persona skalo: mi celebris 30 jarojn ekde mia unua UK en 1981. En tiu tempo mi estis juna kaj stulta. Tridek jarojn poste kaj partopreninte dekojn da UK mi estas nun maljuna sed ankoraŭ stulta. Konsolas min la fakto, ke almenaŭ mia aĝo ŝanĝiĝis. La UK ne multe, bedaŭrinde.

Tedaj solenaj malfermoj, malordaj prezentadoj, samaj vizaĝoj sur la podio, 'Saluton! El kiu lando vi venas?', miksitaj informoj pri ekskursoj, salonoj, hoteloj, malbone funkciantaj mikrofonoj, surduloj kriantaj 'laŭte!' al prelegantoj…

Almenaŭ unu afero pliboniĝis ekde mia unua UK: la uzo de novaj teknologioj dum prezentado de prelegoj faras eĉ tedan prelegon alloga pro la ioma beleco de grafikaĵoj.

Lenio Marobin


Bildo

Geoffrey Wood (dekstre) babilas kun Péter Pál Denke el Hungarujo dum la akcepto ĉe la kopenhaga urbodomo.

(Pli granda bildo)

Mi ne povis ĉeesti la tutan kongreson, sed almenaŭ tiel mi povis paroli pri Esperanto-tago ĉe Radio Gloucestershire. Poste mi iris al Kopenhago kaj pasis merkredon en la urbo, kiu estas tre bela – kaj kie ĉiuj, ĉiuj, vere povis paroli la anglan!

Nu, la kongresa programo estis iomete magra je la fino de la semajno, sed feliĉe mi tre ŝatas kanti, kaj povis ĉeesti la Kajto-kantateliero, kaj kanti en la Internacia Koruso. Grandajn dankojn al Alan Bishop!

Sed la plej bona afero okazis jaŭdon matene, kiam mi hazarde renkontis junan familion el Germanio, kiuj sciis nenion pri Esperanto, sed estis tre scivolemaj. Ili demandis: 'Could you explain to us, in English, what Esperanto is, and we'll translate it for our children?' Neniu devas duan fojon demandi! Kial tiaj aferoj neniam okazas dum britaj kongresoj?

Mi nun komprenas la sekreton: ni bezonas bonegan matenmanĝon! Ŝajnas, ke estis por trovi matenmanĝon, ke la germanoj venis en la kongresejon!

Bacon sandwich, anyone?

Elizabeth Stanley


Malgraŭ tio, ke ĉio tre multekostis (eĉ boteligita akvo), mi pasigis bonan semajnon ĉe la UK. La lokuloj en Kopenhago estis simpatiaj. Ŝajnis al mi, ke ĉiuj kongresanoj strebis por bone interrilati kun aliaj, de plej diversaj landoj.

Kaj mi kredas, ke eĉ ne unufoje mi krokodilis. Mi antaŭĝuas partopreni aliajn, estontajn UK-ojn.

Brendan Marsh

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2011.

<<  [971]  >>