Rekte al la artikolo

Fratece en Barlastono

<<  [972]  >>

Ĉeestis dudeko da homoj aŭtunan semajnfinon en Barlastono. Okazis du kursoj: la komencanta Course-You-Can kaj, por pli spertaj esperantistoj, diskutrondo (tiel nomata Drondo).

Gvidis la komencantan kurson, kun sep 'novuloj', Malcolm Jones, dum Tim Owen paroligis drondanojn pri interalie la malfrusomeraj tumultoj en Londono kaj aliloke, sennnaciismo, strikoj, kaj eventualaj limoj de la ordono ne mortigi.

Dum la semajnfino ricevis Eric Walker, iama honora sekretario de EAB kaj longtempa esperantisto, frateco-ateston de la landa asocio por danki pro liaj multflankaj kontribuaĵoj al Esperanto en Britujo.

En la foto, de maldekstre, antaŭe sidantaj: Joyce Bunting, Janet Rose, Clare Hunter, Tim Owen. Malantaŭe, starantaj: Ed Robertson, Susan Badham, Geoffrey Sutton, Eric Walker, Malcolm Jones, Ron Cufley, Susan Owens, Catherine Venture, Michael Sims, Arthur Prent. Fotis unuafoja drondano Andrew Rose.

Ne fotitaj (krom la fotisto mem): Kieron Hoswell, Roger Cookson, David Fuller kaj Joan Butler. Informis Tim Owen.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2012.

<<  [972]  >>