Rekte al la artikolo

Lastatempa alveno en Esperantujo

<<  [977]  >>

Adham Smart

Novbakita esperantisto Adham Smart priskribas sian unuan renkontiĝon kun parolantoj de la internacia lingvo.

Kiam mi elstacidomiĝis en Ŝefildo por la 95-a Brita Esperanto-Kongreso, mi preparis min por la defio, kiun mi estis alfrontonta: tuta semajnfino da parolado en Esperanto, kvankam mi ĝis tiam neniam parolis la lingvon. 'Ho, bonege, ni lernos, spertante …' mi diris al mi, dum mi serĉis mian apartamenton. Verdire, mi pretiĝis por esti vive manĝata de sangavidaj esperantistoj.

Fakte, mi ne devis maltrankviliĝi. La esperantistoj, kiujn mi trovis, estis bonvenigaj, kaj pardonis mian hezitan lingvo-uzadon sed samtempe helpis min plibonigi ĝin kaj lerni de miaj eraroj.

Dum la kongreso mi aŭskultis prelegojn pri diversaj temoj (de Esperanto en la unua mondomilito ĝis la enigmo de Robin Hood), babilis kun aliaj ĉeestantoj, ĝuis grandan grupan vespermanĝon kaj ekskurson al Brodsworth Hall, kaj øenerale ricevis tre agrablan enkondukon en la mondon de Esperanto.

Kiam mi iris lundon reen al la stacidomo por trafi trajnon al Londono, mia kapo estis plena je novaj vortoj, mia sako je brokantaj libroj, kaj mia menso je la ebloj, kiujn Esperanto alportas al tiuj, kiuj lernas ĝin: amikeco; kompreno inter diverslandaj homoj; vojaĝado; kaj historio kaj kulturo, kiuj apartenas ne sole al unu popolo, sed al ĉiuj, kiuj ĝin volas.

Jen Esperanto, kaj mi tre ĝojas, ke ĝi malkovris min.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2014.

<<  [977]  >>