Rekte al la artikolo

Kune karibe … en Preston

<<  [979]  >>

Membroj de Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio (NOEF) kunvenis en Preston en majo okaze de sia printempa renkontiĝo. Kunmanĝinte laŭ kariba stilo ĉe restoracio Kelonio-Golfo (Turtle Bay), ili paŝis nur kelkajn metrojn al la kunvenejo ĉe Harris-muzeo kaj -artgalerio.

Bildo

Jorkŝiran gaston, Simon Whiteley, (sidantan) bonvenigas al Preston NOEF-prezidanto Peeter Aitai.

(Pli granda bildo)

Prelegis Brendan Marsh pri la bonfara organizaĵo Human Writes, kies membroj leteras al mort­kondamnitoj en Usono. Brendan diris, ke prizonuloj en Usono estas foje enkarcerigitaj ĝis 23 horoj tage. La leteroj do ebligas, ke prizonuloj povas “dialogi” kun homoj preter la severa punsistema mondo. Human Writes, laŭ Brendan, ne celas juĝi la prizonulojn, kies familioj foje estas rompintaj ĉiun kontakton kun la kondamnito. La leteroj montras, ke ili ne estas tute forgesitaj.

Sekvis vizito al la apuda artgalerio kaj muzeo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2015.

<<  [979]  >>