Rekte al la artikolo

Babile

<<  [974]  >>

Paul Gubbins

La internacia lingvo (1)

Raportite estas (The Guardian, 2012-10-10), ke pasaĝeroj ĉe la flugkompanio Monarch plendis, ke pilotoj kaj stevardinoj de partnera kompanio el meza Eŭropo, kies aviadilojn provizore luis Monarch, nur malbone regis la anglan. Ili plendis krome, ke la aviadiloj estas malpuraj kaj kadukaj. Malpuron kaj kadukon eblas rapide forigi: mankantan komunikpovon malpli rapide. Tamen kia bizara afero: laŭdire en la nuna mondo ĉiu, aparte en turismo, vojaĝado, parolas la anglan. Aŭ ĉu fuŝe kaj erare raportas The Guardian pri la plendoj de la pasaĝeroj?

La internacia lingvo (2)

Universitata amiko mia lastatempe emeritiĝis kaj eklaboris volontule en Suda Sudano. Li blogas pri siaj spertaĵoj kaj raportis en oktobro pri tio, ke por provi unuigi kvar tieajn tribojn (dinkan, nueran, barian kaj azandan) la instancoj insistis pri komuna lingvo: la angla. Blogas mia amiko (mia traduko): 'Eta problemo. Preskaŭ neniu ĝin parolas. Tiuj, kiuj eksterlande edukiĝis, bone ĝin regas, sed ilin malestimas tiuj, kiuj enlande restis, batalante, kaj kiuj do maltrafis sian edukadon. La nivelo de la angla en la popolo ĝenerale tre malaltas, kaj tio validas same por multaj instruantoj en la lernejoj.'

Evidente eraras mia amiko. Ĉiu en la mondo parolas la anglan, ĉu ne?

La internacia lingvo (3)

Ricevante filmpremion en Berlino, la brita aktorino Helen Mirren amare prikomentis la suverencon de la usona lingvo. Pro tio, ŝi diris, anglalingvanoj maltrafas multon el aliaj kulturoj prezentataj en aliaj lingvoj: 'Miaopinie ni pleje suferas en Britujo, parolante la usonanglan… Laŭ stranga maniero nin ĝi paralizis.' Samceremonie parolis germane, ne angle, la aŭstra filmfaristo Michael Haneke 'por konservi mian identecon' (raportis The Guardian, 2012-12-03).

La internacia lingvo (4)

Inter 2001 kaj 2011 kreskis, laŭ la censo publikigita fine de 2012, la nombro de enloĝantoj en Britujo, kiuj naskiĝis eksterlande, de 9% ĝis 13%. Tio ekigis debaton pri la angla lingvo, al kiu kontribuis politikistoj kaj aliaj. Ŝajnas, ke nun Ed Miliband komprenas, ke ne ĉiu parolas la anglan: 'Se ni estas konstruonta unu nacion, nepras deiri de la punkto, ke ĉiu en Britujo scipovas la anglan. Tion ni atendu de tiuj, kiuj ĉi tien venas.' (The Observer, 2012-12-16).

Kafeja 'kuriozaĵo'

Hilary Chapman informas, ke sub rubriko 'esperantistaj kuriozaĵoj' aperas en interreta virtuala revuo Esperanto Ilustrita 'kafejo Esperanto', trinkejo kaj distrejo en Crosby, norde de Liverpolo. La ligo jenas.

Nova asocio

Notindas la brito Clarence Bicknell (1842–1918), pastro, botanikisto kaj arkeologo, ĉefe pro siaj tradukoj (ekzemple el Tennyson kaj Wordsworth) kaj ankaŭ pro manpleno da orginalaj poemoj. Elstaraj inter tiuj estas 'La elmigrintoj', kiu aperas kun anglalingva traduko en la antologio Star in a Night Sky. Bicknell-poemo proponatas kiel tradukekzerco.

Lastatempe fondis membroj de la familio Bicknell The Clarence Bicknell Association kun la celo konatigi al la mondo la vivon kaj verkojn de Bicknell kaj festi en 2018 la centjariĝon de lia morto interalie per prelegoj, kaj konferencoj. Sendube la asocio bonvenigos membrojn el la esperanta komunumo. Detaloj haveblas de ???.

Babele

Danke denove al la nelacigebla LBE-korespondanto Hilary Chapman – kiamaniere li trovas tiom da informoj? – ni scias, ke en novembro pasintjare la Universitato de Huddersfield lanĉis novan prilingvan periodaĵon Babel. La redaktoroj bonvenigas kontribuaĵojn, kiuj – almenaŭ laŭ la senpaga rete havebla unua numero – ne ŝajnas tro sciencaj aŭ fake densaj. Aperos jare kvar numeroj kontraŭ £24.96.

Kondolencojn…

al Arthur Oliver, kiu informis, ke lia edzino Eileen Clara Oliver (la filino de Cecil C. Goldsmith) mortis la 3-an de aŭgusto, 2012. La paro renkontiĝis dum la kongreso en Antverpeno en 1928 kaj fariĝis dumvivaj membroj de la tiama British Esperanto Association (BEA).

Poŝtmarko-rimarko…

En la lasta numero de La Brita Esperantisto aperis foto pri poŝtmarko proponita (sed ne uzita) por festi la Olimpikajn Ludojn en Britujo en 1948. Demandite estas, kiu ĝin desegnis. La solvon trovis Lenio Marobin: la artisto estas iu G. Knipe de la firmao Harrison and Sons. Dankon pro la informoj!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2013.

<<  [974]  >>