Rekte al la artikolo

Agrabla renkontiĝo en Malto

<<  [972]  >>

Hilary Chapman

Dum lastatempa vizito al Malto (en oktobro 2011), mi havis la plezuron ekkoni d-ron Carmel Mallia (en la foto dekstre) kaj samideanon Anthony Mercieca (maldekstre).

Hazarde mi estis sur la insulo, kiam oni festas la 50-jariĝon de la tiea Esperanto - societo. De niaj samideanoj mi lernis multon pri la historio de la insulo kaj ĝia fascina lingvo.

Mi volas danki al Carmel kaj Anthony pro tio, ke ili tiom riĉigis mian restadon.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2012.

<<  [972]  >>