Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [977]  >>

Paul Gubbins

Vivu la Verda Stel' … ĉu?

Multaj esperantistoj en Britujo – ankaŭ eksterlande – konas la trinkejon Green Star en Stoke-on-Trent. Ĝi staras en kvazaŭ esperanta kvartalo ĉe strato Esperanto Way kaj, nur kelkajn paŝminutojn for, troveblas Zamenhof Grove.

En pasintaj jardekoj kunvenis ĉe la trinkejo esperanta grupo, kaj dum multaj jaroj vizitis la Verdan Stelon – tiam kun esperanta nomo, nun forigita, fiere elmontrata al la strato – partoprenantoj en la somerlernejoj okazantaj ĉe apuda Wedgwood Memorial College en Barlaston. Jen, vi dirus, elstaraj propagandiloj, kiuj efike vivtenas la spiriton de Esperanto en la ceramika urbaro kaj trafe reklamas la internacian lingvon.

Tute male.

Dum la somero mi preparis duonhoran radioprogramon pri Esperanto en Stoke-on-Trent. Petis min … tordis mian brakon … la estrino de nove starigita tiel nomata 'komunuma' radiostacio Cre8 bazita ĉe la Universitato de Staffordshire. Ne estante fakulo pri radio, mi akceptis iom heziteme la komision, sed promesis fari mian plejeblon (helpate, nepras diri, finfine de mia radio-profesiula filino Jill).

Mi do 'intervjuis' esperantistojn en la regiono, kiujn mi elkore dankas, interalie Hilda Jones, Derek Tatton kaj nia nelacigebla EAB-administranto, Viv O'Dunne. Mi decidis ankaŭ subnazigi al neesperantistoj la mikrofonon por lerni, kiom ekstermovadanoj scias (aŭ ne scias) pri nia lingvo.

Por tion realigi mi do vizitis la esperantan kvartalon ĉirkaŭ La Verda Stelo. En la trinkejo mi entreprenis tiel nomatan vox pop … alivorte, mi starigis unusolan demandon: 'Kion signifas al vi la nomo de la trinkejo, do la verda stelo?'

Nur la trinkejestro nebule sciis, ke temas pri simbolo de la esperanta movado: por la aliaj, estis simple la nomo de trinkejo, kie ili renkontas amikojn, bierumas, babilas. Unu opiniis, ke ĝi rilatas nebule al Esperanto (diable! la trinkejo staras ĉe Esperanto Way), kiu estas lingvo, kiun neniu parolas.

Same en Zamenhof Grove. Mi frapis, mikrofon-en-mane, ĉe diversaj pordoj, kaj, ne menciante Esperanton, starigis alian demandon: 'Kion signifas la nomo de la strato, en kiu vi loĝas?' Venis respondoj: 'Mi ne scias.'

Nu, mia esplorado neniel sciencis, neniel fakis. Temis pri ordinaraj demandoj al ordinaraj homoj. Sed la respondoj – honeste – ŝokis min. Evidente, niaj fieraĵoj, niaj tiel nomataj ZEO-j (Zamenhof / Esperanto-objektoj), apenaŭ reklamas la internacian lingvon, apenaŭ ĝin subtenas, antaŭenigas.

Povas esti, ke ili fariĝis tro ĉiutagaj, tro nerimarkindaj, por nun malfermi okulojn. Trinkejo estas trinkejo; stratnomo estas stratnomo. Kial scivoli, kial ekscitiĝi pri nuraj nomoj? Mi loĝas ĉe Arden Court: kial Arden, ja cent mejlojn for de la konata arbaro? Ankaŭ mi ne scias … kaj ne, ĝis nun, aparte interesiĝis. Do ĉu kulpigi la loĝantojn de Zamenhof Grove?

Helpus, sendube, se en Britujo ni aldonus al stratnomoj (kiel oni faras ofte ekzemple en Germanujo) etan biografian priskribon pri la eminentulo, kies nomo tiel konserviĝas. Eble tiel la loĝantoj de Zamenhof Grove estus povintaj pli pozi- tive respondi al mia demando.

Sed la trinkejo kun ekstere, apud enirejo, granda ardeza kvinpinta stelo kun iom pri la historio de Esperanto … kio pri ĝi? Kial tiom de nescio pri nia lingvo ĉe konstruaĵo, kiu, mi estus dirinta, almenaŭ antaŭ mia vizito, parolas tiel elokvente, tiel publike, por Esperanto?

La epizodo vere pensigis min pri la valoro de tiel nomataj ZEO-j. Klare, sen aldonaj informoj, facile alireblaj, ĉu afiŝe, ĉu informile, nura ZEO ne multe utilas. Bone … ĝi kredigas al ni, ke ni tiel propagandas nian lingvon. Sed, reale, inter la neverda publiko, la efiko preskaŭ nulas.

Bedaŭrinde.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2014.

<<  [977]  >>