Rekte al la artikolo

Neeldonitaj paperoj de iama mondvojaĝanto

<<  [974]  >>

Hilary Chapman

Pasintan aŭtunon mi aŭdis, danke al Arturo Prent, pri la ekzisto de neldonitaj paperoj de Eugène Gaspard (Gassy) Marin (1883–1969).

Bildo

Michael Grendon kaj Hilary Chapman diskutas la paperojn de esperanta mondvojaĝanto.

(Pli granda bildo)

Gassy Marin devenis de burĝa valona familio, sed kiel junulo li malakceptis la valorojn de siaj gepatroj. Anarĥiisto li estis, kaj li fariĝis feroca defendanto de Esperanto. Komence de la unua mondomilito, Gassy Marin rifuzis servi en la belga armeo kaj fuĝis al Anglujo, kie li aliĝis al la anarĥia Tolstoj-kolonio Whiteway fondita apud Stroud en Gloucestershire en 1898.

Tie li vivis ĝis sia morto, kvankam li vojaĝis vaste inter 1928 kaj 1938 – foje per biciklo – trans Eŭropo, Afriko, kaj Azio. Lia vojaĝnotoj estas tiel fascinaj, ke ili troviĝas nun en la Brita Muzeo.

Dum terure malseka tago en oktobro 2012 mi veturis al la iama hejmo de Gassy Marin, kie nun loĝas Michael Grendon.

Mi pasigis agrablan tempon kun Michael, filo de Hilda Dustin, la sinjorino, kiu prizorgis Gassy Marin dum liaj finaj jaroj. Ŝi konservis ĉion esperantan en skatolo, kaj fordonis ĉion en la angla kaj franca lingvoj.

Mi revenis kun diversaj paperoj, kelkaj tajpitaj, kelkaj mane skribitaj. Certe en la manuskriptoj, kiujn mi nun posedas, estas multe da materialo, kiu ne troviĝas en la modesta 80-paĝa libro de Marinko Ĝivoje G. Marin vizitas sian hejmon – la mondon (1974). Ekzemple enestas malneto de Dekjara vagado ĉirkaŭ la malnova mondo (1928–38). Specimenon vidu apude.

Por mi estis aparte interese legi pri la vojaĝoj de Gassy Marin, ĉar hazarde mi renkontis lin en Finnlando en 1969 okaze de Universala Kongreso en Helsinko.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2013.

<<  [974]  >>