Rekte al la artikolo

Vespoj – ĉu vere malamikoj?

<<  [972]  >>

Joyce Bunting

Vespoj estas mirindaj estaĵoj – laboremaj, ruzaj, kaj tre sukcesaj. Mi rigardas ilin dum jaroj, kaj alte taksas tiujn bestetojn.

Kvankam en la mondo ekzistas diversaj vespospecoj, plejparte ili estas soluloj. En Britujo, ni havas du ĉefajn specojn de komunumaj vespoj, kiujn ni ne facile povas distingi unu de la alia. Eble 'povas' ne estas la ĝusta vorto. Ni povus, se ni dezirus, sed plejparte homoj ne deziras rigardi vespon de tro proksime. Ordinara vespo estas Vespula vulgaris, kiu portas nigran makulon sur la vizaĝo. La alia speco sen makulo, kiun mi pli ofte vidas en mia ĝardeno, estas arbovespo – Dolichovespula sylvestris.

Malfrue en somero, juna estonta vespreĝino kuniĝas kun virvespo kaj konservas lian spermon en sia korpo. Ŝi devus grasiĝi dum aŭtuno por subteni vintran malvarmon. Nur reĝino postvivas vintron – ĉiuj aliaj mortas.

En printempo, vespreĝino vekiĝas kaj komencas konstrui neston en aprilo aŭ majo. Vespo neniam uzas loĝejon de la antaŭa jaro. Ĝi konstruas el papero. Ĝi raspas lignon de arboj, bariloj, remizoj kaj simile per la mandiblo (buŝo) kaj miksas kun salivo por fari paperan paston, kiun ĝi modlas por fari ĉelojn. Post zorga elekto de taŭga loko, vespreĝino modlas la unuajn kelkajn ĉelojn. Ĉiu estas sesflanka, simile al ĉelo en abelejo.

Ŝi demetas ovon en la unuaj ĉeloj, kiujn ŝi mem modlis. Palaj larvoj elkoviĝas. Ŝi nutras ilin per maĉitaj insektoj, larvoj, kaj simile. La unuaj maturaj idoj de la reĝino estiĝas siaj laboristinoj (ĉiuj estas inoj), kiuj modlas novajn ĉelojn, serĉas nutraĵon, kaj prizorgas sian reĝinopatrinon.

Ju pli da laboristoj maturiĝas, des pli rapide grandiĝas la nesto. La eksteron ili kovras per konk-aspekta ŝelo el lignopapero. Vespreĝino baldaŭ havas grandan familion – ĝis 2000 laboristoj – plus reĝinidoj kaj virvespoj. La vivdaŭro de laboristo estas 12 ĝis 22 tagoj. Virvespo vivas iomete pli longe. Reĝino mem mortos post unu jaro.

Vespoj ne povas manĝi ion solidan. Nur vesplarvoj povas manĝi kaj digesti. Laboristoj portas predon al la nesto, kie flegistaj vespoj dispecigas kaj nutras la vesplarvojn. Vesplarvoj siavice demetas gutetojn de nutraĵa 'supo', kiujn suĉas la cetera vesparo. Tiu interŝanĝo kunigas la komunumon. Ekster la hejmo, por nutri sin, vespoj suĉas nektaron kaj fruktosukon. Ŝajnas, ke ili multe ŝatas akvon (eble por fari paperon), ĉar ĉiam ili estas videblaj ĉirkaŭ mia birdbanejo.

Floroj produktas nektaron por rekompenci fekundigajn insektojn kontraŭ laboro farota. Je tuboformaj floroj, nektaro troveblas nur je la fino de la tubo. Diligentaj abeloj rampas en la tubo, kaj sur siaj hirtaj korpo kaj kruroj kolektas polenon. Sed mi rimarkas, ke vespoj en mia ĝardeno ne emas rampi laŭ longa tubo. Ili boras truon tra la petaloj je la bazo de la tubo, kaj suĉas rekte. Mi ne scias, ĉu ili lernas tiun trukon ĉiujare aŭ ĉu tio estas natura.

Ŝajnas, ke multaj birdoj manĝas vespojn. Ankaŭ libelo voras, krabro kaptas, araneo vindas en silka kaptilo. Skolopendro ŝatas larvojn de vespoj, samkiel melo, kiu ne timas vespopikojn pro la densa pelto. Ermeno, mustelo, kaj muso foje forrabas sufiĉe novan neston. Do mi ekkompatas vespojn! Al ili nepre necesas armilon kontraŭ invadantoj.

Homo ricevas pikon dum pikniko, se tiu ne rimarkas vespon sur sandviĉo – aparte fiŝaĵa – aŭ en sukerita trinkaĵo. Se tiu stumblus sur neston, jen kialo por rapida forkuro, inter arbustoj se eblas. Vespoj foje atakas ĝis sep metrojn for de sia hejmo, kaj ŝajne atakos malhelan objekton pli ofte ol helan.

Vespo kapablas retirigi sian pikilon post pumpado de veneno, kaj esti preta por pluaj pikoj. Vespo ja povas piki eĉ post morto, pro muskoloj en la venensaketo. Ili pikas kaj por protekti la komunumon kaj por mortigi predon.

Ĉe mi preskaŭ ĉiujare ni devas forigi novan neston el nia ĝardena kabano. Ŝajne, ĝi estas alloga ŝirmejo. Vespoj ofte trovas enirtruon ankaŭ al la doma subtegmento kaj tie konstruas loĝejon. Plejparte ili ne ĝenas nin, do ni ne ĝenas ilin. Mi diru, ke mi eĉ ne multe timas la flave-nigre vestitajn flugantojn. Sed akcidentoj ja okazas.

Mia frato – kiam naŭ-jaraĝa – ludis kun amiko en arbareto kaj, ĉu intence, ĉu akcidente, batis vesponeston. La vesparo atakis lin. Ŝirkriante, li hejmen kuris, kie patrino ordonis al li forigi ĉiujn vestojn kaj duŝis lin per eltuba akvo. Bonŝance li ne suferis pro alergio.

Iun jaron, mia edzo tondis densan fagoheĝon per elektra tondilo, kaj devis rapide forkuri, kiam li senscie proksimiĝis al vespohejmo. Samkiel ni, vespoj defendas sian loĝejon de malamikoj. Kio povus esti pli malamika ol granda persono kun brua murdigilo?

Alian someron, li riparis tabulon sub la tegmento-rando. Li atendis belan tagon por tia tasko. Li ne atendis, tamen, ke vespoj loĝas malantaŭ la tabulo. Lia martelado furiozigis ilin. Mi eltiris vespopikojn de lia haŭto. Tiukaze necesis detrui la neston.

Pritondante arbeton, mi aŭdis ĉirkaŭ la kapo koleran insektozumadon. Tio ne timigis min – ĝis piko sur la kranio! Tiam mi haste foriris. Mi trovis la neston poste, konstruitan ĉirkaŭ branĉo super kapnivelo.

Kion do kaptas vespo? Multajn senvertebrulojn – larvojn, formikojn, abelojn, muŝojn, araneojn. Mi rimarkis, kiel vorema estas vespo dum jaroj kiam vito kreskis sub vitra tegmento ekster mia dormpordo. Sirfedoj (ŝvebmuŝoj) venis por suĉi nektaron de la vitofloroj. Tie ili amase kolektiĝis. Vespoj eniris kaj facile kaptis ŝvebmuŝojn. Ili forŝiris flugilojn de la kaptitoj kaj forflugis kun la korpoj al la nesto. Jen la naturo!

Bildo

Nu, kiam vetero estas varme humida – ofte antaŭ tondroŝtormo – flugformikoj eliras sian neston. Lastan someron mi rimarkis, ke kelkaj vespoj atendadis apud formikonesto. Kiam grasaj flug-formikoj elrampis, vespoj tuj kaptis.

Komunume vespo kaj abelo ne similas unu la alian, laŭ vivstilo. Vespo ne kolektas polenon, ne faras mielon, ne konservas manĝaĵon; abelo ja faras. Vesponesto estas el papero; abelnesto el vakso. Vespa ĉelaro estas horizontale konstruita; abelan ĉelaron vertikale. Buŝo de vespo estas por maĉi lignon por nesto kaj manĝaĵon por idoj; tiu de abelo nur por lektrinki. Vespo pikas plurfoje; abelo nur unu fojon. Vesponesto kaj reĝino daŭras dum unu jaro nur; abela nesto dum jaroj.

Vespoj ne estas niaj malamikoj. Se eblas, vivu kun ili. Lernu de najbaro mia kiu, trovinte neston en la subtegmento de sia bangalo, decidis forigi ilin per fumo. Li ekbruligis paperon kaj metis apud la vesponesto. Li sukcesis forigi la neston sed samtempe li sukcese bruligis sian propran dom-tegmenton. Do prefere risku pikon de tempo al tempo ol detrui la propran hejmon.

La cetero de ĉi tiu artikolo aperos ĉi tie en septembro.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2012.

<<  [972]  >>