Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [978]  >>

Paul Gubbins

Ĉu kongresi aŭ nekongresi?

Kunsidis komence de februaro en Barlastono membroj de la administra komitato de EAB (Esperanto-Asocio de Britio). Longis la tagordo por informiĝi pri la progreso de diversaj projektoj, kiuj iom post iom realiĝas: renovigo de la retejo, starigo de interreta lingvo-kurso, ekzemple, kiuj ne palpebrume estiĝos, ĉar ili dependas de voluntula – sed ja diligenta – kunlaborantaro. Al la koncernatoj, cetere, kiuj dediĉas sennombrajn kaj ofte sendankajn horojn al tiu ĉi projektoj, ni humile kaj sincere dankas.

Tamen elstaris el la tagordo unu afero, kiu nin ĉiujn koncernas. Aŭ ĉu? Temas pri la estonteco de la ĝis nun – kun en la lastaj jardekoj unu-du esceptoj – ĉiujara brita kongreso de Esperanto. Raportite dum la februara kunsido estis, ke aliĝis al la kongreso en Brajtono (17-a ĝis 19-a de aprilo) 30 homoj. Kompareblas tiu ĉi cifero kun tiu de la sama semajno antaŭ la pasintjara Sheffield-kongreso (kiu fine altiris ĉirkaŭ 50 kongresanojn).

Organizantoj de la ĉi-jara kongreso (la nelacigeblaj EAB-sekretario Tim Owen kaj la asocia administranto Viv O’Dunne) konsterniĝas. Ili dediĉas horojn al la kongreso: kunlaborante kun surlokaj esperantistoj por certigi, ke pleje indas la kongresejo (kiel en Sheffield: mojose, kiel diras junuloj); por prepari kaj dissemi informilojn; por aranĝi programon kaj interrilati kun prelegontoj; por pripensi manĝaĵojn kaj trinkaĵojn kaj pritrakti aliĝ­ilojn. Kaj dumkongrese deĵori kaj certigi, ke ĉio glatas.

Ĉio ĉi por “nur” 50 homoj. Oni povus kontraŭ pli-malpli sama laboro okazigi kongreson por 250. Tamen venas nur 50. Leviĝas la demando, kaj tion komitatanoj komencis diskuti en februaro, ĉu ankoraŭ valoras dediĉi tiom da hom- kaj mon-fortoj al evento, kiun ses seponoj de la membraro de EAB neglektas.

Verŝajne, se oni ekdebatus pri kongresoj dum kongreso, tiuj, kiuj fidele kaj regule ĉe­estas – do la sepono – dirus, ke jes indas jaron post jaro okazigi tritagan kon­greson kun prelegoj, diskutrondoj, komuna manĝado, kaj simile.

Tamen estus interese scii, kion opinias la aliaj ses seponoj de la EAB-membraro. Kial vi ne ĉeestas? Kiamaniere eblus pliallogigi la programon, por ke ankaŭ vi ĉeestu? Aŭ ĉu vi opinias, ke pro unuflanke maljuniĝo de membroj kaj aliflanke la kreskanta sociforuma “virtual­iĝo” de la esperanta mondo, nun superfluas tiel kunveni?

Ĉu do anstataŭe sufiĉus unutaga jarkunsido (laŭleĝe nepra) en unu el niaj relative facile alireblaj grandaj urboj, plus prelego aŭ diskutrondo, por memorigi, ke ni parolas la internacian lingvon?

Se la jarkunsido okazus iun sabaton, oni povus, se dezirate, semajn­finumi kaj tiel okazigi kun amikoj proprajn kunsidojn, ekskursetojn, renkontiĝojn. Aŭ ĉu ankaŭ aranĝon tian vi bojkotus, tiel ke mankus dum la jarkunsido kvorumo?

Do jen la demando: ĉu la fino de la kutima brita Esperanto-kongreso?

Bonvolu, se vi ne estos en Brajtono, indiki al mi (adreso en la kolofono), esperante aŭ angle viajn opiniojn, por ke la administra komitato estu informita pri la starpunkto de la membraro.

Aŭ ĉu per via neĉeesto en Brajtono, aŭ per via reta silento, vi vere ne interesiĝas pri britaj kongresoj? Tiel nepros konkludi, ke ĉi-landaj kongresoj, almenaŭ en la nuna formo, senvaporiĝis kontraŭ trakfina baraĵo de indiferento.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2015.

<<  [978]  >>