Rekte al la artikolo

Ĉeestis dek tri kaj duono …

<<  [976]  >>

Bildo

Geoffrey Wood kaj Wynne Jones cerbumas pri lingvo-demando dum unu el la postprelegaj konversaciaj rondoj.

(Pli granda bildo)

Prezentis sin por tagmanĝi dum la aŭtuna kunveno de NOEF (la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio) 13 homoj … feliĉe, almenaŭ por superstiĉuloj, je tri apartaj tabloj. Poste, malfruigita pro trajnpaneo, alvenis 14-a … do kredeble eblas diri, ke mezume ĉeestis la kunvenon 13½ da esperantistoj.

Pro personaj kialoj malĉeestis la federacia prezidanto, Graham Blakey. Anstataŭe bonvenigis federacianojn, kaj amikojn el Kimrujo, Jorkŝiro kaj Skotlando, EAB-prezidanto Paul Gubbins, kiu ankaŭ prezentis la tradician aŭtunan gastparoladon memore al Antonia Rostron van Ess.

Bildo

Brendan Marsh kaj Mike King atendas la tagmanĝon.

(Pli granda bildo)

Paul prelegis pri la germana aŭtoro kaj komponisto E. T. A. Hoffmann (1776–1822), kies rakontoj inspiris interalie Delibes (baleto Coppélia) kaj Ĉajkovskij (baleto Nuksrompilo) kaj aŭtorojn kiel Poe, Scott kaj Dostojevskij. Verdire multaj aŭdis pri Hoffmann, kies nomo estas konservata en La rakontoj de Hoffmann, komponaĵo de Offenbach, sed malmultaj scias pri la homo, aŭ la nomo, malantaŭ la rakontoj.

Hoffmann, juristo en la prusa ŝtatservo, perdis sian postenon post la malvenko de Prusujo ĉe la batalo de Jena. Li turnis sin al muzikrecenzoj (li estis inter la unuaj, kiuj rekonis la genion de Bethoveno), al komponado (li verkis la unuan romantikan operon, Undine, kiu premieris en 1816), kaj al verkado.

Bildo

Vivienne Isherwood, Celia Mackle kaj Sheila Henderson babilas antaŭ la tagmanĝo.

(Pli granda bildo)

Temis pri la rakontoj, el kiuj sekvaj generacioj tiel profunde ĉerpis – kaj ankoraŭ ĉerpas – por mem krei muzikaĵojn kaj rakontojn, eĉ filmojn (ekzemple Hitchcock), inspiritajn de Hoffmann.

Post la prelego la grupo dividiĝis en du konversaciajn rondojn: unu gvidis Paul, la alian Hilary Chapman.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2014.

<<  [976]  >>