Rekte al la artikolo

Problemoj pri kokoj

<<  [976]  >>

Joyce Bunting

Jen rakonto, kiun Joyce Bunting prezentis dum la distra vespero kadre de la somera festivalo en Shallowford en aŭgusto 2013.

En la jaro 2000 mi loĝis dum tri semajnoj ĉe mia frato Ted en norda Kvinslando, Aŭstralio, en tropika arbaro super la Korala Maro. Amikino lia, Ŝila, translokiĝis al Atherton, aliflanke de la montaro. Ili konsentis interŝanĝi domojn, por ke Ted montru al mi tiun regionon. Ŝila prizorgos la hejmon de mia frato, li kaj mi ŝian etbienon. Ŝi petis, ke mi prizorgu ŝiajn kokojn.

Mi neniam spertis vivon farmistan. Do Ŝila gvidis nin ĉirkaŭ sia iomete malordigita etbieno, kie laŭplaĉe vagadis la kokoj.

'Metu plenan mezuron da koknutraĵo tien kaj tien, matene kaj vespere,' Ŝila petis. 'Plenigu la akvujojn. Dumnokte enfermu la kokojn. Metu forĵetaĵojn el la kuirejo sub la grandan arbon – ili serĉos ion manĝeblan. Ĉiumatene forprenu la ovojn el la skatoloj. Se kokinoj ankoraŭ sidas sur la nesto, metu vian manon suben …' ŝi montris lerte ĉe granda kovema kokino, '… kaj elprenu ovojn. La etaj bantamoj demetos siajn ovojn ĉien en la ĝardeno, do vi devos serĉi. Vi ricevos sufiĉajn ovojn por vin nutri.'

'Ho, kaj ankaŭ tiu,' ŝi aldonis, kiam blanka virkoko alproksimiĝis, parade kaj memfide. 'Mi prenis de amikino, ĉar tiu ne povis trakti lin. Li estas batalkoko. Metu en la dratan enfermejon, se li ĝenas.' Tion dirinte, Ŝila kaj ŝia hundo saltis en ĵipon kaj foriris.

Ŝajne simpla afero prizorgi kokojn.

Ted kaj mi frue iris al la litoj. Mi dormis ĝis la tria matene, kiam virkokoj ¶oruse min vekis. Mil diabloj! Pri dormo mi rezignis. Je la sesa mi preparis teon. Ted, nebulokula, venis kaj elbuŝigis plurajn krudajn aŭstraliajn frazojn, pri kio li faros al la malbenitaj virkokoj.

'Pli bone, se Ŝila estus manĝinta aŭ vendinta ilin, kiam ŝi konstatis, ke ili estas virgenraj,' li grumblis.

Matenmanĝinte, mi eliris por plenumi miajn taskojn. Mi metis nutraĵon en la kokinejon. Tuj enflugis sovaĝaj birdetoj kaj formanĝis la nutraĵon. La maŝaro tro grandis. Sendube Ŝila perdas multe da nutraĵo al la sovaĝaj birdoj.

Mi serĉis ovojn sed trovis nur paron en la ovujo. Mi metis manon sub plumaro de la granda kokino, kiu ankoraŭ kaŭris sur la pajlo, kaj ricevis akran bekpikon. Nun ambaŭmane mi provis ŝin levi, sed ricevis denove protestan pikon. Fine Ted levis ŝin. Tamen mankis ovoj, do li remetis la kokinon.

Ni iris por nutri la virkokojn. Ili estis enfermitaj malantaŭ dratbarilo, kontraŭ kiun ili senefike puŝis. Ili povis rigardi la kokinojn kaj ilia virkoko daŭre vokis al ili.

Mi ŝutis la enhavon de la kuireja sitelo sub la grandan arbon, laŭ instruo de Ŝila. La familio bantama alkuris. Mi enamiĝis. La ŝika ruĝbruna virkoko kun nigra-blua-verda vosto estis tre fiera pro sia kokineta haremo. Li ĉirkaŭkuris ĝin, gratante la grundon por trovi frandaĵojn, kaj ne permesis al la inoj forvagi. La bantamoj estis tiel malgrandaj, ke ili povis paŝi sub arbustoj kaj inter kreskaĵoj, kie pli grandaj birdoj ne povis. Mi neniam trovis bantamajn ovojn – klare, ili kaŝis ilin.

Tage, Ted kaj mi esploris la apudan altebenaĵon kun bluaj kraterlagoj, arbaroj el eŭkaliptoj, riveroj, akvofaloj, varmetan fonton, kaj sovaĝbestaro. Ni revenis malfrue posttagmeze por plenumi taskojn antaŭ sunsubiro, kaj kuiri vespermanĝon.

La duan matenon, aferoj ne tiel glatis. La granda kokino sidis senmova samloke en la pajlo kaj ŝiaj okuloj estis fermitaj. Ted diris, ke ŝi mortis.

Poste, kiam mi eliris kun la kuireja sitelo, la blanka batalkoko alkuregis kaj min atakis. Mi ne sciis, ke koko povas tiel minaci – ruĝa kresto alte tenata, flugiloj furioze batantaj, kriĉante, saltante! Kaj tiuj terure akraj ergotoj! Klare, li koleris, sed kial? Mi kuris ree al la domo. Li ĉasis min. Tio okazis ĉiufoje, kiam mi elportis la sitelon, sed la virkoko neniam postkuris Ted. 'Tiu bestaĉo malamas min,' mi diris, spasmospire. 'Ne surprizas, ke la amikino de Ŝila volis liberiĝi de li.' Ted metis la birdon en la dratan enfermejon, por ke ĝi trankviliĝu.

Mi komencis ĉirkaŭiri la ĝardenon por eviti la batalkokon. Ted sekvis min unu matenon al la arbo. La blanka koko flugis furioze al la sitelo, kun ergotoj antaŭen. Mi provis bati lin per la sitelo, sed tio eĉ pli agacis lin. Ted piedbatis la birdon, kaj ĝi forgrakis, ofendita. Ted ridegaĉis.

Ni cerbumis, kiel solvi la problemon. Venontan tagon, Ted portis la sitelon, kaj la koko lin atakis. 'Jes ja, estas la sitelo,' mi triumfis. 'La sitelo estas blanka. Mi konjektas, ke li supozas, ke la sitelo estas alia blanka virkoko kaj freneziĝas.'

Do ni trovis alian ujon malsamkoloran. Tio bone efikis ĉe la batalkoko. Tamen, ni ne solvis la problemon de kokorikado je la tria matene.

Kiam la interŝanĝa semajno finiĝis, Ted ŝoforis nin al sia hejmo. En la tropika arbaro, noktaj voĉoj estis malpli trudaj – ĉefe rankvakado kaj intermita voko de sovaĝa meleagro. Al tiuj sonoj mi jam alkutimiĝis, kaj trankvile dormis.

Kelkajn semajnojn post mia reveno al Britio Ted leteris al mi. 'Mi ĵus manĝis rostitan virkokon,' li skribis. 'Dum jaroj mi ne tiel tutkore kaj tutstomake ĝuas manĝaĵon tian. La ceteraj virkokoj kuŝas en la frostigilo de Ŝila.'

Tiel solviĝis la koko-problemo. Sed la sorton de la blanka batalanta virkoko mi neniam eksciis.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2014.

<<  [976]  >>