Rekte al la artikolo

Ĝuinda kaj pensiga parolado

<<  [974]  >>

Richard Howard

La 6-an de oktobro 2012 mi feliĉis partopreni tre agrablan kunvenon en la urbo Chester (Caer en la kimra, Deva en la latina). Temas pri la aŭtuna kunveno de NOEF, la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio (de Anglujo, se hazarde tio ankoraŭ ne klaras).

La kunveno okazis en oportuna loko, en Hotelo Westminster, kelkajn paŝojn de la fervoja stacidomo. Ni havis apartan salonon, kie ni babilis, aĉetis librojn kaj do faris ĉion, kio 'tipas' dum Esperantoaranĝoj.

Post bufedstila lunĉo venis prelego de la konata kaj ŝatata Jack Warren. Por ĉi tiu renkontiĝo s-ano Warren elektis seriozan temon: 'Interpretado'. La teksto de la parolado legeblas ĉi-supre.

Post la prelego, kaj du-tri demandoj, sekvis tepaŭzo kaj ĉirkaŭ la kvara kaj duono la fino de la aranĝo. Plejparte partoprenis homoj el la nordokcidenta regiono, kaj inter ili alilandanoj, kiuj laboras aŭ studas en Britujo – estono, polo kaj italoj.

Mi persone vojaĝis al Chester de Northampton en la mezlanda regiono. La aranĝon mi tre ĝuis kaj mi certe partoprenos la venontan kaj sincere rekomendas ĝin al esperantistoj de ajna nivelo.

Richard Howard naskiĝis en Northampton en 1949 kaj je la aĝo de 13 eklernis Esperanton. Li studis la rusan lingvon kaj ĝeneralan lingvistikon en universitatoj kaj en Nordirlando kaj en Sovetunio. Li laboris kiel redaktoro en Prago kiel dungito de la tiama Ĉeĥoslovaka Radio kaj aktivis en la Praga Esperanto-Klubo. Hejmen li revenis en 1993 por varti malsanajn gepatrojn. La morto de lia patro en 2011 permesis al li vojaĝi kaj partopreni Esperanto-aranĝojn, ekzemple la someran festivalon.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2013.

<<  [974]  >>