Rekte al la artikolo

Kriego de sur tegmento

<<  [978]  >>

Geoffrey Sutton

Mia alveno en Pekino okazis en oktobro 1981 nur kelkajn jarojn post la fino de la tiel nomata “Kultura Revolucio”, kiu kaŭzis ĉirkaŭ dek jarojn da tumultoj kaj kruelaĵoj. Ĵus ekrevenis ekster­landanoj en Ĉinion. Estas eble kompreni, ke mi ne emis tro demandi pri politikaj aferoj, sed mi volonte lasis al homoj rakonti siajn historiojn, se ili deziris tion fari. Pluraj aprezis fremdan orelon. Oni ne malofte persekutis homojn nur pro tio, ke ili havas eksterlandajn kontaktojn. En tiaj kondiĉoj ĉiam suferas esperantistoj.

Oficisto de Ĉina Esperanto-Ligo rakontis, ke Ruĝaj Gvardianoj malebligis al li dum noktoj dormi, dum oni pridemandadis lin pro supozitaj “krimoj”, kiel ekzemple spionado por eksterlando. Tian sensencan suferadon mi ne facile imagis al mi. Mi estis des pli respektema al tiuj homoj, ĉar ili jes pretis rakonti, kvankam ili tiam ne povis scii, ĉu la nova, pli malferma politiko pludaŭros. Kvankam esperantistoj suferadis, silentis aŭ laŭlitere sekvis instrukciojn desuprajn, tamen estis la rakontoj de usonanino neesperantista, kiuj plej gravuriĝis en mian menson.

La korto de la Fremdlingva Eldonejo estis granda, nenova, eble de la 1920-aj jaroj – kaj tipe ĉina oficiala konstruaĵo de tiu epoko. Tie troviĝis redaktejoj de gazetoj en multegaj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Tie same troviĝis la oficejo de Ĉina Esperanto-Ligo, kvankam sur la teretaĝo, kun elrigardo en la korton kaj vidalvide al la rubejo! Apude, supre, estis mia loĝĉambro. Fremdlingvaj subredak­toroj ŝajne loĝadis iuhotele, sed ne mi. Apud mi loĝis ĉinaj familioj, sed ne sole ĉinoj. Inter ili loĝadis tie ankaŭ kelkaj mezaĝaj usonaninoj. Mi nenion sciis pri ili.

Iun tagon oni peris al mi peton. Ĉu mi ŝatus viziti usonaninon por babili angle? Ŝi ŝatus renkonti min. Mi kompreneble scivolis, do konsentis. Post tiel longa tempo mi ne facile memoras, pri kio ni babiladis en ŝia ĉambraro, sed ŝi kaj unu-du aliaj edziniĝis kun ĉinoj dum la 1920-aj aŭ ’30-aj jaroj. Pro tio ili iĝis ĉinaj civitanoj. La sorto diktis, ke ili travivis tempon de granda socia malstabileco, enlandan militadon, revolucion, pliajn renversiĝojn, des pli malfacilajn kiam mortis la edzo.

Ŝi havis du gefilojn, kiuj tamen sukcesis reiri al Usono. Ili bone fartas. Mi demandis, ĉu ŝi ne volus reiri al Usono. “Nenion plu mi havas tie,” ŝi respondis. Ŝi jam alkutimiĝis. Spite al ĉiaj problemoj kaj malgraŭ la malriĉeco ŝi ŝajne sukcesis travivi en maniero pli-malpli kontentiga al si.

Kvankam ŝi nun loĝis preskaŭ sola, pliaj similsortulinoj loĝis tiukorte. La destino de alia usonanino estis malpli bona. Mi jam foje rimarkis ŝin vagadi tra la korto. Ŝi ne estis grizhara, kiel oni eble atendus de tiuaĝa virino, sed ŝi estis tute blankhara. Ŝia hararo estis des pli elstara por mi, ĉar ĉina oficisto komentis pri ĝi: “Ho, kiel bela!” Mi ne respondis al li. Mi sciis pli bone. Tiu estis nek la blond­hareco de belo, nek la blankhareco de maljunaĝo.

Estas kutimo ĉe multaj ĉinoj imagi, ke ĉiu nenigra hararo estas bela. Ja ni eŭropdevenuloj ofte opinias blondulinojn kaj ruĝharul­inojn pli belaj. Tio, kio ne kutimas, estas ekzotika, kaj tial pli havinda.

La hararo de tiu virino estis blanka pro hororo.

Iun vesperiĝon mi aŭdis tumulton de ekstere. Mi eliris por rigardi, kio okazas. La blank­harulino staris alte supre sur la tegmento de la kvaretaĝa konstruaĵo kaj laŭte kriadis. Homoj malsupre ĉirkaŭis, provante trankviligi ŝin. Ŝi kriis, ke ŝi celas sin mortigi, ĉar por ŝi jam delonge ne plu restas kialo pluvivi. Post iom da tempo oni tamen sukcesis savi ŝin kaj ŝin forkondukis.

Ankaŭ ŝi edziniĝis kun ĉino. Ŝi havis filon, kaj poste la edzo mortis. La filo iĝis daŭra celo de fiatakoj dum la Kultura Revolucio pro sia duoneksterlandaneco, kredeble ankaŭ pro pura rasismo. Fine, li ne plu povis elteni kaj mortigis sin.

Ratoj rapidis ĉirkaŭ la angulon de la korto.

Geoffrey Sutton estas konata esperantisto, kiu interalie kompilis la anglalingvan Concise Encylopedia of the Original Literature of Esperanto.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2015.

<<  [978]  >>