Rekte al la artikolo

La avo kaj lia nepo

<<  [973]  >>

Carys Goldy

Nova fabelo por moderna mondo

Iam en Esperantujo troviĝis avo, kiu adoris sian nove naskitan nepeton. Kvankam li loĝis aliflanke de la lando, kaj ne havis multe da mono, li vojaĝis por viziti la familion tiom ofte kiom eble, alportante donacojn por la bebo kaj ludante kun tiu, ĝis la bebo ridante plezurkrietis. Oni diras, ke ankaŭ la avo plezurkrietis, ridante dum tiuj ĉi ludoj, sed tion konfesi ne plaĉis al li.

Kelkfoje li parolis kun sia nepeto esperante, pensante, ke eble estus bone, se avo kaj nepo povus tiulingve babili, kiam la bebo kreskos. Iun tagon, dum unu el la vizitoj de la avo, la tri generacioj sidis kune en la salono babilante, kiam la knabeto – nun aĝa kelkajn monatojn – ekproduktis fortavoĉe sonon, kiu abrupte haltigis la konversacion, kaj plenigis per ĝojo la avon.

'Paĉjo!' li ekkriis. Almenaŭ tion kredis la avo… kvankam la gepatroj mem estis dubaj, kaj opiniis, ke la etulo nur ternis. Sed la avo konvinkiĝis alie, kaj ĝojplene li hejmen vojaĝis. Li estis tiom fiera pri sia nepeto, ke li ne povis ne rakonti pri la esperanta kapablo de sia nepeto al la prezidanto de la Esperanta Asocio, kiam ili okaze renkontis unu la alian.

Nu, okazis, ke ankaŭ la prezidanto havis adoratan samaĝan nepon, kaj li ne volis toleri, ke la nepo de iu alia iĝu pli bona esperantisto, ol lia propra.

'Mi agu por certigi, ke estos mia nepo, ne lia, kiu sekvos en miaj paŝoj kaj prezidantiĝos, kiam li plenkreskos,' li pensis al si. 'Mi tuj hejmenrapidos por ekinstrui mian nepon en la esperanta lingvo, kaj tiel lin prepari por lia venonta prezidanta rolo.'

Alveninte hejmen, li nuligis ĉiujn siajn aliajn devojn, kaj aranĝis, ke li vizitu sian nepeton ĉiun tagon (feliĉe li loĝis ne malproksime de la familio), kaj instruu lin du horojn esperante. Vespere li donis al la bebo aldonajn hejmtaskojn, kaj certigis, ke tiu bone lernis la gramatikon, la korelativojn kaj la ĝustan prononcadon, zorge korektante ĉiun eraron, kaj ĉiam memorigante la bebon, kiel li iĝos la plej eminenta esperantisto en la tuta mondo, kaj la plej glora prezidanto, kiun la asocio iam vidis.

Intertempe, la unua avo daŭre vizitis sian nepon, ambaŭ sammezure ĝuegante la kuneston de la alia. La avo kondukis la knabeton laŭ riverbordoj, esperante kaj gepatralingve nomante survoje la sovaĝajn florojn kaj birdojn; ili promenis kune tra la arbaro, kaŝludante kaj ŝajnigante, ke ili estas eskapantaj kaptitoj aŭ banditoj, kiuj uzu la sekretan lingvon Esperanto por fuĝi de siaj postkurantoj; kaj – la plej bona – la nepeto eklernis la arton bicikli, sidante fiere kaj alte en korbo ligita al la stirilo de la granda biciklo de sia avo, gaje ekkriante 'Saluton!' kaj 'Kiel vi fartas?' al preterpasantoj, kaj ridante je iliaj konsternitaj esprimoj.

Pasis kvin jaroj. La prezidanto decidis, ke la tempo estas ĝusta por elmontri kaj kompari la kapablojn de la du knaboj. Li telefonis al la unua avo, proponante, ke ili ambaŭ konduku sian nepon al la venonta kunveno de la Esperanta Asocio, por montri ilian lingvan lertecon. La unua avo ridis pri la ideo pri konkurso, sciante, ke tia afero neniel spegulas la esperantan etoson, sed konsentis ĉeesti kun sia nepo, pensante, ke tiu – kiu jam iĝis iom amikema uleto – probable ĝuos la gajan okazon.

Alvenis la tago de la kunveno. La prezidanto jam antaŭe diskutis kun la organiza komitato por aranĝi spacon en la programo por sia nepo, kiu prelegos de la podio al ĉambrego plena de partoprenantoj pri 'Historiaj Anomalioj Distingantaj la Polan Uzon de la Lingvo de la Rusa kaj Iliaj Rezultantaj Politikaj Sekvoj'.

Dum li certigis, ke lia nepo havos sufiĉe altan tribunon kaj taŭge lokitan mikrofonon por ties malgrandeco, ktp, la unua avo serĉadis sian nepon, kiu tute malaperis inter la amaso da homoj, kiuj atendadis la komencon de la prelega programo. Iom maltrankvila, li demandis unu el la atendantoj, ĉu tiu vidis lian etan nepon.

'Jen, rigardu,' tiu diris. Li fingromontris al grupo da ridantaj homoj, kiuj evidente tre bone sin distris. 'Jen via nepeto,' diris la demandito. 'Li estas tiel amuza kaj amikema; ĉiuj ŝatas babili kun li, kaj certe li ŝajne ĝuas ĉies atenton… parenteze, de kie li lernis ĉiujn terurajn esperantajn ŝercojn – kiujn oni ĝenerale aŭdas nur en la trinkejo…?'

La avo ne sciis, ĉu ruĝiĝi pro fiero aŭ embaraso, do li faris ambaŭ. Poste la nepo de la prezidanto prelegis. Li eldiris ĉenon da klare elpensitaj, logikaj vidpunktoj, uzante perfektan esperantan gramatikon kaj klasikan prononcmanieron, kaj montrante mirige maturan komprenon de la konstruado de kunmetitaj vortoj. Ĉe la fino de la prelego ĉiuj jam ekdormis – ankaŭ la prezidanto.

Fine de la kunveno, kiam oni petis, ke la partoprenantoj elektu inter la du junaj esperantistoj, ĉiuj interkonsentis, ke estis la amuzamanta nepo de la unua avo, kiu montris la plej aŭtentikan spiriton de Esperanto, kaj ili aljuĝis al la knabeto grandan insignon, sur kiu estas skribita: 'Mia Avo Estas Esperantisto!' (tamen poste tion ŝanĝis la knabeto al: 'Atentu! Mia Avo Estas Eskapinta Esperantisto!' – kion li trovis pli amuza.

La alia nepo hejmeniris kun sia avo kaj naŭzite forĵetis ĉiujn siajn esperantajn studlibrojn, kaj ekinstruis al si triki.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2012.

<<  [973]  >>