Rekte al la artikolo

Tibor Sekelj en Jorko

<<  [974]  >>

Malcolm Jones

Kiamaniere organizi Esperanto-seminarion? Espereble la suba raporto de Malcolm Jones instigos al aliaj simile procedi kaj tiel kunigi lingvajn kun literaturajn ekzercojn.

Post la tradicia renkontiĝo [de Yorkshire kaj Humberside Esperanto Federation] en la teretaĝa kafejo ĉe Guppy's en Jorko, la malmultnombra sed diligenta studemularo supreniris en la studĉambron (el kie distriĝemuloj ĝuas belajn vidojn de la antikva urba muro).

Enkonduke mi pardonpetis, ke dum la seminario necese temos pri iom multa legado, sed ke prezentiĝos ankaŭ okazoj por diskutado. Ni konstatis, ke nur unu-du ĉeestantoj jam legis verkojn de Tibor Sekelj, kaj pluraj ŝajne nenion sciis pri li. Biografian demandaron oni pridiskutis duope, antaŭ ol kompari kaj eventuale korekti respondojn.

Ĉu vi scias la respondojn? (Ili aperos en la venonta numero de LBE.)

Tibor Sekelj: biografiaj demandoj

1. Kiam li naskiĝis?
2. Kie (urbo, lando) li naskiĝis?
3. Kiu estis do lia nacieco?
4. Ĉu li ĉiam loĝis tie? Se ne, kie/kiam?
5. Kiam li iĝis esperantisto?
6. Kiom da lingvoj (kiujn?) li parolis?
7. Kiel ni nomu/priskribu lian karieron?
8. Kiuj estis liaj atingoj en Esperantujo?
9. Kiam li mortis – kaj kie?

La unua demando estas relative facile respondebla, almenaŭ rilate la jaron – ni ja celebras la centjaran jubileon de lia naskiĝo.

Por la kvar 90-minutaj sesioj mi elektis po unu verkon, celante prezenti iom de la vario de la sekeljaj okupoj, kaj por ĉiu malsaman labormetodon. Sube troviĝas priskriboj de la sesioj kun ekzemploj de la materialoj.

Sesio A

El Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo (1979), kiu pritraktas la indiĝenan vivon en la brazila praarbaro – ne la plej frua verko, sed ja la plej furora, kaj plej facillingva. Tiu ĉi libro tradukiĝis al pli ol dudek aliaj lingvoj kaj estis premiita en Japanujo.

Komence, por aliri la temon de la elektita ĉapitro, mi demandis: Kiel vi preparus vin por fiŝkapti? Kion vi bezonus? … kaj ni arigis rilatajn vortojn [(fiŝ)kano, (hok)fadeno, bobeno, flosilo, pezaĵo, logaĵo, larvoj/vermoj/muŝoj/fiŝetoj, fiŝreto].

Mi disdonis 'tru-tekston' (p.13, pp. 20–1) kaj 'respondo-folion' – por unue duopa prilaboro kaj, poste, grupa prezento kaj diskuto pri la respondoj.

Jen ekzemple la komenco:

Ĉapitro 2. Fiŝkaptado kun Kumeŭaŭa. Serĉu vortojn, kiuj komenciĝas per 'k-'. Literoj por korelativoj; numeroj por aliaj k-vortoj:

Mi ne scias, __A__ li ĝuste min elektis por akompani lin, sed matene, antaŭ la sunleviĝo, la indiana __1__ vekis min:

— Njikuĉap voli iri __2__ Kumeŭaŭa fiŝkapti?

La vorto 'Njikuĉap' signifas 'barbulo' en unu el la indianaj lingvoj, __3__ tiel la indianoj __4__ nomis min, pro la granda barbo, __B__ mi portis en tiu tempo.

__5__, mi volonte akceptis la inviton. La __6__ estis al mi simpatia ekde la unua momento. Li jam estis pretiginta sian pirogon, en __C__ fundo jam __7__ lia ilaro por fiŝkaptado. Tiu ĉi __8__ el arko __9__ pluraj sagoj __10__ harpuno el longa bastono __11__ forta fera pinto, ligita al la pruo de la pirogo per longa ŝnuro. Tiun ĉi armilon oni uzas por __12__ grandajn fiŝojn.

La ekzerco postulis bonan legokomprenon, tiel ke la legantoj komprenu almenaŭ kia vorto mankas, se ne precize kiu vorto. Montriĝis foje, ke pli ol unu vorto ja taŭgus, eĉ foje, ke la elekto kiun faris Sekelj ne estas la plej kontentiga.

Sesio B

El Tempesto super Akonkagvo (hispanlingva originalo 1944/47, tradukita al Esperanto 1959): priskribo pri pionira montgrimpa ekspedicio, kiu havis tragedian finon, necesigantan duan ekspedicion en la sekva jaro.

'Prepare' mi demandis: Ĉu iu jam montgrimpis? Kiel vi preparis/us vin por montgrimpa ekspedicio? Tiam mi voĉlegis la emociigan, esperantisman 'Antaŭparolo al la esperanta eldono'.

Mi elektis tri ekzerco-tipojn por prilabori kelkajn komencajn paĝojn:

a) Mi enmetis 'kukol-vortojn' anstataŭ la veraj – legantoj devis malkovri ilin kaj skribe ĝustigi.

p.20: 20 kukoloj sur la monto … forprenu ilin kaj remetu la ĝustajn vortojn (en la suba eltiraĵo kaŝiĝas ses):

Dume, la preparoj por la ekspedicio estis komencitaj tre vigle.

Demandos al si la leganto, kio konsistigas tiujn preparojn. Nu: unue la kora preparo, poste la pretigo de la perona ekipaĵo, de la komuna ekipaĵo, kaj fine, de la nutraĵoj.

La korpa preparo konsistas el praktikado de mallongaj suprengrimpoj, kie ekzistas montegoj. Ni anstataŭe devis kontentiĝi per kelkaj promenadoj. La plej longa estis marŝado de Bonaero al Lujan (56 kilometroj) kiun partoprenis ni pluraj membroj de la ekspedicio. Krome, estas konate, ke konvenas eviti alkoholaĵon kaj fumadon dum periodo de du minutoj antaŭ la ekiro. Tamen, mi povas diri, ke neniu el nia grupo plenumis tion, escepte ni, kiuj ĝenerale nek fumas nek trikas. Sur la alta montaro ĝenerale oni suferas altan sangpremon. Do por povi malaltigi tiun premon estas rekomendinde manĝi multe da sulko kaj precipe najlo. El niaj kamaradoj Kneidl estis la sola, kiu zorge praktikadis dieton dum du monatoj.

Ankaŭ tiu ĉi ekzerco postulis bonan legokomprenon, sed ankaŭ detalan atentemon, por povi unue konstati, ke iu maltaŭga vorto enŝteliĝis. La misaj vortoj kaj la proponitaj solvoj estigis viglan diskuton kaj ne malmultan amuzon.

b) Mi forigis prepoziciojn – post iom da tempo por studado, ni re-enmetis ilin per laŭvica voĉlegado.

Prepozicioj utilas (50) p.15:

La 18-an [1] januaro 1944, frumatene ekiris [2] la aŭtomobilo [3] Zechner [4] Mendoza Link, Grimm, [5] siaj edzinoj, kaj la posedanto [6] la veturilo. [7] la 7-a [8] la sama tago, [9] trajno ekvojaĝis profesoro Schiller kaj mi, adiaŭataj [10] kelkaj amikoj.

Jen relative simpla ekzerco (ripozo post la antaŭa streĉo!), sed iuj frazeroj estis sufiĉe tiklaj, kaj foje denove ne ĉiuj konsentis pri la plej taŭga prepozicio.

c) Simile pri participo-finaĵoj.

… kaj participoj (28) pp.19–21:

Tiun saman vesperon ni entreprenis la unuan surgrimpon, al la pinto de la monto 'Suda Flageto', kies dorso leviĝas preskaŭ vertikale de la hotelo mem, kaj kiu havas ĉirkaŭ 400 metrojn de alteco, kalkul…[1] ekde la nivelo de Ponto de Inkao. Ni marŝadis bone, konsider…[2], ke ni havis neniom da antaŭtrejnado. Jam de malsupre, sur elstara loko, oni povas vidi 'Indiana Dio'-n kiu estas malhela ŝtono kun formo de homa estaĵo. De tie devenas la nomo, ĉar laŭ la legendo la roko estis ĉiz…[3] de la indianoj kaj ĝi reprezentas unu el iliaj dioj. Dum oni pli kaj pli supreniras, la supoz…[4] araŭkana idolo kreskas kaj misformiĝadas.

Ĉu adjektiva, ĉu adverba, aŭ eĉ alia? Kaj kun kiu tempoformo? Jen la ne ĉiam facilaj elektoj.

Nun (ĉu finfine?!) venis la sopirata lunĉpaŭzo. Kiel kutime, ni ĝuis bongustaĵojn preparitajn aŭ aĉetitajn de Jack Warren, kaj ĉiuj dankis lin pro la kunportita regalo – nur iom ĝenis, ke ni devis transiri al ne tiom komforta ĉambreto por manĝi.

Post refreŝiĝo kaj refortiĝo …

Sesio C

El Elpafu la sagon (1983) – kolekto da poemoj el diversetnaj popolaj tradicioj, kiujn Tibor Sekelj aŭdis dumvojaĝe kaj poste tradukis Esperanten.

Pro tempopremo, mi ne starigis la planitajn demandojn: Kiel vi lernis/-as pri la mondo, kaj kiel vi transdonas la lernitajn ideojn?

Grupetoj (2/3) ricevis po unu folion da poemoj por studi (el kvar malsamaj): ili preparis dum eble 20 minutoj voĉlegadon, kaj provis difini la temo(j)n kaj deveno(j)n de la donitaj poemoj. Poste ĉiu grupeto prezentis 'siajn' poemojn kaj solvojn. Tamen malofte eblis esti certa pri la deveno de iu poemo: kiel Sekelj eble celis montri – ĉiuj hom(grup)oj baze havas la samajn bezonojn kaj sentojn.

Elpafu la sagon (1983)

Temo(j): _______________

66) Deveno: _______________

sablo antaŭ mi
sablo malantaŭ mi
sablo varmega kaj flava
en sablo sen herbo
leporoj ne ekzistas
en sablo sen arbusto
kanguruoj ne ekzistas
Angangba vagadas
kun lanco en mano
kun vumero kaj bumerango
kaj kun soifa buŝo.

[vumero = lanclanĉa lignotabuleto]

69) Deveno: _______________

Rano vokas el la marĉo:
sekoko – seko!

La rano estas eta,
sed malproksimen aŭdiĝas:
sekoko – seko!

Eĉ la plej eta rano,
apenaŭ videbla,
havas ion por diri:
sekoko – sekoko – seko!

71) Deveno: _______________

Mi, sankta arbo kiun vi plantis,
staras rekte
sur tiu ĉi sankta loko,
meze de la tero,
gardata kaj prizorgata de la popolo
kaj mi observas la popolon
kunvenintan ĉirkaŭ mi.

72) Deveno: _______________

Ho, mevo, mevo, alte, tie supre,
vi flugas kaj ŝvebas malpeze.
Mi, eta knabo, vin rigardas
starante ĉi-sube.

Ho, mevo, mevo, restu tie supre,
belega estas via flugo.
Certe de tie vi vidas dion
kaj volas resti proksime al li.

Birdeto, amiko mia,
venu, descendu al mi.
Mi ne ĝenos vin, venu sentime
per tunao mi nutros vin.

Ho, birdeto, ne timu min,
mi ne havas lancon.
Bela birdo, nun venu ĉi tien
al la eta soleca knabo.

[tunao = bongusta frukto de kakto Opuntia]

123) Deveno: _______________

Ho, granda spirito en la ĉielo,
montru kompaton al miaj infanoj
kaj al mia edzino!
Ne permesu ke ili min funebru.
Sendu al ili bonŝancon
ke mi mortigu la malamikon
kaj ke mi hejmenportu venkopruvon
al mia kara familio kaj miaj amikoj,
por ke ni kune ĝoju.
Estu kompata al mi kaj protektu min
kaj mi faros al vi indan oferdonon.

133) Deveno: _______________

Rigardu, ho dioj, la tero estas seka.
Ni ŝmiris niajn korpojn per blanka kalko.
Vidu, en la manoj ni portas sekajn branĉetojn.
La naturo soifas.

Markonkojn kaj kirasojn de testudoj
ni pendigis ĉirkaŭ la kolo
kiel simbolojn de la akvo.
Ni ornamis nin per plaketoj el turkiso,
kun koloro de la ĉielo kaj la fora maro
kaj per sankta kotono, blanka kiel neĝo.

Lanugo sin levas en vian direkton
kune kun niaj preĝoj
kaj por vi ni dancas.

Ni ornamis nin por vi, ni dancas por vi.
Donu al ni, ho dioj, donu al ni pluvon!

Ŝajne tiu lasta ero iom tro bone sukcesis…

Fina sesio Ĉ

'Tri kavaliroj kaj la damo' el Kolektanto de ĉielarkoj (1992), libro kompilita post lia morto kaj konsistanta el kolektitaj noveloj kaj poemoj; eldonis Edistudio.

Komence mi volis denove starigi demandon kaj diskuton – En 'Tempesto super Akonkagvo' temis pri 'Kavaliroj de la montaro': kio estas laŭ vi kavaliro? sed mankis tempo.

Mi prezentis misordigitaj la unuajn 12 alineojn de la rakonto (identigitajn per literoj), por ke tri/kvar grupetoj legu, diskutu, bonordigu la tekstetojn por redoni la ĝustan rakont-komencon.

Jen la komenco de la novelo.

Legu la 12 alineojn, reordigu ilin por redoni la ĝustan sinsekvon. Skribu la literojn sinsekve apud la subajn ciferojn:

a) Sed la lunda posttagmezo estis jam certa renkontiĝa tempo. Ĉiam plezura, agrabla, sen rankoro nek spuro de ĵaluzo, kvazaŭ ambaŭ geamantoj estus atendintaj nur tiun horon. Kaj tiel okazadis ĉiun tagon ĝis la proksima sabato.

b) Pri ŝi ni fakte sciis nenion. Mi volas diri, nenion, krom ĉio, kion sciis ĉiu kikindano, kaj kio plene sufiĉis por ekbruligi nian fantazion kaj igi nin oftaj promenantoj de la aleo inter la trotuaro kaj la stratmeza ŝoseo.

c) Sed la vidindaĵo estis por ni nek la bela domo nek la ferkrada pordego, sed La Rusino. Avide ni atendis ke ŝi subite malfermu unu el la kvin fenestroj de sia domo, kaj en ĝi aperigu sian beletan, iom diketan, por ni ĉarman figuron, apogitan per la kubutoj sur la fenestrobreton. Ŝi rigardis jen dekstren jen maldekstren laŭlonge de la strato, evidente en la espero vidi ies alvenon.

ĉ) Sabate neniu venis. Ĉiun sabaton, laŭ interkonsento, la kavalira triopo kunvenis en la urba restoracio por kune tagmanĝi kaj amike interbabili. Pro respekto al la damo de ilia koro, ili ne kutimis komenti siajn travivaĵojn kun ŝi, nek iu ajn el ili permesis al si iun dubsencan aludon. Antaŭ la disiĝo okazis la ĉefa parto de la renkontiĝo: la ceremonia transdono de la ŝlosilo al la venontsemajna 'deĵoranto'. La trezore gardata kaj interŝanĝata ŝlosilo estis la 'sezamo malfermiĝu' de la pordego kun ornamaĵo el forĝita fero.

d) De monato al monato. De jaro al jaro. La neordinara 'familio' ĉesis esti sensacio, same kiel la aŭtobuso kiu anstataŭis la ĉevale tiratan omnibuson, aŭ ke oni serĉas petrolon ĉe la urborando.

e) Neniu el la urbo ignoris, ekzemple, ke La Rusino estis solulino, se oni tiel rajtas nomi personon sen propra familio kunvivanta.

f) Dimanĉe la vizito okazis jam antaŭtagmeze, por ekskursi kun la ĵus reakirita amatino, aŭ foje tute ne okazis, se tia estis la interkonsento.

g) Kompreneble, ŝi estas ĉefrolulo. Ni, la komencantaj mezlernejanoj ĉiuj konis ŝin, almenaŭ laŭvide. Ofte ni kunigis la kapojn por flustre paroli pri ŝi, kaj eĉ aparte rendevuis por promenadi sur la ĉefstrato, observante la teretaĝan sed iom luksaspektan domon kun pordego ornamita per forĝita ferkrado.

ĝ) Ni nomis ŝin tiel, ne ĉar ŝi estus tiam la sola rusino en la urbeto Kikinda. En tiuj jaroj, post la bolŝevika revolucio, rusoj svarmis en nia regiono. Pluraj el ili nin instruis en la mezlernejo, kaj ekzistis eĉ knabina lernejo kun pli ol ducent adoleskulinoj. Sed la rusino estis tamen nur ŝi, kies admirinda busto nun ornamis la suban duonon de la fenestra kadro.

h) Sed iliaj laborlokoj tute ne interesis nin, la spionantajn bubaĉojn. Nin interesis tio, kio sekvis post la laborhoroj: tiam ili vizitadis sian amatan Rusinon. Ne miskomprenu. Ne ĉiuj tri. Nur unu el ili. Je la tagmanĝa horo alvenadis unu el la kavaliroj, la sama dum la tagoj de unu semajno, pli ĝuste, de lundo ĝis vendredo.

ĥ) Ekvidinte ŝin, ni spirretene ekgapis al ŝi, almenaŭ per unu okulo, kvazaŭ daŭrigante la interparolon, kiu jam estis perdinta ĉiun sencon. Foje iu el ni atentigis la aliajn, kiam ŝi subite aperis, per mallaŭta ekscitita voĉo: 'La Rusino!'.

i) Ĉar krom tio, tre soleca ŝi certe ne estis. Kontraŭe, ŝi havis eĉ tri konstantajn kavalirojn. Kun iu mistera, neklarigebla envio ni menciadis iliajn nomojn: Imre, Vlado kaj Gabor. Por ni ili estis nedisigebla feliĉa triopo, kvankam ni sciis, ke ili malofte estis kune, malgraŭ ilia amikeco kaj solidareco. Ĉiu el ili havis sian laborlokon: unu en la banko, la alia en la urbodomo, kaj la tria havis sian memstaran vendejon.

1 ___ 2___ 3 ___ 4 ___ 5 ___ 6 ___
7 ___ 8___ 9 ___ 10 ___ 11 ___ 12 ___

Post 20-30 minutoj ni aŭskultis kaj laŭnecese ĝustigis la solvo-proponojn.

Tiel akirinte la ĝustan komencon, mi voĉlegis la ceteron, kaj ŝajne al ĉiuj plaĉis la nekutima historio.

Ni ne havis tempon por plia diskuteto: mi celis konsideri la sekeljan – laŭ mi erar(et)an – uzon en la rakonto de kvar vortoj, do almenaŭ nun mi menciu, por ke homoj ne tro alkutimiĝu al ili! 'Adoleskulinoj' prefere estu 'adoleskantinoj'; 'ignoris' estu 'ne sciis'; 'petrolo' estu 'benzino'; kaj 'proksima' estu 'venonta / sekva'.

Mi devis hasti reen al Skipton por ĉeesti alian vesperan aranĝon, do mi ne povis resti por tetrinkado kaj postkursa babilado. Mi havis la impreson, ke homoj ĝuis la tagon, kaj la plejparto certe akiris novajn sciojn pri multflanka, laboregema samideano, sur kies tomboŝtono legeblas: 'TIBOR SEKELJ 1912–1988 VERKISTO, MONDVOJAĜANTO'.

Malcolm Jones loĝas en Skipton, kie dum multaj jaroj li instruis lingvojn. Li gvidas lernantojn de la perpoŝta kurso, kaj tradukoj liaj aperas en la lastatempe eldonita antologio Star in a Night Sky.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2013.

<<  [974]  >>