Rekte al la artikolo

Nova disertacio pri Esperanto

<<  [973]  >>

Hayley Pocklington: A Critical Account of the Journey of Esperanto: From a Global Lingua Franca to the East's Gateway to Europe via the Propaedeutic Effect. Northumbria University, Dept. of Humanities. Majo 2012.

Ĝojige estas raporti, ke brita universitato akceptis disertacion pri Esperanto. Hayley Pocklington, triajara studento ĉe Northumbria-universitato, verkis anglalingvan disertacion pri la 'vojaĝo' de Esperanto ekde ĝia idealisma komenco ĝis ĝia nuna lernfaciliga rolo.

Bildo

Verdire, al ĝisosta esperantisto, enestas en la disertacio malmulto nova aŭ nekonata. La originoj de Esperanto, la rolo de Zamenhof, la strukturo de la lingvo: ĉion ĉi jam ensuĉas kvazaŭ deksep-regule ĉiu uzanto de la lingvo. Aliflanke ankaŭ ni, kiel nun la verkinto de la disertacio, iam esploris la mirindaĵojn de nia nova lingvo – kaj do bone estas, ke oni ankoraŭ faras kaj, krome, disertacie dividas kun universitataj instruistoj ĉi tiujn novajn sciojn.

Ĝenas ie tie kelkaj opinioj. Certe, pli funde studinte la lingvon, la verkinto ne argumentus, ke, 'kiam oni plene akiras la lingvon, eblas diri, ke oni atingas punkton pri perfekta majstreco ['perfect mastery'], ĉar disponeblas nur minimuma tereno por konstante erari' (paĝo 31). Ho, ve. Ĉu iun ajn lingvon – eĉ la gepatran – oni plene akiras, por ne mencii majstrecon? Kaj 'minimuma tereno' ['limited space'] por konstante erari: kio[n] pri la akuzativo?

Krome: 'Kuraĝige estas, ke, ĉar ĝi [Esperanto] estas nenies unua lingvo, ne ekzistas nivelo atingenda de novaj parolantoj' ('no standard for new speakers to reach') (p. 31). Denove, ve. Ĉu tiel instruas nunaj esperantaj pedagogoj – ke akcepteblas ia lingva kaĉo?

Kaj kion signifas 'nenies unua lingvo'? Esperanto ne estas mia unua parolata lingvo sed, diable, en ses tagoj el sep, ĝi fariĝas mia unua skriba.

Tamen la konkludoj de la disertacio plejparte celtrafas. 'Neniel malsukcesis Esperanto kaj, dum ĝia fidela komunumo kredas ade je la lingvo kaj ĝin kiel en la pasinteco antaŭenigas, do ŝajne ne ekzistas kialo, ke ĝi ne daŭre floros' (paĝo 32).

Do bonvenon, Hayley, al nia eta esperanta rondo. Multon vi havas por lerni pri nia lingvo, nia kulturo, nia socio. Kiel ankaŭ ade ni ĉiuj.

La aŭtorino eklernis antaŭ kvar monatoj per la perpoŝta kurso la internacian lingvon. Ŝi ĉeestis la kongreson en Edinburgo, kie ŝi renkontis sian perpoŝtan intruiston, Elizabeth Stanley.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2012.

<<  [973]  >>