Rekte al la artikolo

Portretas, ne propagandas

<<  [975]  >>

Paul Gubbins

Sam Green. The Universal Language. A Documentary Film by Sam Green. The Free History Project, 2011. 28 minutoj, 30 sekundoj.

La DVD The Universal Language utilos, almenaŭ parte, al tiuj, kiuj prelege prezentas Esperanton al neesperantista aŭdantaro. Ĝi nomas sin – iom ambicie – 'portreto de la hodiaŭa Esperanto-movado'.

Bildo

Ene de malpli ol duonhoro ĝi koncize informas pri Zamenhof kaj pri la historio de la lingvo, kaj intervjuoj kun steluloj kiel Humphrey Tonkin kaj Renato Corsetti, en la angla, konvinke kaj pozitive prilumas Esperanton.

Aliflanke la filmo enhavas multe da artisma balasto. Kvin- aŭ dek-sekundaj filmeroj, en kiuj konataj kaj nekonataj esperantistoj eldiras siajn nomojn, prezentas amikinon, aŭ eĉ provas sensukcese ĵongli, malmulton kontribuas.

Kaj, ĝis la fino de la filmo, intervjuo kun nederlandano, kiu atestas, ke venkis la angla, garantias ja tute ekvilibran neŭtralan traktadon de la temaro, sed ne persvadas lerni la lingvon.

La filmo inkluzivas subtekstojn en 19 lingvoj kaj, krome, arĥivajn filmerojn pri Zamenhof kaj pri fruaj esperantaj renkontiĝoj. Oni povus riproĉi al Green, ke la Esperanto-movado ŝajne malnovas, mucidas (komence vidiĝas gramofondisko, diable!), sed memorindas, ke la filmisto portretas, ne propagandas.

Entute indas esplori kaj elpreni tion, kion oni informocele bezonas. La DVD haveblas de la libroservo de EAB kontraŭ £14.70.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2013.

<<  [975]  >>