Rekte al la artikolo

Roksano: la morgaŭa virino

<<  [976]  >>

Paul Gubbins

Prelego farita de Paul Gubbins dum la brita Esperanto-kongreso en Edinburgo, aprilon 2012.

Tiuj, kiuj min konas, scias, ke unu el miaj verdaj interesoj rilatas al originala esperanta dramarto, aŭ dramaturgio, se vi preferas. Povas esti, ke por 'normalaj' homoj – se entute eblas konsideri esperantistojn 'normalaj' – mia entuziasmo pri tiu ĉi bedaŭrinde ankoraŭ minora flanko de nia literaturo iom troas.

Pro tiu ĉi entuziasmo mi okazigis dum preskaŭ 20 jaroj januaran teatrostaĝon ĉe Wedgwood Memorial College. Jen la komenco, fakte, de la semajnfino Ni festivalu, kiu allogis aliajn grupojn, inkluzive lastatempe tiel nomatajn drondanojn – do partoprenantojn en diskutrondoj pri diversaj, aktualaj aferoj.

La epoko de la teatro-semajnfino koincidis, almenaŭ parte, kun la centjariĝo de verdire la plej fekunda periodo en la historio de originala dramarto. Pli precize, en la dek jaroj inter 1905 (kiam konjekteble aperis la unua originala esperanta teatraĵo) kaj 1914, estas verkitaj en la internacia lingvo, do ne tradukitaj, 69 dramoj, drametoj, monologoj, ktp. En 1906 kaj en 1911 estas publikigitaj po 11 originalaj dramoj: nur en la jaroj 1930 kaj en 1959 aperis pli da originalaĵoj (respektive 13 kaj 12).

Tiu ĉi pionira periodo de la esperanta dramaturgio distingiĝas ne nur kvante sed ankau kvalite. Prave eblas paroli pri ora epoko en nia dramarto: krom eble dum la 1950-aj jaroj neniam tiel burĝonis, tiel floris, la originala verda teatro.

Rezulte ni studis kaj provlegis fruajn dramojn (tamen ne forgesante aliajn, malfruajn, ekzemple tiujn de Julio Baghy kaj Marjorie Boulton), kiuj meritas multe pli da atento de la esperantistaro ol fakte ili ricevas. Ni okupiĝis, ekzemple, en 2005, pri La duonokulvitro de Aŭgusto Baissac, kredeble la unua originala esperanta teatraĵo: monologo, komedieto, enhavanta temojn refoje renkonteblajn en postaj esperantaj dramoj. En 2006 ni pritraktis la unuaktaĵon Aŭtunaj ventoj de Frederic Pujulà I Vallès, psikologian dramon pri freneziĝo; en 2009 la farson Ĉu Pumpilurbo havu pumpilon? de Fernand Maréchal; en 2010 la satiran priesperantan En la barcelona kongreso de Vicente Inglada. Ĉiuj diskutindaj, ja prezentindaj teatraĵoj, kiuj en la koncernaj jaroj festis sian centjariĝon.

Argumenteble, tamen, la plej interesa, la plej talenta dramverkisto el tiu ĉi pionira epoko estas la francino Jeanne Flourens, pli bone konata laŭ sia preferata pseŭdonimo Roksano. Ŝi verkis ne nur artikolojn en diversaj tiamaj revuoj sed ankaŭ monologojn (du el kiuj, La unua tago de mia dek-oka jaro kaj Mi neniam amos, estis diskutataj de teatrostaĝanoj dum monologo-semajnfino en Barlastono en 2005) kaj pluraktajn dramojn: precipe la duaktan komedion Duonsurda (1907), la triaktan komedion La fianĉiniĝo de Sovaĝulineto (1909), kiun Marjorie Boulton prave konsideras unu el niaj plej bonaj komedioj, kaj la triaktan komedion Geedzigopeto (1913).

Tamen ne pri la komedioj mi volas paroli. Mi volas reveni al centjariĝoj por pritrakti tiel nomatan dialogon publikigitan en 1912, do antaŭ precize 100 jaroj, kun titolo: La morgaŭa virino. Indas tiel, miaopinie, honori unu el la 'grandaj nomoj' de la fruaj jaroj de nia literaturo: Jeanne Flourens, aŭ Roksano, estu nomo sur la lipoj de ĉiu almenaŭ duone kulturita esperantisto.

La biografio de Roksano nin ne aparte koncernu. Preterpase ni notu, ke Jeanne Flourens naskiĝis en 1871, mortis en 1928. Profesie komercistino, ŝi estis esperantistino ekde 1903, kiu – almenaŭ surbaze de sia intereso pri virinaj aferoj, esprimata en la verkaro – sin nombras inter la unuaj esperantaj feministoj. Mi iom hezite aplikas la vorton 'feministo': ŝiaj kolumnoj pri modo en la revuo Tra la Mondo indikas pli delikatan, pli – se ne kontraŭdire – tradicie inan feministon ol, ekzemple, la germanino Marie Hankel, kiu en 1910 dum la sesa universala kongreso, en Vaŝingtono, pledis por virinaj elektorajtoj.

Ĉiaokaze, ekde 1907 Flourens aktivis en la Esperantista Vagabonda Klubo (organizaĵo de artistoj) kaj en la Esperanta Literatura Asocio. Ekde 1910 ŝi estis ano de la Lingva Komitato (hodiaŭ la Akademio de Esperanto). Ŝi estis, do, por paŭsi la titolon de la dialogo, kies centjariĝon ni iasence festas, la enkorpigo de morgaŭa virino: intelekte memstara (verŝajne ankaŭ finance), kio ebligis al ŝi percepti ne nur novan, senliman feminisman mondon sed ankaŭ ties limojn (kiel montras La morgaŭa virino); artisme engaĝiĝinta, kio ebligis al ŝi meti en la centron de ŝia verkado la virinon, aparte la junan, ekiĝantan virinon, la viriniĝanton, por tiel diri; kaj stile, lingve memfida, kio ebligis al ŝi elokvente, konvinke alparoli sian publikon.

Sed, antaŭ ol pliesplori la morgaŭan virinon – kaj la dialogon kaj la aŭtorinon – nepras memori, ke ni kunvenas hodiaŭ en Skotlando. Ĝuste en tiu ĉi lando, en la jaro 1906, estas fondita la ĵus menciita Vagabonda Klubo: asocio, laŭ informoj en la Enciklopedio de Esperanto el la jaro 1933, de esperantistaj 'pentristoj, literaturistoj kaj aliaj artistoj'. La inciatintino estis Caroline Oxenford (1865– 1919) – cetere, laŭ informoj de Pat Chapman, tre, tre distanca parenco de Daphne Oxenford (naskita en 1919), kiu prezentis en la radio en la 50-aj kaj 60-aj jaroj Listen with Mother – kiu tradukis interalie el Rudyard Kipling, kaj kiu redaktis la organon de la Vagabonda Klubo – La Vagabondo – inter 1908 kaj 1914. Vic-ĉef-vagabondino de la klubo, kiu ĉesis funkcii pro la unua mondomilito, estis nia morgaŭa virino, Roksano.

Tamen ekzistas eĉ pli forta ligo inter la morgaŭa virino kaj Skotlando, aparte Edinburgo. Komence de la dialogo legeblas dediĉo: 'Al la altestiminda Ĉef-Vagabondo, Sia kara kamarado, Sinjoro J. M. Warden el Edinburgh, plej simpatie dediĉas Roksano, Vic-Ĉef-Vagabondino.'

Do – klara ligo inter la morgaŭa virino kaj la urbo, en kiu ni kunvenas. Sed kiu estis John Mabon Warden? Denove, laŭ la Enciklopedio de Esperanto, Warden estis skoto, kiu naskiĝis en Edinburgo la 8-an de oktobro 1856 kaj tie mortis la 7-an de marto 1933. Profesie li estis aktuario, alivorte asekura matematikisto, kiu dum 50 jaroj – inter 1874 kaj 1923 – laboris ĉe asekura kompanio Scottish Equitable. Iasence, por tiel diri, morgaŭa viro, li interesiĝis pri stenografio, kolektinte finfine ĉirkaŭ 5000 librojn pri la temo, pri genealogia serĉado, kaj pri matematikaj problemoj. Warden esperantistiĝis en 1903 (koincide en la sama jaro kiel Roksano) kaj post 1909 fariĝis membro – same kiel Roksano – de la Lingva Komitato. Inter 1916 kaj 1922 li estis prezidanto de la Brita Esperanto-Asocio; li prezidis la konstantan kongresan komitaton de la tiama centra oficejo de UEA, kaj ĉeestis ĉiujn universalajn kongresojn ekde 1905 krom tiun en San Francisko en 1915. Li kunverkis la Edinburgan Poŝvortaron Esperantan (unua eldono: 1915; poste multfoje reviziita kaj reeldonita, la lastan fojon en 1969) kaj estis ĉefredaktoro de la biblio eldonita en 1926. Kaj, kiel menciite, li estis ĉefvagabondo – do prezidanto – de la vagabonda artisto-asocio.

Memeldono

Evidente, kiam Roksano memeldonis sian 16-paĝan dialogon La morgaŭa virino (cetere ne imagu, ke iel novas memeldonado: la dialogo portas la bibliografiajn informojn 'Beziers: Ĉe la aŭtorino'), ŝi pensis kaj pri sia kolego Warden kaj pri lia naskiĝurbo Edinburgo.

Do, kiam Roksano dediĉis sian memeldonitan dialogon al la ĉef-vagabondo Warden, kion la morgaŭa virino volis diri al tiu ĉi morgaŭa viro?

La dialogo – kun fono esperanta – okazas inter frato kaj fratino, identigitaj nur kiel Li kaj Ŝi. Ambaŭ estas sciencistoj; ŝi, tamen, pionira aviadistino kaj feministo, kiu dediĉas sin serioze al 'baldaŭ publikigotaj eltrovoj', kiuj ŝin eĉ pli famigos ol la aviadilaj atingaĵoj (1912: 6). Li, mokema, kontraŭstaras, prezentante pli tradician, viran vidpunkton.

La dialogo fontas el letero ricevita de la frato kaj plusendita de la loka 'Esperantia konsulo' (1912: 4). Hodiaŭ ni ne plu parolas pri 'konsuloj' sed pri 'delegitoj' – do tiuj, kiuj konsentas reprezenti Universalan Esperanto-Asocion en sia urbo aŭ komunumo kaj helpi al aliaj esperantistoj. La leteron verkis usonano, kiu, laŭdinte la atingaĵojn de la fratino, proponas edziĝi al ŝi. La fratino volas scii, 'kiel monriĉa li estas' (1912: 8): agnoskinte, kiom ŝi 'multamas' sian flugmaŝinon, ŝi deklaras sin preta edziniĝi, 'por ke ĝi fariĝu kvazaŭ reĝo de la flugaparatoj, dank' al la mono, kiun alportos la multmilionulo' (1912: 10).

La fratino anoncas, ke ŝi petos kaze de nuptofesto la edzinon de nia 'glora Doktoro Zamenhof' kaj la prezidanton de UEA ĉeesti kaj solene atesti la geedziĝon (1912: 12). La peto preskaŭ tuj realiĝas, ĉar Li kaj Ŝi estas irontaj 'al la vagonaro, kiu veturigos nian karan Majstron al Germanujo' (1912: 12). Tiel finiĝas la dialogo: Li promesas skribi al la usonano, kaj frato kaj fratino iras stacidomen.

Tio ne estas la unua fojo, ke la tiam nova fenomeno 'aviado' estis kunligata kun la alia relative nova fenomeno, Esperanto. En 1909, do tri jarojn antaŭ La morgaŭa virino, iu F. Crozat, supozeble franco (ĝis nun ne troveblis biografiaj detaloj), aperigis unuaktan komedion Dum kongreso. La drameto ne estas sen intereso: la aŭtoro primokas reformprojektojn, dirante, ke Esperanto estas 'monstreto, kvazaŭ urso malbone lekita. Feliĉe, dank' al mi, plibonigon mirindan oni povos prezenti al la homaro' (1909: 19). La reformlingvo nomiĝas Prapraavo sed estas 'nur konata de la plej kleraj el la poŝtkartaj kolektantoj' (1909: 20).

Tamen rilate aviadon, notindas, ke unu el la rolantoj eligas sopiron pri sennaciismo subtenata de te¶nologio 'He! kiam do falos la landlimoj? Kiam do ni povos aerveturi malproksimen de la teraj bariloj!' (1909: 13). Do, ĉi tie, aviado servonta sennaciismon. Ne eblas certigi, ĉu Roksano konis la komedion: verŝajne tamen jes, pro sia intereso pri dramarto.

En la sekva jaro – 1910 – aperis iom satira kaj propaganda skeĉo kun titolo Mirigita aerveturisto de verŝajne franca sinjorino, J. Reddet-Colas. Pri la aŭtorino mankas biografiaj detaloj. En la Enciklopedio de Esperanto ŝi ne ricevas mencion kaj eblas nur konjekti, ke ŝi estis la edzino de iu Claudius Colas, franca pioniro – laŭ la Enciklopedio – en esperantaj katolikaj rondoj.

Sendube Roksano konis la skeĉon de Reddet-Colas kaj ties temo aviada. Ĝi estas publikigita en la revuo Juna Esperantisto en aŭgusto 1910, en numero, en kiu aperis ankaŭ kontribuaĵo de Roksano. Verdire la Mirigita aerveturisto apenaŭ meritas atenton, krom por indiki ĝin kiel eblan fonton de la aviado-temo en La morgaŭa virino. Jenas la ja magra intrigo: aerveturisto – hodiaŭ oni nomus tiun 'piloto' – surteriĝas post akcidento en nekonata lando. Li renkontas enloĝanton, kiu informas, ke 'ĉe nia lando, oni ne uzas siajn pugnojn por batali' (1910: 116). Tial la aerveturisto scias, ke li ne estas en boksema Anglujo. Same, pro la fakto, ke oni ne priridas la staton de la alveninto, ke ne temas pri Francujo. Tiel daŭras leĝera satiro kontraŭ principaj eŭropaj nacioj, ĝis oni informas, ke la aerveturisto estas tie, 'kie la amo kaj la boneco etendiĝas al ĉiuj kreitaĵoj' – do en 'Esperantistejo' (1910: 117).

Marjorie Boulton serĉas aliloke por trovi la fontojn de la aviado-temo. En la sama jaro, en kiu aperis la skeĉo de Reddet-Colas, do 1910, aperis komedio de George Bernard Shaw: Mesalliance. Ankaŭ en la dramo de Shaw rolas aviadistino, kiu parolas indigne pri juna viro, kiu proponis al ŝi edziniĝon. Leviĝas, evidente, la demando, ĉu Roksano – kiu ja interesiĝis pri dramarto kaj ekzemple priraportis prezentaĵojn en la revuo Tra la Mondo – konis la komedion de Shaw. Prie ne informas Boulton, aldonante, ke 'la konsiderinda simileco povas esti nur koincida' (1998: 56).

Komforta vivo

Tamen kia estas la morgaŭa virino? Unuflanke ŝi estas imitinda: sendependa, memstara, te¶nologie kapabla. Por esti tiel, nepras – kiel ĉiuj 'heroinoj' de Roksano – aparteni al minimume burĝa klaso, disponante do pri mono kaj tempo por ĝui relative komfortan vivon: ne nur por sufiĉe libertempi kaj esperantumi, ekzemple por iri al stacidomo por renkonti doktoron Zamenhof kaj ne por ŝvitegi en fabriko, sed ankaŭ por posedi aviadilon. Klare, en la fruaj jaroj de aviado, eblis – kontraste al nuntempo – relative malmultekoste flegi hobion tian. Inĝenieroj, maŝinistoj, metiistoj, tiuj kun aliro al relative baza ilaro, tiam mem konstruis – aŭ provis konstrui – aviadilojn. Analoge, en la komencaj jaroj de la komputila epoko, multaj eksperimentis hejme, kreante mem programojn por siaj BBC- aŭ Amstrad- aparatoj.

Enestas en la karaktero de la morgaŭa virino multo laŭdinda. Liberiĝi de la pasinteco, de la moroj de 'malnovtempaj sentimentalistoj' (1912: 11) ŝi volas: 'Antaŭe, la virino estis malsupera kreitaĵo, sklavino de viro, kvazaŭ besto alterne en gravedeco kaj mamnutreco. Sed nova tempo, novaj moroj. La ĝis nun nomita malforta sekso fariĝis forta kaj ne bezonas edzon, por – laŭdire protekti – sed laŭvere estri ŝin. Nun ni egalvaloras la viron, kaj eĉ, kiel mi diris antaŭ momento, ni ĝin superas' (1912: 10).

La frato malkonsentas, opiniante, ke viro restu viro, virino virino: 'Eble estis pli bone, kiam ĉiu plenumis la rolon, por kiu ĝi estas kreita' (1912: 12). Indignas la fratino: 'Neniu estas kreita por difinita rolo. Tute ne estas same sur la tergloba scenejo kiel sur la teatra, kie ĉiu aktoro devas zorgi atenti, resti en la limoj al ĝi fiksitaj. Tro longtempe niaj praulinoj kredis, ke tiel okazis en la vivo, tro longtempe ili kredis, ke ili naskiĝis nur por naski, mamnutri, kuiri la supon …' (1912: 12–13).

La iom ŝercan demandon de la frato, ĉu iam ankaŭ viroj mamnutru (1912: 13), la morgaŭa virino ne respondas. Tiam verŝajne scienco problemojn tiajn solvos: 'Ĝi ebligas jam, ke oni antaŭdifinu la sekson de la naskiĝontoj. … Ĉu fine ne troviĝos geniulo, scipovanta elpensi rimedojn, por artefari infanojn? La duona homaro benus lin tiel varme, kiel la tuta homaro benus Doktoron Zamenhof' (1912: 10).

'[B]enus lin …': ne eblas ne rimarki, ke tiel estas maskligita la geniulo, kiu rikoltos la dankojn de la 'duona homaro', do la virinaro, forigante la neceson naski. Kial ne, neŭtrale, 'benus tiun …'? Oni riskas fari el muŝo elefanton, argumentante ĉi tie, ke eble la morgaŭa virino, tiu, kiu kredas, ke la viron 'superas la virinoj, kiuj dediĉas al scienco sian vivon' (1912: 8), subkonscie agnoskas, ke ankoraŭ estas la viro, kiu liveros la sopiratan progreson. Malgraŭ belaj vortoj, flugantaj esperoj, la morgaŭa virino en sia koro, se ne en sia cerbo, scias, ke la mondo apartenas ankoraŭ al la viroj: ne morgaŭ leviĝos la suno super la kapo de la morgaŭa virino.

Sanktoferejo

Sed almenaŭ parte eblas realiĝi la morgaŭa mondo. La virino asertas, ekzemple, ke bela ŝi ne estas: tial ĉiuj provoj plaĉi al viroj malkongruas kun la spirito de morgaŭ: 'Efektive, mi neniam okupiĝas pri miaj trajtoj, kiel senĉese faras sencelaj kaj senutilaj inoj, kiuj nur penas plaĉi al virinoj kaj viroj' (1912: 7). Virinoj tiaj, verŝajne, obeas al la 'malsprita modo, kiu altrudas al la junulinoj, ke ili por iri al la altaro sin vestu kvazaŭ antikvaj virgulinoj marŝantaj al la sanktoferejo' (1912: 15).

Ankaŭ la morgaŭa virino pretas marŝi al la 'sanktoferejo' kaj edziniĝi kun la riĉa usonano, kies letero lanĉis la dialogon. Ĉu ŝia patrino ĉeestos la nuptofeston estas alia demando. 'Ĉu mi bezonas informi iun ajn, patrinon aŭ alian, pri miaj projektoj? Ĉu mi ne estas sendependa?' (1912: 16), demandas la edziniĝonto. Denove montriĝas la sendependeco de la fratino: ianivele laŭdinda, sed samtempe vunda, ofenda, simple malĝentila, kaj montranta memcentrismon, kiu apenaŭ allogas.

Aliaj, eĉ pli malagrablaj flankoj evidentiĝas, aparte rilate monon, en la karaktero de la morgaŭa virino. Ne gravas, ĉu la usonano estas belaspekta: ŝi volas scii, 'kiel monriĉa li estas … [ĉ]i tio interesas min pli multe, ol lia vizaĝo' [1912: 9). Aliflanke gravas lia aĝo: ŝi volas, ke li estu maljuna (1912: 9). Ŝi deziras, ke ŝia edzo 'estu en aĝo ne taŭga, por havi infanojn' (1912: 10), ĉar tiu ĉi morgaŭa virino pensas pli pri sia estanta ido el metalo kaj stangoj ol pri estonta ido el karno kaj sango. Kvazaŭ revante ŝi diras: 'Mia aerveturilo! … Ha! Vi estas pli ol mia amato, vi estas mia propra faritaĵo, vi estas mia ido …' (1912: 10).

Do la morgaŭa virino edziniĝos ne pro amo sed pro mono. 'Mono estas la sola, la nura inda celotaĵo. Li devos donaci al mi per kontrakto kelkajn milionojn' (1912: 11). Dum la menciitaj 'malnovtempaj sentimentalistoj' edziniĝos eble ankaŭ pro mono, ĉu por sin, siajn hejmon, sian vivon plibeligi, male la morgaŭulino: per la riĉoj de la edzo sian flugmaŝinon ŝi volas plibeligi. La usonano komprenu, 'ke ĉiuj miaj pensoj estas por mia flugmaŝino, ke mi vivas ekskluzive por ĝi, ke mi ĝin amas, multamas, amegas tiagrade, ke mi estas preta edziniĝi; ke mi estas kapabla fari tian memoferon nur por ĝi, nur por ĝin plibeligi, pliperfektigi, por ke ĝi fariĝu kvazaŭ reĝo de la flugaparatoj, dank' al la mono, kiun alportas la multmilionulo' (1912: 9-10). Admirinda, iasence, estas la honesteco: neniel hipokritas la virino, amon, emon ŝajnigante; sed, male, siajn emociojn, kiel ajn naŭzajn, kiel ajn fremdigajn, ŝi malkaŝe kaj senĝene elbuŝigas.

Sed vere, se tiel aspektas la estonteco, se tiel aspektas la morgaŭa mondo, en kiu iu-amo estas anstataŭita de io-amo, oni emus elmigri Marsen. Ĉu tion volas sugesti Roksano? Certe, la negativaj trajtoj de la morgaŭa virino nuligas la pozitivajn: prezentata estas do stranga, hibrida persono, parte monstra, parte modela, kiu nek reale nek drame plene konvinkas.

Jes realas homoj, kiuj 'monstras' en la senco, ke ili vivas por siaj komputiloj, por siaj aŭtoj, por sia foje te¶nika laboro, kaj samtempe malbone rilatas kun la homa mondo: en la angla ni nomas ilin 'geeks'. Do tiu ĉi flanko de la morgaŭa virino akcepteblas. Kio, tamen, malpli akceptebla estas la idealista, liberpensanta flanko: la noblaj principoj de la feminista morgaŭa virino malkongruas kun la multe pli malnoblaj principoj de iu, kiu edziniĝos por havigi al si la milionojn de estonta edzo. Krome la fakto, ke ŝi estas esperantistino apenaŭ savas ŝin: same en la rilatoj kun samideanoj ŝi estas ekspluatema, memcentrisma, postulante, ekzemple, ke kaj la edzino de Zamenhof kaj la prezidanto de UEA ĉeestu la nuptofeston (2012: 12).

Ankaŭ drame la dialogo ne tute kontentas … kaj eble pro tio ĝi tiel nomiĝas: dialogo, ne unuaktaĵo. Notindas, ke Li kaj Ŝi ne havas nomojn: ekde la komenco ili reprezentas ne homojn, sed starpunktojn. La frato estas nur skizita: lia rolo estas esenca pasiva, reaga, ekzistanta nur por pridemandi la fratinon kaj prikomenti la respondojn. La karaktero de la virino apenaŭ ŝanĝiĝas kaj do fariĝis pli kaj pli drame plata. Estus interese, de teatra vidpunkto, observi en dua akto la alvenon de la usonano: eble la virino vere enamiĝus, luktus kun sia konscienco, ke antaŭe ŝi vidis en la estonta edzo ne homon, amanton, sed nuran ĉeklibron: tiamaniere la karaktero rondiĝus, pli kredeblus, sed tio ne okazas. Verdire la virino restas tiel maŝine, ŝtale, nefleksebla kiel la flugmaŝino, kiun ŝi pli amas ol ion, iun, alian en la tuta mondo – krom eble sin mem. Tial la virino restas nur ilo, parolilo, por kritike prikomenti la memcentrismon, la materialismon, la malhomecon, de la moderna, morgaŭa virino. La dialogo pli dialektas, ol dramas.

Alia karaktero

Antaŭ kelkaj paĝoj mi nomis Roksanon morgaŭa virino. Tia morgaŭa virino, tia, kiel la rolanto en la dialogo, ŝi ne estis. En la dialogo Roksano celis averti kontraŭ la senhomaj, maŝinecaj ekscesoj de la virina, feminista movado … celis averti sin kontraŭ la danĝeroj de fundamentismo, fanatikismo, ja ne religia, kian ni tro ofte renkontas en la nuna mondo, sed politika, idealisma.

Do la feminismo de Roksano alproprigis al si alian karakteron – kiel dirite, malpli raŭkan, malpli pasian, sed same sinceran – ol tiu de politike engaĝiĝintaj samgeneracianinoj. Roksano interesiĝis pri la virina mondo malpli de socia ol de persona, homa flanko. Ekzemple en la komedio Duonsurda la 'infanino' Valentenino Toledo maltrankviliĝas pri la venonta paŝo en sia juna vivo: 'Ĝis nun mi estis dorlotita infanino, kaj kiu scias, kion por mi rezervas la estonteco? Edziniĝi, tio estas afero treege grava' (1907a: 28). Do junulino sursojle de aventuroj ne politikaj, feminismaj, sed naturaj, ja seksaj.

Ke la virino tamen havu voĉon, ja gravis al Roksano. Denove, malpli politika voĉo, sed pli ina, eĉ artisma. En la monologo Mi neniam amos, el la jaro 1914, la knabino, fiera pri sia artista temperamento (oni tuj pensas pri la Vagabonda Klubo), prifajfas edziniĝon: 'Artistino ŝatas nenion tiel alte, kiel la sendependecon; ĝiaj plezuroj ne povas ja esti komparataj kun la plezuroj de amo. Amplezuroj!!! Pfff!!!' (1914: 56). Tamen, kontraste al la rigida, senevolua dialogo La morgaŭa virino, la artistino cedas kaj akceptas, ke gravas ankaŭ amo. Tial opinias Marjorie Boulton, ke unu el du ĉefkonceptoj ĉe Roksano konsistas en tio, 'ke bona koro kaj varma amo pli gravas ol diversaj aliaj ecoj; kaj ke sincereco kaj vero estas esence saĝaj, kondukas al feliĉo, dum trompado ne longe ĝojigas' (1998: 54).

Krome tiu ĉi ina voĉo aŭdiĝas en la artikoloj pri modo verkitaj de Roksano en la revuo Tra la Mondo. Ŝiaj komentoj tre ĉarmas, kaj foje aŭdeblas en ili la teatraj tonoj de la dramverkisto. Jen riproĉoj, publikigitaj en novembro 1907, pri artefaritaj kaj do senparfumaj floroj: 'Nune koketulinoj ĉiam havas florojn ĉe sia korsaĵo. Ili estas tiel ŝatataj, ke la elegantulinoj, kiuj timas, ke malseketaj trunketoj difektos delikatajn ŝtofojn aŭ puntojn, surmetas artefaritajn florojn perfektege imitantajn la naturajn. "Artefaritajn! Fi! Abomeno"' vi ĉiuj ekkrios, ĉu ne, amikinoj? Kaj mi respondas: "Bravisime" ĉar mi opinias tute same' (1907c: 74).

Kaj ne dubeblas, ke tre plaĉis al Roksano tiel aŭdigi inan voĉon. En julio 1907 ŝi pardonpetis, ke ĝis la venonta sezono ŝi ne plu verkos pri modo, aldonante: 'Tiel agrable estas labori por la Esperantistinoj! – ĉiam tre simpatiindaj – ke la momentoj kiujn mi dediĉas al la Virina paĝo estas vere plezurriĉaj' (1907b: 15).

Sendube la dialogo La morgaŭa virino, kies centjariĝon ni ĉi-jaron festas, neniel tipigas la dramverkadon de Roksano. Inter la monologoj kaj la pli ampleksaj komedioj, la dialogo okupas mezan neniesujon. Nepras pli funde studi la ceterajn dramojn – memoru, ke la dialogo, kvankam drame enkadrigita, kun ekzemple klare priskribita scenejo, tamen ne ĉiel kongruas kun la postuloj de tradicia dramo – por analizi kaj kompreni la apartan kontribuaĵon de Roksano ĝenerale al esperanta kulturo kaj specife al esperanta dramaturgio.

Tamen la dialogo helpas al ni kompreni la feministon Roksano kaj aparte la morgaŭan esperantan virinon, kia certe ŝi estis.

Bibliografio

    Boulton, Marjorie (1998). 'La dramoj de Roksano, t.e. Jeanne Flourens'. En Menade bal püki bal: Festschrift zum 50. Geburtstag von Reinhard Haupenthal: Festlibro por la 50-a naskiĝtago de Reinhard Haupenthal. Saarbrücken: Edition Iltis, 51–61.

    Crozat, F. (1909). Dum kongreso. Unuakta komedio. Paris: Presa Esperantista Societo.

    Kökeny, L. kaj Bleier, V. (red.) (1979; represo de la eldono de 1933) — Enciklopedio de Esperanto. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio.

    Reddet-Colas, J. (1910) 'Mirigita aerveturisto'. Dialogo. Juna Esperantisto, aŭgusto 1910, 116–117.

    Roksano (1907a). Duonsurda. Duakta komedio. Tra la Mondo, aŭgusto–septembro 1907, 27–28; novembro 1907, 75–76.

    Roksano (1907b). 'Tra la modo'. Tra la Mondo, julio 1907, 15.

    Roksano (1907c). 'Tra la modo'. Tra la Mondo, novembro 1907, 74.

    Roksano (1909). La fianĉiniĝo de Sovaĝulineto. Triakta komedio. Tra la Mondo, majo 1909, 97–8; junio 1909, 5–6; julio 1909 13–4; aŭgusto 1909 21–2. Ankaŭ libroforme: Magdeburg: Esperanto-presejo Göring, 1922.

    Roksano (1914). Mi neniam amos. Monologo. La Vagabondo, julio 1914, 56.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2014.

<<  [976]  >>