Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [973]  >>

Paul Gubbins

Ramsgate: la loko de la venonta brita kongreso de Esperanto (10–13 de majo). Estos interese kompari impresojn pri la nuna urbo kun tiuj de la 19-a jarcento. Jane Austen, kiel memorigis John Mullan en The Guardian (2012-05-18), abomenis la urbon. En 1813 ŝi leteris al amiko, kiu decidis tien translokiĝi, 'Malbona gusto!'. Cetere, en Pride and Prejudice, Wickham preskaŭ sukcesas delogi Georgina, la fratinon de Darcy, en Ramsgate, danke al la perfidema sinjorino Younge. Kaj ĉu ne tie, aŭ eble en Margate, loĝis kaj laboris en la farsopero Cox and Box (Burnand kaj Sullivan) la flirtema Penelope Ann, 'proprietulino de banmaŝinoj'? Do, sinjoroj: en Ramsgate evitu banmaŝinojn, evitu strangajn virinojn – aparte se ili nomiĝas Younge aŭ Penelope Ann – kiam vi tie kongresumas. Aŭ ĉu eble mi prezentas kromajn kialojn por tien iri?


La angla-esperanta antologio Star in a Night Sky nun aĉeteblas. Ĝi kuŝu, miaopinie (sed tiurilate mi ne neŭtralas), ne sur la bretaro de ĉiu almenaŭ duonserioza esperantisto sed sur ties kafotablo – do por montri al neesperantaj amikoj kaj vizitantoj, ke la verda lingvo ja posedas kulturon, historion, kaj literaturon. Tamen ne nur propagandilo ĝi estas: la antologio enhavas multajn relative mallongajn legaĵojn, kiuj interesos ankaŭ esperantistojn.

En la lasta numero de La Brita Esperantisto mi notis, kiom mankas al nia movado William Auld, kiu regule aperigis anglalingvajn tradukojn de esperantaj poemoj en la paĝoj de la revuo. Mi skribis, ke – por instigi tradukadon – mi volonte aperigos indajn tradukojn en LBE. Ve! Ĝis nun mi ricevis neniom. Ĉu neniu volas eĉ provi traduki poemon… kaj tiel kontribui al nia internacia kulturo? Mi ripetas: la paĝoj de LBE vin atendas.


Iam, iu analizos sobre kaj science la skandalan konduton de la magistrato en Stoke-on-Trent, kiu post jaroj da iniciatoj, raportoj, studaĵoj, enpostenigoj de sinsekvo de partatempaj estroj, intervenoj de politikistoj, kontistoj, konsilantoj, enrubujigo de bibliotekaj libroj, malapero de pentraĵoj, ktp, decidis pli frue en la jaro fermi Wedgwood Memorial College, kie dum 51 someroj – ekde la jaro 1960 – okazis esperantaj somer-lernejoj kaj -festivaloj. Imagu: sume preskaŭ tutan jaron, tra pli ol duonjarcento, kiam regis Esperanto ĉe la kolegio (eĉ pli, se inkluzivataj estas la sennombraj semajnfinaj kursoj, seminarioj, jarkunsidoj, kaj aliaj eventoj).

Ankoraŭ ne certas la estonteco de la kolegio, kie cetere la konsilantaro elspezas monate milojn da pundoj simple pro sekureco (mono, kiun oni povus pli profitodone investi por lanĉi kaj munti kursojn). Kaj, pro la financaj nuboj super la kolegio, dum iom da tempo ankaŭ la estonteco de la tradicia somera festivalo, ŝajne nun senhejma, aspektis minacate.

Feliĉe, tamen, estas trovita alia kaj tre taŭga loko ĉe Shallowford House, ne tro longe for de Barlastono, kaj same en Staffordshire. Frapis min, kiam mi vizitis, kiom similas Shallowford House al Wedgwood Memorial College: ne nur troveblis belaj ĝardenoj, komfortaj ĉambroj, sed ankaŭ senteblis varma, bonveniga etoso.

Helpema kaj simpatia montris sin la tiea estro: kiam kursano devis frue hejmeniri, tiu ricevis tujan rabaton pro la ne plu bezonotajn manĝaĵojn kaj ĉambron – plus senpagan ŝoforadon al la stacidomo en Stafford. Regis do amikeco, homeco, kiel iam en Barlastono: kia kontrasto, do, kun la nuna tute malgaja situacio ĉe Wedgwood Memorial College. Diable – se la shallowfordanoj povas flegi iaman barlastonan spiriton, kial ne la magistrato en Barlastono mem?

Mi esperas vidi vin en Ramsgate. Intertempe ĝuu espereble ne tro vintran vintron – aŭ eble ĝuste tiun ni ja ĝuu post nia neniel somera somero. Kaj, se ja neĝos, kaj ne eblos eliri… do restu hejme kaj traduku anglen esperantan poemon!

PPG

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2012.

<<  [973]  >>