Rekte al la artikolo

La granda nigra araneo

<<  [975]  >>

Joyce Bunting

Bildo

'Mi perdis ĝin!' diris Efi.

'Kion?' mi demandis.

'La araneon. Ĝi eskapis.'

'Kien?'

'Ne scias. Ĝi tuj … malaperis.'

'Ĉu sur la planko?'

'Nu … vere, ne. Mi havis en la mano, sed subite … for.'

Mi bildigis al mi grandan nigran araneon paŝanta en la manikon de Efi. Aj!

'Ho, Efi!' mi diris. 'Povus esti ie ajn. Estis grandega aĉulo.'

Mi rigardis ŝin de piedo al kapo, antaŭe kaj dorse. Mi ne vidis nigran araneon – sed ŝi portis nigrajn vestojn. Terure maltrankvilige al araneofobiulo kiel mi.


Tiun matenon, Efi kaj mi preparis kafon kaj biskvitojn por klubanoj. Unuafoje ni laboris kune. Ĉio iris glate, ĝis mi ekvidis araneon en la lavujo. Ĝi rondkuradis pli kaj pli rapide, esperante ŝajne atingi sufiĉan rapidon por ĵeti sin trans la randon.

'Mi ŝaltu la akvon kaj forlavu ĝin tra la elfluejo,' mi diris.

Sed Efi taksis tion kruela.

'Ne, honeste, araneoj ŝatas akvon,' mi diris. 'Ili grimpas tra tuboj, preter U-kurbaĵoj, kaj devus naĝi tra akvo.'

Sed Efi absolute malkonsentis.

'Mi ne volas tuŝi araneon,' ŝi diris, 'sed, se ni povus trovi ion por preni ĝin, mi metus eksteren.'

Ni trovis bluajn plastajn lavgantojn. Bone, sed kiel forigi la malamikon? Fenestroj de la kuirejo estis tro altaj, kaj mankis ŝlosilo al la malantaŭa pordo.

'Vidu,' mi diris. 'Mi transiros la vestiblon kaj malfermos la antaŭan pordon, por ke vi ĵetu ĝin en la ĝardenon.'

Mi rapidis al la antaŭa pordo. Mi volis resti kiom eble plej for de la araneo. Kiam Efi diris, portante ĝin el la lavujo, ke ŝi perdis la aĉulon en la vestiblo, mi perdis mian ekvilibron.

'Kie ĝi estu?' mi demandis.

'Eble ĝi kuris ree al la kuirejo,' ŝi proponis, 'aŭ sub tiujn seĝojn.'

Ni ĉirkaŭrigardis la vestiblon sed ne ekvidis. Vere, mi ne volis elpreni amason da seĝoj por serĉi araneon – eble ni trovus kaj ĝi kurus trans miajn piedojn. Mi prefere rezignus pri la afero. Se mi ne vidus, eble ĝi ne ekzistus.

Ŝajne ni parolis tro ekscitite, ĉar la sekretario venis el la kunvenejo.

'Bonvolu mallaŭtigi la voĉojn,' li petis, kun fingro ĉe la lipoj. 'Vi ĝenas la kunsidon.'

'Pardonu,' Efi flustris, 'ni provis savi araneon.' Ŝi montris gantumitajn manojn. 'Mi ne volis mortigi ĝin sed ne volis tuŝi.'

'Mi mem ne multe ŝatas araneojn,' diris la sekretario. 'Ili tro rapide kuras. Kaj oni ne povas prognozi, kien ili iros.'

'Kaj vi tute ne scias, de kie ili venis,' mi aldonis. 'Ili envenas tra fluejoj kaj similaj.' Eĉ la ideo horortremigis min.

En tiu momento, pordo trans la vestiblo malfermiĝis kaj svelta virino, gimnastike vestita, eliris. Ŝiaj kapharoj ponevostecaj furioze svingiĝis.

'Mi jam petis vin silenti dum nia sesio. En nia ĉambro ni kuŝas surplanke kaj meditas. Ni devus havi pacon.'

Ŝi pravis. Nia klubo promesis bridi bruon ĝis la kafpaŭzo, kiam la jogosesio finiĝos.

'Mi kore pardonpetas,' mi flustre respondis. 'Mi kulpas. Ni provis eksterenigi grandan nigran araneon. Sed ĝi eskapis. Ni estis serĉantaj ĝin.'

'Pardonu,' humilmiene diris kune Efi kaj la sekretario.

'Ba!' eldiris la gimnastikulino. 'Mi devos plendi al la estaro – denove,' kaj glitis ree tra la pordo.

Ni tri ridetaĉis unu al la alia, kaj reiris al niaj taskoj. La sekretario estis duone tra la pordo, kiam ŝirkrio eĥiĝis de la jogoĉambro.

Virino sin pafis en la vestiblon kaj histerie sin brosis permane.

'Mi … abomenas … araneojn!' ŝi kriis. 'Neniam mi revenos ĉi tien.'

'Ho! Do tien ĝi iris,' flustris Efi, petole ridetante, kaj demetante la bluajn gantojn. 'Bone. Tien ĝi iris.'

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2013.

<<  [975]  >>