Rekte al la artikolo

La internacia lingvo … inter internaciaj lingvoj

<<  [978]  >>

Tim Owen

La 16-an de oktobro mi ricevis retmesaĝon de la ĉeforganizanto de la Festivalo pri Internaciaj Lingvoj en Sheffield, kiu demandis, ĉu denove EAB pretos kontribui al la evento. Atentemaj legantoj rimarkos, ke lastan februaron ni partoprenis la kvaran eventon, tiun por 2014. Ili eble memoros, ke mi kutime indikas, ke la organiza skipo ĉion aranĝas ene de nur kelkaj semajnoj. Ĉu do ĝi nun donis plurmonatan averton?

Nu, ne. La retmesaĝo informis, ke la festivalo ĉi-fojon okazos dum la unua parto de la universitata jaro kaj ne dum la dua. Do en 2014 okazos entute du eventoj, sed ĉiu por malsama universitato-jaro. Jen do la kutima kvar-semajna averto. EAB ja denove konsentis ne nur ĉeesti sed ankaŭ doni kvar gustumsesiojn.

Bildo

La devizo de Esperanto-Asocio de Britio klare videblis sube de afiŝoj kaj aliaj informiloj pri la lingvo-festivalo en Sheffield.

(Pli granda bildo)

Kaj do dum la 15-a kaj 16-a de novembro mi vizitis Sheffield por prezenti Esperanton al la junaj homoj, kiuj interesiĝas pri lingvoj. Mi maltrafis la unuan sesion – la organizantoj ŝanĝis la kutiman eventejon sed min ne informis, ĉar la nova skipo ne sciis, ke en ĉiu alia jaro la sesio aliloke okazis. Kaj ĉar ili ne sukcesis starigi retejon pri la festivalo, mi ne havis la okazon legi detalojn por konstati la ŝanĝon. Mi dubas, ĉu tio vere kostis multon al ni – la sperto en antaŭaj jaroj estas, ke preskaŭ neniu partoprenas la unuan sesion de la tago.

Al la aliaj venis kelkaj studentoj, laŭmemore 4, 5 kaj 12. Kiel kutime la plejmulto inspirigis pro sia entuziasmo, kaj mem inspiriĝis pro la facileco de lingvo, kies verbojn kaj nombrovortojn oni povas lerni ene de nur kelkaj minutoj. Kaj ne nur lingvaĵojn ili lernis, sed ankaŭ pri Pasporta Servo, la fonduso NoJEF, iom da historio, kaj kelkaj leĝeraĵoj.

Ili senescepte konsentis poste, ke se oni defiigus nin lerni lingvon ene de kelkaj horoj, ŝajnus probable, ke Esperanto kondukus al pli da sukceso ol alia lingvo.

Kelkaj petis mian adreson por pli informiĝi. Mi ne estas naiva kaj jam lernis, ke, foririnte, la plimulto finfine ne kontaktos min, post kiam aliaj aferoj kaptos la atenton. Sed almenaŭ dum unu horo tiun atenton kaptis Esperanto. Ne, ili plejeble ne lernos ĝin, sed tiuj lingvo-avidaj junuloj almenaŭ scias prie multon pli ol antaŭe, ke ĝi funkcias, ke ĝi relative facilas, kaj ke ie en la mondo homoj ja uzas kaj ĝuas ĝin. Jen do rezulto, kaj jen kuraĝigilo plu subteni kaj finance kaj ĉeeste la festivalon.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2015.

<<  [978]  >>