Rekte al la artikolo

Fratulajn gratulojn!

<<  [976]  >>

Dum la aŭtuna kunveno de NOEF (la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio) en Chester, prezentis EAB-prezidanto Paul Gubbins fratulo-ateston al Ian Mac Dowall.

Fratuloj fariĝas tiuj, kiuj, laŭ decido de la adminstra komitato de EAB, fidele servis la asocion dum longa tempo. Transdonante la ateston al la nova kaj ja iom surprizita fratulo, Paul atentigis pri la sindonema laboro, kiun Ian plenumis ne nur por la federacio sed ankaŭ por la landa asocio.

Ian servis la federacion dum multaj jaroj kiel kasisto kaj konsilis samfake al EAB. Estas Ian, kiu unue invitis la federacion kunveni aŭtune en Chester, kaj dum jaroj li organizis renkontiĝojn tra la nordokcidenta regiono.

Tamen, kiel diris Paul, estas kiel esperanta ambasadoro, ke Ian servis al ne nur la brita sed ankaŭ la tutmonda esperanta komunumo. Lia gastamo senlimis: apenaŭ eblas kalkuli, kiom da esperantistoj el kiom da landoj gastis ĉe Ian en Wallasey, foje dum sufiĉe longa tempo.

Kiom ofte oni diris: 'Ho, mi bedaŭras, mi ne povas vin gastigi … sed kontaktu Ian Mac Dowall. Se li ne vojaĝis al Pollando, tutcerte li bonvenigos vin ĉe si.'

Komentis Paul: 'Tiel honori malnovan amikon mian pro aparte meritoplena laboro por Esperanto donas al mi, kiel nova EAB-prezidanto, vere grandan plezuron. Nepras, ke nia asocio agnosku tiujn, kiuj diligente, ofte senfanfarone, tiel subtenas Esperanton en nia lando.'

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2014.

<<  [976]  >>