Rekte al la artikolo

Jam la deka drondo

<<  [974]  >>

Ŝajne nur lastatempe britaj esperantistoj kutimiĝis al nova vorto: drondo, do mallonga kaj sufiĉe eleganta kunmetaĵo de la du vortoj diskut-rondo. Apenaŭ kredeblas, do, ke en novembro okazis jam la 10-a drondo-sesio, ĉi-fojon en Liverpolo ĉe la impona kaj ankoraŭ prestiĝa hotelo Adelphi.

Partoprenis 13 esperantistoj, kiuj aliĝis al plurdekoj da aliaj diskutemuloj, kiuj aparte kunvenis por esplori temojn en la angla lingvo.

La sesioj okazis kadre de la fonduso Raymond Williams, kiu finance subtenis la semajnfinon, rilate kaj tranoktadon kaj manĝaĵojn, kaj kiu ebligis, ke kunsidis tiom da homoj en relative luksa sed foje ĝena etoso.

Ĝena, en la senco, ke la publikaj kunvenejoj en la hotelo zumadis pro la bruo de liverpolaj nuptofestoj, kaj ke la nomoj de du esperantistoj ne aperis en iu ajn gastolisto ĉe la hotelo kaj do ili ne ricevis ĉambrojn ĝis post longaj intertraktadoj pacience plenumitaj kun stabanoj flanke de la drondo-organizantoj Tim Owen kaj Derek Tatton. Feliĉe la drondejoj trankvile situis sube en vere labirinta hotelego.

Se filmisto volus refari version de la rakonto de Jean Forge, Mr Tot aĉetas mil okulojn, kiu ludiĝas en iu Hotelo Modern, tiu turnu sin al la liverpola Adelphi. Do eble nerimarkite la sprito de Forge, aŭ Mr Tot, drondanojn gvatis.

Okazis pluraj diskut-rondoj dum la semajnfino:

Jimmy Savile

Tim Owen gvidis. Oni diskutis, kiamaniere la skandalo okazis, kaj kiel tiom da aliaj eminentuloj enplektiĝis, ĉu prave aŭ, kiel Lordo McAlpine, malprave. Drondanoj konsentis, ke ne necesis la demisio de la BBC-ĉefo George Entwistle post kalumnia mencio pri Lordo McAlpine rezulte de televida novaĵoprogramo.

La internacia rolo de Usono

Ed Robertson gvidis. Diskutataj estis la rolo kaj la influo, ĉu socia, ĉu milita, de Usono en la nuna mondo. Konsentite estis, ke aferoj usonaj ludas tro grandan rolon en la pensmaniero de britoj. Almenaŭ parte kulpas pro tio la komuna angla, aŭ usonangla lingvo.

Germanio malpermesas cirkumcidon

Tim Owen gvidis. Esprimiĝis ŝoko, ke germana rabeno kontraŭis kortuman decidon malpermesi cirkumcidon, dirante, ke dia volo superas rajtojn kaj de la ŝtato kaj de la infano. Sekvis debato pri kulturaj diferencoj.

Mezaĝa krizo: ĉu neevitebla?

Ed Robertson gvidis. Oni debatis, ĉu vere ekzistas mezaĝaj krizoj, aŭ ĉu temas simple pri preteksto por aĉeti sportaŭtojn aŭ eĉ enplektiĝi en amafero. Mezaĝa krizo ne limiĝas al viroj: ankaŭ virinoj montras foje similajn trajtojn, submetiĝante al plibeligaj operacioj. Eble oni bezonas sufiĉajn financajn rimedojn por 'ĝui' mezaĝan krizon.

Hillsborough: Mensogis pri mortoj la plej altrangaj policistoj

Tim Owen gvidis. Diskutata estis la rolo kaj de la polico kaj de la ĵurnalo Sun, kiuj mensogis pri la sinteno de liverpolaj futbaladeptoj ĉe la katastrofo ĉe stadiono Hillsborough. Lastatempe nova raporto deklaris la liverpolanojn senkulpaj, sed leviĝis la demando, ĉu vere neniu adepto ebriiĝis aŭ iel miskondutis, kio kontribuis al la tragedio.

La estonteco de ĵurnaloj

Tim Owen gvidis. Malpli da homoj legas ĵurnalojn, ĉerpante informojn el radio kaj televido kaj el interreto. Tamen drondanoj konsentis, ke ne mankos apetito pri novaĵoj – simple oni konsumos ĝin alimaniere, eventuale ne per tradicia gazetaro. Oni atentigis, ke ĵurnalistoj plejparte viras kaj pro tio la gazetaro spegulas viran mondon.

Ĉu iam respubliko por Britujo?

Ed Robertson gvidis. La sinteno pri la monarĥio ŝanĝiĝis eĉ antaŭ la morto de Diana. Konsentite estis, ke, sen monarĥio, ne suferus turismo, kiel kelkaj pretendas. Sekvis deflankiĝo por diskuti skotan sendependecon: ĉu sendependa Skotlando retenos monarĥion? Ankaŭ la rolo de prezidanto estis pritraktata: se ne ekzistus reĝo aŭ reĝino, ĉu akcepteblus prezidanto Thatcher aŭ Blair?

Entute semajnfino aparte ĝuinda, kun dankoj al – kaj aplaŭdoj por – Tim Owen, Ed Robertson (en la foto ĉi-supre) kaj la fonduso Raymond Williams. Grupa foto videblas ĉe la malantaŭa kovrilo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2013.

<<  [974]  >>