Rekte al la artikolo

Donald S. Lord, 1926–2012

<<  [974]  >>

Graham Blakey

Mi konatiĝis kun Don Lord en majo 1964 – tute sen ia rilato al Esperanto. Ni ambaŭ kutimis manĝi meztage en restoracio de Ceylon Tea Centre en Manĉestro, kaj kelkfoje okazis, ke ni hazarde sidis ĉe la sama tablo, kie ni agnoskis la ĉeeston unu de la alia per apenaŭa rideto kaj kapgesteto aŭ mumblita 'Hello', sed – kiel decas ĉe angloj, kiuj ankoraŭ ne formale reciproke sin prezentis – sen plua konversacio.

Unu tagon mi rimarkis, ke Don estis leganta la novjorkan jidan ĵurnalon Di Forverts, kaj mi demandis lin jide (mi balbutas kelkajn frazojn), de kie li akiris ĝin. Li informis min, kaj ni parolis iomete pri ĝi kaj pri la jida lingvo. Per tiu konversacio mi konstatis, ke li estas tre interesa kaj simpatia persono.

Bildo

Don Lord fidele subtenis la NordOkcidentan Esperanto-Federacion. Unu el liaj lastaj prelegoj okazis en Ĉestro kadre de aŭtuna federacia kunveno.

(Pli granda bildo)

Niaj poste oftaj konversacioj kovris multajn temojn: mi, tiam partoprenante universitatan vesperkurson pri usona historio, aparte interesiĝis pri modernaj indiĝenaj religioj de Usono – Kristana Scienco, Mormonismo, Atestantoj de Jehovo, Adventismo, ktp – kaj kion ajn mi komentis aŭ demandis pri ili, Don povis kompletigi mian scion kaj aldoni siajn proprajn, ofte tre komikajn komentojn kaj anekdotojn pri la koncerna sekto.

Unu ekzemplo de la vasta gamo de scioj de Don: leginte iom raran, malnovan libron el la kolekto pri religioj en la manĉestra centra biblioteko, mi demandis lin, ĉu li scias, kiu estis Lucius Burkmar. Li tuj respondis, kaj tute ĝuste, ke Burkmar estis en la jaroj 1840 asistanto de la psika kuracisto Phineas Parkhurst Quimby el Maine, Usono, inspiranto de Mary Baker Eddy (kiu fondis Kristanan Sciencon).

Mi demandis lin, kiom da homoj en Britujo scius tion. Li silentis kelkajn sekundojn kaj diris: 'Plejverŝajne ĉirkaŭ 20.' Tiam li improvizis anekdoton pri la unua rekontiĝo inter Quimby, Burkmar kaj Eddy kun nete diferencigitaj voĉoj kaj usonaj akĉentoj. Jes! Mi nepre volis kultivi nian rilaton… kaj de tiam mi ĝoje anticipis mian lunĉan horon, ĝuste pro tio, ke mi povus paroli kun Don.

Pasis nur du-tri pliaj semajnoj, kiam mi decidis iel aludi mian intereson pri Esperanto. Mi estis tiam sekretario de la Manĉestra Esperanto-Societo kaj mi havis la ideon, ke, se mi povus interesi Don pri Esperanto, li tutcerte rapide lernus ĝin kaj estus valora aldono al nia membraro. Tamen mi iom timis: li sciis tiom pri tiom da aferoj, ke verŝajne li jam estus esplorinta Esperanton, kaj iel trovis ĝin senmerita.

Mi, kvazaŭ preterpase, parolante pri diversaj lingvoj, menciis Esperanton kaj diris, ke mi lernis ĝin kaj trovas ĝin tre interesa. Kia surprizo, kiam li senhezite ekparolis en flua Esperanto, klarigante, ke li lernis ĝin en 1941, sed perdis kontakton kun la organizita movado pro diversaj kialoj, inkluzive de aneco en pluraj intelektaj societoj. Mi tamen kuraĝigis lin almenaŭ provi nian klubon kaj li akceptis kaj venis al la plej proksima ĉiusemajna kunveno.

La cetero, kiel oni diras, estas (bone konata) historio: li tuj fariĝis membro, kaj nur iomete pli poste unu el la ĉefaj motoroj de la societo, kiu tiam havis ĉirkaŭ 80 anojn.

Dum multaj jaroj Don oficis en la manĉestra klubo, kontribuante pli ol kiu ajn alia membro al la programo per paroladoj pri plej diversaj temoj: kabalo, volapuko, ido, origamo, C.G. Jung kaj Freud, la jida lingvo kaj ĝia influo je la moderna hebrea, lankaŝiraj dialektoj kaj akĉentoj, konfuceo, budhismo, grekaj filozofoj, pentroarto, vatikana artokolekto, aktorado.

Sur la esperanta tereno li faris multajn paroladojn pri la familio Zamenhof, etimologio, kompara lingvistiko, kaj la frua historio de la lingvo, aparte en judaj medioj. Ankaŭ ni membroj povis kun li kune diskuti la diversajn tre variajn konversaciojn por lia Ĉiutaga Esperanto, kiu dum jaroj aperis en La Brita Esperantisto.

Belaj tagoj estis! Ha, nostalgio. La gamo estis vasta kaj ĉiam li parolis amuze kaj distre kun leĝere montrita sed profunda erudicio. Parodie je la Rimportretoj de Kalocsay mi foje verkis por nia manĉestra literatura rondo jenon:

Don Lord – enciklopedio
Vasta font' de kono kaj scio
Pri… nu, jes, pri preskaŭ ĉio
Don Lord – enciklopedio.

Mi aldonu ankaŭ aminda homo kaj bona amiko.

Don Lord naskiĝis en junio 1926. Li unue aŭdis pri Esperanto kiel skolto en 1941, kaj li eklernis la lingvon ĉe s-ino Atherton, unu el la instruistinoj de la konata Eccles-eksperimento. Li havis minimuman kontakton kun la organizita movado ĝis 1962. Dum la sekvaj jaroj li fariĝis prezidanto de la membrara komitato de la antaŭa Brita EsperantoAsocio, kaj vicprezidanto de tiu organizaĵo. Li partoprenis en pluraj semajnfinaj kursoj, kie li estis respektata kaj populara instruisto. De 1984 ĝis 1999 li estis la Buchanan-prelegisto pri Esperanto ĉe la liverpola universitato.

Don aktivis ankaŭ kiel recenzanto por Heroldo de Esperanto kaj La Brita Esperantisto, al kiu lasta li regule kontribuis, krom per sia serio Ĉiutaga Esperanto, ankaŭ per pluraj, kutime humuraj, artikoloj kaj eseoj. Li plurfoje prezentis kabaredajn skeĉojn en Manĉestro kaj ĉe naciaj britaj kongresoj.

Don mortis 86-jara la 30-an de septembro 2012 post longa malsano. Lian mankon sentos liaj multaj geamikoj en kaj ekster la Esperanto-movado.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2013.

<<  [974]  >>