Rekte al la artikolo

Recenzoj

<<  [976]  >>

Paul Gubbins

Angela Tellier. Dr John Buchanan – an Esperanto legacy to the University of Liverpool. Barlaston, Stoke-on-Trent: Esperanto-Asocio de Britio, 2013. 116 paĝoj. ISBN 978-0-902756-36-6. £12.

Angela Tellier (ed). Esperanto as a starter language for child second-language learners in the primary school (dua, reviziita eldono). Barlaston, Stoke-on-Trent: Esperanto UK, 2013. 76 paĝoj. ISBN 978-0-902756-35-9. £9.

Julian Modest. Mara stelo: Novelaro. Moskvo: Eldonejo Impeto, 2013. 111 paĝoj. ISBN 978-5-7161-0251-4.

En 1930 skota kuracisto, d-ro John Buchanan, testamentis al la Universitato de Liverpolo tiam grandan sumon £4000 – ekvivalenton hodiaŭ de £200 000 – por 'disvastigi kaj instrui' Esperanton kaj por 'stimuli sciojn' pri la lingvo ĉe la universitato (p. 47).

Nun, pli ol 80 jarojn poste, la Buchanan-fonduso ankoraŭ subtenas Esperanton kaj ebligas ĉiujare prelegojn kaj seminariojn gvidatajn de eminentaj esperantistoj kaj britaj kaj alilandaj.

Tamen pri la mecenato mem, d-ro John Buchanan, estis malmulto konata. Almenaŭ ĝis nun kaj la publikigo de elstara, klare verkita, alloge ilustrita anglalingva studaĵo zorge, kaj eĉ ame, preparita de Angela Tellier.

Ŝi diligente sekvis la spurojn, plejparte viŝitajn, de Buchanan, kiu dum iom nomada kariero, almenaŭ en siaj junaj jaroj, pasigis eble nur kvin jarojn en Liverpolo. Tamen, malgraŭ tio, danke al la testamento, eminentuloj kiel la germanisto William Collinson, kaj poste Bernard Cavanagh kaj Don Lord, tra la jardekoj instruis kaj flegis la internacian lingvon en Liverpolo.

Eble, tamen, eventuale eĉ pli grava ol la enhavo de la libro, estas la stilo. La aŭtoro lerte kombinas sciencan esploradon kun populara rakontado. Ornamas faktoplenan tekston fotoj kaj facile digesteblaj eltiraĵoj el artikoloj kaj aliaj dokumentoj.

La rezulto: studaĵo, funda, detala, tutcerte originala kaj pionira, kiu tamen neniel aspektas, neniel senteblas tia. La libro modelas: ĝi montras, ekzemple, kiel verki (ĉu esperante, ĉu angle) bezonatan historion pri la Esperanto-movado en Britujo.

Notindas, ke ekzempleroj de la libroj estas senditaj senkoste al universitataj kaj aliaj bibliotekoj, ankaŭ al diversaj ar¶ivoj kaj asocioj iel kunligitaj kun Buchanan. Bona kaj trafa reklamado por Esperanto!

Gratulojn ne nur al Angela Tellier sed al ĉiuj, kiuj iel kontribuis al la enhavo kaj la desegnado de biografie kaj historie riĉa, grafike plaĉa, libro, kiu same interesos esperantistojn kaj neesperantistojn.

Kaj dankon, d-ro John Buchanan. Vi ne vane mecenatis.


Verŝajne nur plejnovaj membroj de Esperanto-Asocio de Britio ne estos aŭdintaj pri la projekto Springboard to Languages (S2L), lanĉita en 2006 en kelkaj elementaj lernejoj.

Jen do libro, en la angla, kiu priskribas la projekton kaj prezentas la rezultojn de sciencaj, universitate kontrolitaj esploroj por mezuri ties efikon.

La libro memorigas, ke instrui Esperanton ne estis la ĉefa celo. La lingvo fariĝu ilo por helpi al junaj lernantoj konscii pri lingvaj strukturoj kaj ekanalizi, kiel funkcias lingvoj. Samtempe ĝi malfermu pordojn al pli vasta, monda kulturo. La spertoj kaj kapabloj tiel akiritaj akompanu lernantojn tra la vivo kaj helpu ilin pli rapide, pli sukcese, engaĝiĝi kun fremdaj lingvoj kaj kulturoj.

Krom la enkondukaj, iasence historiaj ĉapitroj, la plej frapa estas la sesa. Tiu pritraktas la ligojn, ebligitajn de la eŭropunia projekto Comenius, kiuj kunigis Springboard-partoprenantojn kun junaj kolegoj en aliaj landoj.

Entute la rezultoj de la projekto pozitivas (sed necesas simila, pli grandskala projekto por akiri pli da datenoj). Tamen Springboard ŝajne kongruas kun samspecaj eksperimentoj en aliaj landoj, en aliaj tempoj, kiuj indikas, ke Esperanto ja povas ludi ne sensignifan rolon en lernado de aliaj lingvoj.

Kiel notas unu el la sendependaj, do ne esperantaj, universitataj esploristoj: 'Intervjuate, lernantoj klare esprimis, kiom Esperanto ilin helpis lerni aliajn lingvojn … ili ĉiuj opiniis, ke ili "multon lernis" pri lingvoj pro la logiko kaj alireblo de Esperanto. Lerni Esperanton prezentis ankaŭ praktikan flankon: ili memoris, ke ili konversaciis kun infanoj en Hungarujo kaj Germanujo en Esperanto pere de Skajpo …' (p. 55, mia traduko).

Espereble la libro (kiu dum la novembra malferma tago ĉe la centra oficejo de UEA en Roterdamo laŭraporte 'furore' vendiĝis) helpos konvinki politikistojn, edukistojn kaj aliajn pri la valoro en la klasĉambro de lingvo-projekto tia. Kaj dankindas Angela Tellier ne nur pro libro, kiu vaste kontribuas al nia kompreno pri Springboard, sed ankaŭ pro ŝia pacienco kaj profesieco ĉe la stirilo de la lingvolanĉilo.


Bildo

La bulgaro Georgi Mihalkov, pli bone konata kiel Julian Modest, estas unu el miaj plej ŝatataj esperantaj aŭtoroj. Li rangiĝas inter la plej interesaj kaj talentaj verkistoj de originalaj esperantaj dramoj: la kolektoj el la 1980-aj jaroj, Ni vivos! kaj D-ro Braun vivas en ni, meritas seriozan atenton de ĉiu, kiu ŝatas dramarton.

Kun plezuro mi legis ankaŭ la romanon Maja pluvo kaj la novelaron Mistera lumo. Pro tio, kiam mi ĉeestis la pasintjaran Universalan Kongreson en Rejkjaviko, mi entuziasme aĉetis la freŝe eldonitan novelaron Mara stelo kaj dumkongrese komencis legi.

Mi hontas konfesi, ke mi finlegis nur kelkajn monatojn poste dum la postsolsticaj ferioj. Kial? Tutsimple, kaj honeste, mi trovis la novelojn tedaj. La enhavo apenaŭ memorindas kaj ne instigis al plia legado.

Tio ne signifas, ke mankas magio … sed palpebrumu, kaj ĝin vi maltrafas. En 'Nina kaj la knabo' seninfana paro translokiĝas al vilaĝo. Tie vizitas la virinon senpanja knabo. La edzo kredas, ke pro la vizitoj 'Nina kvazaŭ iĝis pli bela, pli trankvila kaj pli feliĉa' (p. 82). Ĉarmete, jes, sed sensuke.

En 'La lasta rideto' patro volas, ke lia filino lernu ĉe teknika instituto. Tiu tamen iras al gimnazio, kaj ankaŭ kelnerinas. Nenion ŝi diras al la patro, kiu fine ĉion malkovras, kaj regalas ŝin per bela vespermanĝo. Denove ĉarmete, sed pli da bruo, ol da faro.

Kaj en 'La eraro' bulgara turisto estas arestita en Hungarujo, ĉar oni erare taksas lin narkotaĵisto. Hungaroj ne plu fidas bulgarojn, ŝajne, ĉar tiuj ŝtelas aŭtojn. Senspica rakonto por memorigi, ke anoj de unu nacio foje malamas anojn de alia. Jes, certe, sed tion ni scias.

Kaj tiel plu. Kredeble ĉio pli tolereblus, se okazus fine de la noveloj tiel nomata tordiĝo, kiu surprizus la leganton kaj sendus la rakonton en alian, neatenditan direkton, tiel aldonante alian nivelon. Ekzemple la turisto en 'La eraro' sin montru fine ja narkotaĵisto. Sed trukojn tiajn vi vane serĉos.

Bedaŭrinde, ĉar Julian Modest estas kompetenta verkisto, kiu ĉi fojon ne atingas la nivelon de pli fruaj verkoj.

Novelaro ne brilu kiel multekosta artfajraĵo, kun ŝokaj eksplodoj, kalejdoskopaj koloroj kaj neimageblaj efektoj. Pro tio ekzistas Holivudo. Tamen en artverko, en novelo, oni rajtas atendi iom da ekscitiĝo, iom da suspenso. Kaj, jes, iom da arto.

Ricevita estas plia anglalingva libro Aspects of the Grammar and Lexica of Artificial Languages (Frankfurt-am-Main: Peter Lang, 2011. 190 paĝoj. ISBN: 978-3631596784). Ĝin aŭtoris Alan Libert kaj Christo Moskovsky. La libro enhavas ĉapitron pri Esperanto. Recenzemulo kontaktu Bibliotekon Butler, kie estas deponita la libro.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2014.

<<  [976]  >>