Rekte al la artikolo

Nova stelo en la firmamento

<<  [974]  >>

Lanĉita en Londono meze de novembro estas la dulingva Esperanto-angla antologio Star in a Night Sky.

La Londona Esperanto-Klubo gastigis la lanĉon, kiun ĉeestis ĉirkaŭ 30 esperantistoj kaj amikoj de la eldonisto de la antologio, Clive Boutle, kiu provizis trinkaĵojn kaj refreŝigaĵojn.

Enkondukis la vesperon David Thornell, prezidanto de la londona klubo, kiu bonvenigis la gastojn. Parolis poste Clive Boutle, kiu diris, ke la antologio, la kvina en la serio Lesser Used Languages of Europe, kontraste al kelkaj aliaj volumoj, rapide realiĝis.

Paul Gubbins, la redaktoro de la antologio, priskribis la originojn de la verko kaj, dankinte aŭtorojn, tradukintojn kaj reviziintojn, prilumis kelkajn problemojn, kiujn li survoje renkontis. Sekvas la teksto de lia parolado, kiun David Thornell interpretis en la anglan.

Antaŭ la fino de la vespero, Paul Gubbins voĉlegis el la antologio kvar tradukojn en la angla: parton de la bulonja parolado (Ludoviko Zamenhof), parton de la unua kanto de La infana raso (William Auld), la poemojn 'Aliĝilo' (Marjorie Boulton) kaj 'Dum sunsubiro' (Julio Baghy), kaj parton de la satiro El la 'Verda Biblio' (Izrael Lejzerowicz).

La vesperon kunordigis interalie Brian Barker kaj Terry Page: al ili multajn dankojn.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2013.

<<  [974]  >>