Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [976]  >>

Paul Gubbins

Ideo kun interna lingvo

Mi ne scias, ĉu vi legis la novjaran salutmesaĝon de la (relative) nova prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Mark Fettes. Mesaĝoj tiaj – kiel la kristnasktagaj salutoj de la reĝino – ĝenerale pli ĝentilas ol gravas. Tamen frapis min io en la vortoj de la UEA-prezidanto.

Fettes menciis la 'internan ideon' de Esperanto, la principon, ke neŭtrala lingvo helpos disbati intergentajn barojn kaj ebligos al homoj, por paroli kun Zamenhof, vidi 'en sia proksimulo nur homon kaj fraton'.

Tamen notas Fettes: '"Lingvo kun interna ideo" – tiel Zamenhof priskribis nian aferon. Sed eble pli trafa estas la iama propono de Helmut Welger, ke temas pri "ideo kun interna lingvo". Ideo samtempe pli vasta kaj pli intima, ol vortaro kaj gramatiko, ĉar ĝi koncernas nian identecon – nian homan eston.'

Do tiel – ideo kun interna lingvo. Jen alia maniero, mi kredas, propagandi Esperanton. Unu el la problemoj, kiuj nin alfrontas, konsistas en tio, ke, provante 'vendi' Esperanton al la publiko, ni kolizias kun la fakto, ke lingvolernado streĉon, tempon bezonas.

Volonte oni mondonace subtenas Royal National Lifeboat Institution: ne necesas konstrui savboaton; volonte oni mondonace subtenas World Wildlife Fund: ne necesas prizorgi leonaron en la ĝardeno. Sed malvolonte oni subtenas Esperanton: necesas elspezi monon ne pasive por pacigi konsciencon sed aktive por lerni lingvon.

Almenaŭ ĝis nun. Eble, en malegala, malneŭtrala mondo, ni povos substreki ĝuste egalecon, neŭtralecon, tiel alvokante al nia 'homa esto', kiun mencias Fettes. Minimume tio donas al niaj 'pacaj batalantoj' alian armilon por atingi 'la celon en gloro'.

Jen, do, plia kialo por kongresi en Sheffield inter la 18-a kaj la 21-a de aprilo – pro la ideo kun interna lingvo. Kongresi en Sheffield signifas ne nur babili en Esperanto, renkonti amikojn malnovajn, konatiĝi kun amikoj novaj, aŭskulti prelegojn (cetere, nepre kontrolu la kongresan retejon), ktp – kongresi signifas partopreni en io eventuale pli nobla, pli spirite riĉiga, ja pli homa, ol nura lingvo-festivalo. Alivorte, kunfesti kaj celebri la internan ideon de Esperanto.

Cetere – kaj nun mi portas EAB-prezidantan ĉapelon – plaĉus al mi diskuti en Sheffield la estontecon de niaj kursoj kaj kongresoj. Ŝajnas, ke ĉiam malpli da homoj aliĝas al eventoj tiaj, aparte al seminarioj (ne helpas lastminuta aliĝo, kio signifas, ke kursoj estas nuligitaj, eĉ se fine ja prias intereso). Tamen se veras, ke temas pri tro da eventoj, maltro da homoj, nepros pripensi tion, kion EAB ofertas. Viaj komentoj kaj ideoj estos bonvenaj en Sheffield.

Do, eĉ plia kialo por (frue) aliĝi al la kongreso. Se vi ankoraŭ ne faris, bonvolu tuj fari. Mi ĝin jam antaŭĝuas … kaj mi same antaŭĝuas vin tie renkonti.

PPG

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2014.

<<  [976]  >>