Rekte al la artikolo

Ŝtormoj en Aylesford

<<  [978]  >>

Sally Phillips

Partoprenantoj en la aŭtuna semajnfino en Aylesford, Kent, ĝuis agrablan veteron – kaj povis trankvile promeni tra la ĉarma ĉirkaŭaĵo de la kunvenejo – malgraŭ ŝtormoj.

Ŝtormoj, ĉar jen la temo de varia kaj amuza programo. Roy Simmonds prelegis kun bildoj pri kondiĉoj por tropikaj ŝtormoj, dum Anica Page paroligis ĉiun pri ŝtormo, ĉu fakta, ĉu metafora, kiun tiu spertis. Elizabeth Stanley enkondukis la rolantojn en La tempesto per rakontado kaj per manfarado de ludpupoj. Terry Page daŭrigis per legigo de parto de la teatraĵo, dum ni tenis kaj montris la pupojn.

Sabaton vespere Michael Sims ridigis per danceca prezentaĵo de Kantado en la pluv’, kaj ni ĝuis la filmon Ŝtormido el Aŭstralio kun esperantaj subtitoloj.

Krome ni gustumis frandaĵojn el Japanujo, danke al Kimie Markarian, Peter Bolwell kaj mi muzikumis, kaj Joyce Bunting rakontis pri genetika ŝanĝo por produkti plantan fiŝecan oleon. Interesa temo sed persone, por mi, incita: laŭ raporto de sciencistoj ĉe la universitato de Nottingham, ekologie kultivitaj manĝoj havas ĝenerale duoble pli da vitaminoj kaj mineraloj ol tiuj kreskigitaj per aldonaj nenaturaj ĥemiaĵoj.

Entute, tamen, ĝuinda kaj altkvalita programo en egale ĝuinda loko.

Bildo

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2015.

<<  [978]  >>