Rekte al la artikolo

Kiu kiuas… en la brita Esperanto-movado?

<<  [973]  >>

Geoffrey Sutton

Joyce Bunting parolas kun Geoffrey Sutton, redaktoro de Update (Ĝisdate) kaj aŭtoro de Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto.

JB: Saluton, Geoffrey. La Edinburga Kongreso estas bona loko por renkontiĝi, ĉu ne? Mi kaptis la okazon por babili kun via edzino kaj lerni iomete pri via vivo.

GS: Ho, ve!

JB: Saluton, Geoffrey. La Edinburga Kongreso estas bona loko por renkontiĝi, ĉu ne? Mi kaptis la okazon por babili kun via edzino kaj lerni iomete pri via vivo.

GS: Ho, ve!

JB: Ŝi informis, ke vi kaj ŝi renkontiĝis en Honkongo. Sed ni komencu pli frue. Do, kio estis via unua laboro?

GS: Post lernejoj mi laboris en vojaĝ-agentejoj dum kvar jaroj, laste en Londono. Post tio mi eklaboris por UEA en Roterdamo.

JB: Ha, jes. Du foje – sed intertempe kio okazis?

GS: Mi ekdeziris studi en universitato. La Universitato de East Anglia akceptis min grandparte pro mia jama scipovo de la sveda lingvo. Post jaro tie mi ekstudis en la Universitato de Upsalo skandinavajn kaj finn-ugrajn lingvojn, akiris svedan universitatan diplomon, stipendion de la Sveda Instituto, kaj plustudis postdiplome finn-ugrajn lingvojn. Dum kelkaj jaroj mi estis la sekretario de la Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo. Komence de 1981 mi iris al Finnlando pro sesmonata finna stipendio, sed ne sole la mono finiĝis sed tragike mortis mia finna amikino, cetere denaska esperantisto. Mi revenis al Anglujo.

JB: Nu, Geoffrey – kiel Esperanto trovis vin?

GS: Kiam knabo, mi vidis bildstrion pri la vivo de Zamenhof kaj demandis min, kio estas tiu 'internacia lingvo'. Poste, kiam dekkelk-jarulo, mi vidis la libron Teach Yourself Esperanto en librovendejo kaj tuj aĉetis ĝin. Mi malrapide lernis, sed tuj ekuzis la lingvon.

JB: Kiel vi persone profitis pro Esperanto?

GS: Plej ofte mi nun uzas ĝin en personaj kontaktoj. Mi estas esperantisto nun jam kvindek jarojn. Esperanto iĝis nedisigebla ero de mia vivo. Mi opinias, ke Esperanto konkretigas ofte lozajn esprimojn pri egaleco, respekto, solidareco, kaj simile. Iuj homoj komprenas tion instinkte, aliaj estas instruendaj. Ne sufiĉas instrui ĝin sole kiel komunikilon.

JB: Ĉu vi optimismas pri la estonteco de Esperanto en la mondo?

GS: Jes, mi estas sufiĉe optimisma – laŭ longa perspektivo. La truko estas montri al la ekstera mondo, ke uzado de Esperanto kondukas al io pli bona.

JB: Do, kio laŭ vi estas la plej granda defio por Esperanto en Britujo?

GS: Eble nia plej grava rolo en la okuloj de eksterlandanoj estas montri, ke ankaŭ en Britujo estas forta Esperanto-movado. Egege mi bedaŭras, ke ni perdis la lektorecon ĉe la Universitato de Liverpolo.

JB: Nu, ree al via edzino Carmen. Kiel vi renkontis ŝin – ĉu pere de Esperanto?

GS: Mian edzinon mi unue renkontis en Honkongo, kie ŝi tiam laboris. Ne pere de Esperanto.

JB: Laŭ via edzino, vi havis privatan projekton tie.

GS: Nu, vizitante Honkongon, mi serĉis informojn pri mia praavo, kiu estis apotekisto. Li mortis tie en 1913, kaj mi trovis lian tombon. Lia filo, mia avo, kunestris silk-eksportejon kune kun francoj en Kantono. Kiam ekbrulis la unua mondomilito, li enmanigis pistolon, marŝis en la germanan bankon, kaj fermis ĝin! Tie en Kantono naskiĝis mia patro.

JB: Tute aliteme – ĉu vi havas privatan dorlotnomon?

GS: Ha, esti dorlotata! Nu, mia edzino ofte nomas min Taj, kiu estas ŝialingva vorto, kiu signifas 'patro'! Mi ne scias, ĉu tio havas ian Freŭdan kromsignifon! La lingvo, cetere, estas la ilonga.

JB: Ilonga? Mi ne aŭdis eĉ la nomon. Ĉu tion vi parolas?

GS: Vere, ne. Tio estas la lingvo sole de ŝia naskiĝinsulo en Filipinoj. Ŝi denaske parolas ankaŭ la lingvon de sia patro, la fuĝjanan dialekton de la ĉina.

JB: Kiajn aliajn lingvojn vi scipovas?

GS: Mi studetadis lingvojn dum la tuta vivo! Oni provis lernigi al mi la francan kaj iom la latinan en la lernejo, sen sukceso. Nur post eklerno de Esperanto mi akiris sufiĉan memfidon por interesiĝi pri la temo. Mi senĝene parolas nur Esperanton kaj la svedan. Mi bone orientiĝas ankaŭ en ĉiuj aliaj nordiaj lingvoj, inkluzive de la finna. Eĉ universitatajn ekzamenojn mi faris pri la hungara, estona, kaj lapona, cele al povo legi ĉi tiujn helpe de vortaro. La nederlandan mi parolas pli ol sufiĉe por ĉiaj ĉiutagaj bezonoj. De aliaj lingvoj, kiel ekzemple la germana kaj hispana, mi havas limigitan scipovon.

JB: En kiu mondloko vi prefere vivus?

GS: Interesa demando. Mi ŝategas Skandinavujon. Malvarmo ne tre ĝenas min, sed varmo jes.

JB: Pri la gazeto EAB-Ĝisdate: kiom longe vi estas redaktoro?

GS: Ĉu jam ok jarojn? Mi ne ĝuas la laboron, sed foje bonan rezulton.

JB: David Kelso diris, ke 'Ĝisdate komplementas la eminentan revuon LBE.' Ĉu vi sentas, ke homoj sufiĉe alte taksas Ĝisdate? Ĉu ili sufiĉe kunlaboras?

GS: Ŝajnas, ke ili aprezas, kaj verdire estas kelkaj bonaj kunlaboremuloj. Mi tamen opinias, ke EAB havu nur unu revuon.

JB: Kion vi opinias pri revuoj en la interreto?

GS: Mi konfesas, ke uzi Esperanton interrete ofte tedas min! Mi pretas gapi al ekrano dum maksimume duonhoro. Tamen, se iuj ŝatas, ni devas provi plenumi servon al ili.

JB: Mi vidas vian nomon sufiĉe ofte kiel tradukisto. 

GS: Mi ne ofte faras, sed eble menciindas, ke mi ĵus tradukis por UEA la Unesko-dokumenton Gvidlinioj por terminologiaj politikoj. Ege teda, ripetema dokumento, sed tamen grava!

JB: Via 'majstroverko' devus esti la Konciza enciklopedio pri la originala literaturo de Esperanto. Ĉu tio estis via originala ideo? Kial vi verkis anglalingve?

GS: Tute mia originala ideo, kiu devenas el similaj nacilingvaj verkoj pri eksterlandaj literaturoj. Homoj jes priparolis teorie la eblecon publikigi tian verkon en Esperanto, sed neniu ankoraŭ faris la laboron. Mi ne arogus al mi verki tion en Esperanto. Sed mia enciklopedio plenumas la celitan rolon prezenti la esperantan literaturon en taŭga amplekso kaj ĝian kuntekston al ekstera publiko.

JB: Kio estas la plej urĝa problemo aktuale frontanta al la mondo? Kiel vi solvus ĝin?

GS: Oni baldaŭ povus solvi la fuelan problemon per uzado de hidrogeno. Aŭtoj kaj similaj bone funkcias per hidrogeno.

JB: Hmm, sed produkti hidrogenon el akvo postulas multan potencon, ĉu ne?

GS: Oni plendas, ke necesas fosilia aŭ nuklea brulaĵo por krei elektro-potencon tiucele. Prave, sed, se evolulandoj uzus sunbrilon por produkti hidrogenon per elektro kaj vendus ĝin al ni, la afero solviĝus. Simple – se la naftokompanioj ne starus meze!

JB: Do, ĉu politiko interesas vin?

GS: Dum kvar jaroj mi estis distrikta magistratano. Sufiĉis! Mi sekvas la nacian politikon, sed la loka verdire tedas min.

JB: Kaj muziko – kia muziko plaĉas al vi?

GS: Mi opinias, ke Beethoven ankoraŭ estas la plej granda muzikisto de la mondo. La muzikistoj de la 18-a jarcento plej plaĉas al mi. Mi tamen malofte aŭskultas, krom en la aŭto. Ankaŭ la silenton mi aprezas; tro da homoj timas ĝin.

JB: Nu, mi petas, kio estas via plej ŝatata literaturaĵo en Esperantujo?

GS: Mi tre ŝatas la eltiraĵon ofte cititan el Homoj sur la tero de Stellan Engholm, kie dum terplugado la avo de Eskil venis al li en la pensoj: '… kaj parolis al li pri aferoj, pri kiuj li silentis dum sia tuta vivo.' Sen la simpla plugado de la kampoj, la vivo mem maleblas.

JB: Ĉu vi mem kultivas la teron?

GS: Mi devas prizorgi mian parcelon.

JB: Ĉu vi volas viziti la lunon aŭ aliajn planedojn?

GS: Eble iu dezirus sendi min tien! Kiel dekkelk-jarulo mi estis amatora astronomo; revis iĝi profesia. Sed mi neniam sukcesis en iu ajn ekzameno pri matematiko, do naturscienca posteno estis neatingebla.

JB: Mi aŭdis, ke vi promenas ĉiutage en la kamparo apud via hejmo. Ĉu kun hundo?

GS: Ne, mi ne havas, sed mia patrino ĉiam havis hundon. Mi ŝategas hundojn kaj alte aprezas tion, ke mi kreskis kune kun hundo. Tion devus sperti ĉiu infano; kaj ili estas sanigaj por maljunuloj.

JB: Geoffrey, vi multon faris kaj daŭre faras por Esperanto malantaŭ la kulisoj. La brita asocio ŝuldas al tiaj homoj. Dankon pro via afabla preteco esti mia 'viktimo'.

Geoffrey Sutton edukiĝis en Norfolk, kie li nun loĝas, kaj ĉe pensionlernejo apud Oksfordo. Li laboris ĉe UEA en Roterdamo dum 1970–73 kiel libroservisto, kaj dum 1983–86 kiel libro-eldonisto kaj redaktoro de la revuo Esperanto. Li estis subredaktoro de El Popola Ĉinio dum unu jaro 1981–82 en Pekino, kaj poste prelegvojaĝis en Japanujo kaj Koreujo por informi en universitatoj pri Cinujo. Li nun redaktas EAB-Ĝisdate (EAB Update).

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2012.

<<  [973]  >>