Rekte al la artikolo

Babile

<<  [977]  >>

Paul Gubbins

Ĉiu parolas la anglan …

Lernejo en Leeds, laŭ raporto en The Guardian (2014-03-25), nun instruas la anglan kiel fremdan lingvon al ĉiuj lernantoj. Reprezentatas inter gejunuloj ĉe City of Leeds Secondary School anoj de 55 nacioj, kaj jam dum kungepatraj rendevuoj deĵoris interpretistoj en la urdua, ĉeĥa kaj pola lingvoj. Dungitaj estas instruistoj, kiuj parolas la urduan, ĉeĥan, rumanan kaj germanan lingvojn. Aliaj lernejanoj devenas de elafrikaj familioj. Bone estas scii, ĉu ne, ke en Anglujo ĉiu parolas la anglan …

Ĉiu parolas la anglan …

Purigistoj oficejaj estas ofte subnivele pagataj, raportis The Guardian (2014-08-13). Kulpas parte tio, ke ili estas enmigrintoj: 'Malbonaj kapabloj en la angla lingvo kaj mankantaj scioj pri dungato-rajtoj igas ilin aparte malfermaj al mistraktado,' notis la gazeto.

Se ĉiu parolus la anglan …

Se ĉiu en la mondo vere regus la anglan, kiel ni ofte aŭdas, ne necesus interpretistoj. Tamen denove raportas The Guardian (2014-05-27), ke la privatigo de la proceseja interpretado-servo duoble kostis ol en la antaŭa jaro kaj eble nur duone efikas. Procesoj estas nuligitaj, dum juĝistoj atendas interpretistojn, kiuj sin ne prezentas. Bezonatas, laŭraporte, 39 interpretistoj pri la slovaka, dum haveblas nur 29. Nu, se Esperanto estus ĉies dua lingvo … sed vi jam konas la argumentojn!

Verda mencio pri la verda lingvo

La 28-an de aprilo, sursojle de la elektoj por la Eŭropa Parlamento, dissendis la Verda Partio televidan politikan mesaĝon. La verduloj primokis debaton inter Nick Clegg kaj Nigel Farage, kaj karikature prezentis la du partiestrojn, dum ili elgurdis plej fantaziajn politikojn pri la Eŭropa Unio. Inter la ideoj aŭdiĝis deviga instruado de Esperanto ĝis abiturienta nivelo. Ŝerco, jes … sed dankon pro senpaga mencio pri nia lingvo. Eble spekteblas la dissendaĵo ĉe www.youtube.com/watch?v=iitH2FsWarE.

Koincide …

… kun la 90-a naskiĝdatrevena festo por Marjorie Boulton, celebris samtage alia 90-jaraĝa esperantistino. Hilda Jones, kiu loĝas en Croxton, Staffordshire, eklernis Esperanton en 1941 ĉe sia avo, kiu iam dum kongreso renkontis Zamenhof. Al Hilda gratulojn kaj bondezirojn!

Kaj pliajn gratulojn …

… al britoj Martin Taylor, Terry Sycamore kaj Michael Robertson, kiuj akceptis defion lerni Esperanton ene de ses semajnoj kaj kiuj rikoltis respektive unuan, duan kaj sesan lokojn en la konkurso. Entute sep homoj akceptis la defion, aranĝitan kunlige kun junia poliglota renkontiĝo en Berlino. Kiu diras, ke niaj samlandandoj ne interesiĝas pri lingvoj kaj nekapablas ilin primajstri?

Kondolencojn …

… al parencoj kaj konatoj de Joan Woods, el Spondon, Derbyshire, kiu mortis 92-jara. S-ino Woods, la unua lernejestrino en Derby, enkondukis Esperanton en la elementan lernejon Asterdale, kie dum la 60-aj jaroj infanoj konatiĝis kun la internacia lingvo. Hilary Chapman, kiu atentigis pri ŝia forpaso, renkontis s-inon Woods dum federaciaj kunvenoj en Leicester, Nottingham kaj Derby, kaj diris, ke ŝi parolis Esperanton per internacia, neniel angleca prononcmaniero.

Dankojn …

… al Brian Bishop, kiu atentigis pri raporto en The Guardian (2014-07-25) pri la morto de la japana artisto On Kawara. Tiu notis sur ĉiu pentraĵo, kiam kaj kie li kreis la bildon. Se la loko ne estas literumita laŭ alfabeto romana, la artisto uzis Esperanton.

Flava mencio pri la verda lingvo

Bildo

Dankon al Lenio Marobin, kiu fotis reklamon – kredeble en Espe-ran-to – ĉe londona bushaltejo. Reklamata estas trinkaĵo kunlige kun piedpilka ĉampionado okazinta dum junio en Brazilo. Laŭ Lenio, la reklamo celas kapti la sonon de 'flavor Brazilian' – sed eble nur ranoj sukcese elkvakos la ĝustan prononcmanieron.

Tradukkonkurso

La rezulto kaj komentoj aperos en la venonta numero.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2014.

<<  [977]  >>