Rekte al la artikolo

Saluton … kaj malsaluton!

<<  [976]  >>

Plenis ĉambro pasintan oktobron en la biblioteko de la Universitato de Liverpolo, okaze de la Buchanan-prelegaro.

Bonvenigis pli ol 30 homojn el la universitata kaj pli vasta liverpola komunumoj la prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio, d-ro Paul Gubbins. Inter ĉeestantoj sidis la honoraj konsuloj de Rumanujo, s-ro Viorel Raducanescu, kaj de Italujo, d-ro Nunzia Bertali.

Bildo

Profesoro Wim Jansen bondeziras al sia amsterdama posteulo d-ro Federico Gobbo.

(Pli granda bildo)

Memorindas, ke John Buchanan, skota kuracisto, testamentis al la universitato en la 1930-aj jaroj monsumon por tie instrui Esperanton. Koincide, kaj konvene, prelegetis pri la mecenato Angela Tellier, kiu kelkajn tagojn antaŭe aperigis informoriĉan, ĉiel legindan libron pri li (recenzon legu ĉi-numere).

Prezentante al la publiko la prelegontojn, d-ro Gubbins diris, ke temas kaj pri salutoj kaj pri malsalutoj. Malsalutoj rilate profesoron Wim Jansen, bone konatan en Liverpolo kiel Buchanan-prelegisto, kiu tamen eksiĝis de sia Esperanto-katedro ĉe la Universitato de Amsterdamo kaj do samtempe de sia liverpola Buchanan-rolo.

Bildo

D-ro Gobbo prezentas sian Buchanan-prelegon.

(Pli granda bildo)

Salutoj tamen rilate d-ron Federico Gobbo, italon, unuafoje vizitantan Liverpolon, kiu sekvas profesoron Jansen en la amsterdama katedro.

D-ro Gubbins atentigis krome, ke la oktobro evento servas kiel heroldo de pli ambicia, tritaga seminario okazonta en Liverpolo la 26-an ĝis 28-an de marto 2014. Tiam okazos tri Esperanto-fadenoj: pri la lingvo (intensiva kurso por komencantoj), pri esperanta literaturo (pritraktado en la angla de tradukitaj esperantaj beletraĵoj kaj aliaj tekstoj), kaj pri esperanta kulturo (en Esperanto). Li invitis ĉiujn partopreni.

La temo de la prelego de Wim Jansen jenis: 'Lingva degradiĝo, forvelkado, morto, revivigo. Kiel inversigi tiun tendencon?' Profesoro Jansen traktis ĉefe du demandojn koncerne la vojon, kiu povas konduki lingvon al ĝia morto, el kiu, esceptakaze, ĝi povas esti revivigita: 'Kial mortas lingvoj?' kaj 'Kial havi zorgojn pro tiu procezo?'

La preleginto malkonsentis kun David Crystal pri la neceso konservi lingvan diversecon paralele al la ĝenerale rekonata neceso konservi la biologian diversecon. Li klarigas, ke tiu ŝajne simpatia argumento baziĝas sur fundamenta miskompreno de la darvina evoluteorio.

Aldonis Jansen: 'Se ni volas, ke la lingva diverseco estu flegata, ni argumentu tion per kulturaj motivoj.'

Pri 'Esperanto kaj minoritataj lingvoj: defioj kaj ŝancoj' prelegis Federico Gobbo. Unue li konsideris, kio estas minoritata lingvo. Li konkludis, ke tia ne estas Esperanto, ĉar ne troveblas difinita areo, en kiu Esperanto estas subpremata de majoritata lingvogrupo. Tamen tio ne implicu, ke ne ekzistas socilingvistikaj similaĵoj inter Esperanto kaj minoritataj lingvoj.

Ekzemple, en ambaŭ kazoj, la lingvoj estas subtenataj ĉefe de volontuloj, kiuj vivtenas sin per aliaj okupoj. Krome la lingvon la subtenantoj taksas altvalora, dum ekster la komunumo ĝi elvokas indiferenton aŭ eĉ mokadon.

Bildo

Nepras en Liverpolo viziti la preskaŭ sanktan Beatles-kvartalon … kie Federico Gobbo, levante la ĉapelon, salutas John Lennon.

(Pli granda bildo)

Fine li proponis, ke por subteni minoritatajn lingvojn, oni konsideru la nivelon de feliĉo sentebla inter uzantoj.

'Tio ja estas ekzemplo de ebla agado por pli atenta kaj ĝusta pritrakto de lingvaj problemoj en la mondo,' li diris.

Sekvis la prelegojn prezentado de Angela Tellier pri ŝia libro kaj duonhora 'gustuma' sesio pri Esperanto, kiun gvidis d-ro Gubbins. Partoprenis en ĉi-lasta deko da interesatoj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2014.

<<  [976]  >>