Rekte al la artikolo

Traduku!

<<  [978]  >>

Jen la rezulto de la traduk-konkurso anoncita en la antaŭlasta numero de La Brita Esperantisto.

La anglalingva versio, kiu aperas post la orginala poemo en la venonta paĝparo, estas verkita de Donald Scott, el nord-orienta Anglujo. Decidite estas ne aljuĝi premion (temas nur pri la “gloro” legi la propran nomon en La Brita Esperantisto), ĉar, kiel atentigis la juĝinto de la traduko-konkurso, la poemo de s-ro Scott ne povas esti rigardata kiel traduko sed kiel memstara verko inspirita de la auld-a originalo.

Kiel notis s-ro Scott mem, sendante la tradukon, malfacilas redoni la “ebriecon” de la poemo. Eble pro tio nur du homoj provis traduki – fakte s-ro Scott per du provoj, la dua iomete interpunkcie pli libera.

La juĝinto demandis sin, kiel la tradukinto ŝanĝis la titolon en la versio, kiu kaptis la spiriton de la originalo sed ne la formon kaj la lingvon de la originalo. Tamen la tradukinto, laŭ la opinio de la juĝinto, nepre ne rezignu pri tradukado – tamen pli zorge atentu la originalan tekston.

Ebrio

la boteloj staras vice,
kamarade kaj komplice
sur la altaj murobretoj –
botelegoj, boteletoj,
verdaj, flavaj,
grasaj, kavaj,
palpebrume en la lumo
min invitas al konsumo,
gluta, tuta,
ĉes-refuta
forkonsumo de l’ enhavo,
de la verdo, de la flavo,
de likvoro glate glita
svate ŝvita
kvate kvita
strate strita
streta
struta

mi rimarkas: en angulo
sidas ia ina ulo
kiu ridas ĉevaldente
kaj rikanas sento-tente,
sin ekmovas,
kison blovas,
krurojn ŝovas:
kaj mi povas
super ŝtrumpo vidi blankon,
sangomankan
gamboflankon.
mi vin amas, bela ino,
mi adoras vin sen limo,
volas tuŝi,
kune kuŝi,
kaj karesi,
kaj forgesi,
pri la griza ver’ forgesi
grila priva vorgeresi
vira vorga pivaresi
vipareŝi
mi neŝeŝi
neŝeŝi
ŝuvi puvi pova-povaŝ
diri kie ŝiŝ ŝin trovaŝ
la ne
la ne-ŝe
ne-ŝeŝ
ŝeŝ
dako danto danko dankon
dankon
padonu mineŝtaŝ bria
padon’
padon’
’kon
’kon

paŭzo
naŭzo

Crapulence

Bildo

Lined in welcoming collusion
On the shelves behind the bar
Stand the bottles in profusion
Like the good old pals they are.
Big ones, small ones,
Green and yellow,
Wink and whisper,
“Well met, fellow”.
Greasy, sticky,
Slurpy, licky,
Luscious in the evening light,
Every bottle seeks its punter.
Bottle-icious is the sight.
Glugging down the glorious liquor
I begin to live my dreams.
Green or yellow,
Brown or tawny,
Nothing is quite what it seems.
Even though I know I shouldn’t,
Necking down each precious drop,
Something ostrich-like inside me
Tells me I’m not gonna stop.
And the liquor,
Smoothly slipping,
Sweetly dripping,
Spittle spewing,
Sweater slopping,
Trouser staining,
Bladder sluicing,
Splashy pissing,
Shplashy shplishing …
Now I notice in a corner
Sits a horny piece of fluff
And the horsey grin she gives me
Asks if I can do my stuff.
Kisses blowing,
White thigh showing,
Stocking sliding
To the knee.
All this tells me
This dame’s willing
For an alcoholic filling
And I sup again in glee.
Turn me on,
You little treasure.
I want you
For every pleasure.
Touching,
Smooching,
Licking,
Snogging,
Necking,
Sucking, yes
And even …
Let’s just say…

Forgetting …

Forget about this slimy life,
Forget about the hate and strife,
Forgerrabout the toxic wife,
Forgerrabout … oh hell!
What was it
I was gonna tell?
And now I know
I need to go.
I’m sorry
But I must,
Or else I’ll bust.

Yet what, for me,
Can now be sadder
Than leaving you,
Just to relieve
My bladder?
An’ so, yer see
I gotta pee.
Don’ even think
I canna hold a drink.

Jus’ so yer know,
I gotta go.
Sorry,
Shorry,
Sho very shorry…

He stands up.
And he throws up.


Kiel supre notite, nur du homoj konkursis. Malmulte da intereso vekis ankaŭ antaŭaj konkursoj (maksimume iam kvar konkursaĵoj). Konkludendas, aŭ ke la tekstoj tro malfacilis, kio malinstigis al konkursado, aŭ ke mankas emo inter britaj esperantistoj entrepreni ekzercojn tiajn. Aŭ eble ambaŭ.

Ĉiaokaze la redakcio de La Brita Esperantisto decidis nuligi la rubrikon. Al kuraĝaj konkursintoj kaj al la juĝinto ni dankas.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2015.

<<  [978]  >>