Rekte al la artikolo

Pri Kimie, kimonoj kaj amikeco

<<  [974]  >>

Terry Page

Ĉi-foja ĉeftemo de Internacia Amikeca Renkontiĝo (IAR, okazinta en Aylesford, Kent) estis 'familioj' kaj, por emfazi tion, ĝia program-dokumentujo surhavis tiurilatan citaĵon el la lasta strofo de La Espero). La tiea rondo estis, kvankam ne tre granda, ja amikeca kaj (almenaŭ laŭ deveno de iuj, kaj perspektivoj de ĉiuj, el siaj partoprenantoj) internacia.

Bildo

Helpate (meze) de Kimie Markarian, provportas kimonojn Anica Page kaj Joyce Bunting.

(Pli granda bildo)

Tion spegulas temoj, pri kiuj prelegis renkontiĝintoj: vojaĝoj en Jugoslavujo; kimono; enklavoj kaj nedifinitaj landlimoj; birdfamilioj en Nov-Zelando; kaj konciza historio de Bulgarujo. Oni krome prezentis pri la retpaĝaro de EAB, la signifo de geedzeco, blazonoj en la familio, abeloj-bredado, interretaj radioelsendoj en Esperanto, poacoj (rigardu en PIV!) kaj origino de la kartludo 'gajaj familioj'.

Ne supozu, tamen, ke okazis nura sinsekvo da prelegoj. La amikaro dediĉis, inter tiuj, ankaŭ iom da tempo al lingvostudado, paper-, divenkaj kart-ludoj, kaj sabat-posttagmeza promen-ekskurseto. Celo de tiu lasta estis ruino de romia vilao. Alveninte, la ekskursantoj spertis unue seniluziiĝon, tuj poste bonŝancon. La vilao ne plu videblis, ĉar post esploro fare de arĥeologoj oni permesis, ke la bienposedanto rekaŝu ĝin per humo kaj plantu grenon.

Tion rakontis hazarde renkontita hundpromeniganto, kiu estis – apenaŭ kredeble! – filo de la koncerna bienisto, kaj do proprokula atestinto.

IAR okazis en septembro pasintjara, kaj okazos denove ĉi-jare, inter la 20-a kaj 23-a de septembro.

Informojn donos Anica Page.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2013.

<<  [974]  >>