Rekte al la artikolo

Venis nova cento

<<  [979]  >>

Hilary Chapman, Ian Carter

Kvindeko de britoj ĉeestis la centan Universalan Kongreson de Esperanto okazinta fine de julio en Lillo, norda Francujo. Jen du raportoj kun pluraj fotografaĵoj.

Hilary Chapman

Bildo

Plezuro estis por Hilary Chapman babili kun honkonga kantistino Li Renzhi. Fotis Patricia Chapman.

(Pli granda bildo)

Neniuj du homoj spertas precize la saman Universalan Kongreson. Ekzistas tiom da perpleksiga diverseco kaj oni devas elekti kion ĉeesti kaj kion ne ĉeesti.

Por mi preter ia dubo la plej interesa ero en la programo estis profesinivele ludata dulingva teatraĵo Ĉiuj feliĉas, kiu havis nekutiman strukturon kaj portis instruan mesaĝon. En tiu teatraĵo migrantoj el nespecifa fora lando parolas Esperanton, dum la policanoj, instruisto, lernejanoj kaj pastro parolas la italan. La italan mi povis kompreni pro projekciataj supertekstoj en Esperanto.

Bildo

Ĝuis sian unuan Universalan Kongreson Patricia Chapman. Fotis Hilary.

(Pli granda bildo)

Mia edzino Patricia kaj mi ĝuis prezenton pri arkeologiaj eltrovoj pri la unua mondmilito kaj poste viziton al tiuj apudaj batalkampoj. Muziko kaj kantado ne mankis, kaj ni ambaŭ ĝuis kaj partoprenis kantojn de Jacques Brel en brilaj tradukoj kaj en teatro kaj sur publika placo en la urbo.

Ĉi-jaron mi havis pli da kontaktoj kun aziaj esperantistoj ol kutime. Estis plezuro ekkoni kantistinon Li Renzhi (Eruda Li) el Honkongo kaj rekonti japanan esploriston Gotoo Hitosi, kun kiu mi antaŭe interŝanĝis retmesaĝojn pri historiaj temoj.


Ian Carter

Post kiam mia longtempa amiko Andreo Marshall proponis, ke ni kune ĉeestu la 100-an Universalan Kongreson en Lillo, norda Francujo, mi ekpanikis. Mia lasta UK okazis en 1973, en Beogrado, do mi komencis dubi, ĉu mi povos ĉion kompreni kaj, se jes, ĉu mi povos glite konversacii kun aliaj kun pli da sperto ol mi.

Bildo

UEA-prezidanto Mark Fettes alparolas la salonon Zamenhof je la solena fermo de la kongreso. Malantaŭ li staras statuo de giganto, kiu rolludis en la nacia vespero. Fotis Geoffrey Greatrex.

(Pli granda bildo)

Kiam mi atingis la londonan stacidomon, kiun mi ŝerce sed ame nomas Sankta Pankreato, min atendis Andreo, kaj okazis la unua okazintaĵo de nia kongreso, eĉ antaŭ ol ni alvenis al Lillo – t.e., ni vizitis biertrinkejon. Trinkinte – kaj ŝatinte – ni reiris por ekatendi en longega vico, kie ni renkontis Malcolm Jones kaj junulinon, kiu malkaŝis, ke ankaŭ ŝi ĉeestos la UK. Kiu ŝi estas, mi ankoraŭ ne scias, sed mi ja scias, ke ŝi ludas diatonan akordionon.

Nu, kun pasportoj kaj biletoj kontrolitaj, ni komencis denove atendi, feliĉe ne tro longe, por eniri la trajnon Eurostar, per kiu ni veturos tra la markola tunelo rekte al Lillo. Tiel veturi, per sufiĉe komforta vagonaro, ege plaĉas al mi – multe pli ol flugi per aviadilo.

Bildo

Simon Davies kaj Martyn McClelland babilis post la solena fermo. Fotis Geoffrey Greatrex.

(Pli granda bildo)

Sed pri ĉio ĉi vi ne volas legi, mi certas. Kiel impresis min la kongreso mem? Nu, mi devas konfesi, ke mi fieris stari antaŭ 2500 homoj por saluti la kongreson nome de esperantistoj anglaj, kimraj, nordirlandaj kaj skotaj. Tamen, multaj aliaj programaj aranĝoj tute ne allogis min, precipe diskutoj.

Eĉ al la “kulturaj” prezentoj mankis io. Ekzemple, kiam la muzikduopo Kajto kantigis la ĉeestantaron, mi trovis tion tre banala, eĉ infaneca, iaspeca plej malalta komuna denominatoro. La nacia vespero same efikis sur min, kvankam la partoprenantoj evidente dediĉis multe da laboro kaj da tempo por pretigi sian kontribuaĵojn.

Bildo

Jen la unua fojo, je kiu Hilary Chapman persone renkontiĝis kun la japana esploristo Gotoo Hitosi, kun kiu li jam interŝanĝis mesaĝojn rete.

(Pli granda bildo)

Por mi, pli interese estis renkonti ĝemelurban grupon, kiu rilatas al mia hejmurbo, Ĉester­fildo, kion organizis esperantistoj el Darmstadt (Germanujo). Ĉeestis ankaŭ francoj kaj aliaj nacianoj. Plaĉis ankaŭ duontaga ekskurso al bierfarejo, kie oni ankoraŭ fabrikas la saman bieron, kiun la familia firmao faris por la 1-a UK en Bulonjo-ĉe-Maro. Ĝi nomiĝas Anĝeluso kaj tre bongustas.

Lillo mem estis interesa, kaj ni elektis piede rondiradi dum duontaga ekskurso – sub la pluvo. Mi ĝuis la vidindaĵojn, krom la treege griza betona katedralo, kiu neniel rekomendindas.

Bildo

La halo Michaux, kie okazis la movada foiro (fotita) je la unua vespero, kaj kie dum la cetero de la semajno koncertis diversaj artistoj malgraŭ malbona akustiko.

(Pli granda bildo)

Sed kio pri la kongresejo? Nu, mi ne multon volas diri, krom tio, ke la akustiko en la granda malplena spaco, kie oni eĉ prezentis kantadon, teatraĵetojn kaj komunan dancadon, estis fakte doloriga. Betonaj surfacoj, sen ia ajn mildiga ŝtofo, tute ne helpas disvastigi bonan sonon. Pri tio, sufiĉe!

Lasta punkto: kial esperant­istoj foje opinias, ke ili sin vestu per strangaj, precipe verdaj, korpo-kovriloj? Se temas pri festo aŭ foiro, tion mi komprenas, sed laŭ mi tio ne rilatas al afero serioza, kiel universala kongreso. Se ni klopodas allogi novajn samide­anojn, ĉu bone nin klaŭne prezenti?

Do – ĉu mi ĝuis la kongreson? Jes, plejparte. Ĉu mi ĉeestos UK en la estonteco? Verŝajne ne. Mi ne povos atendi dum plia jarcento por ĉeesti specialan jubilean kongreson, kaj mi dubas, ĉu ni disponas precipe pri la hom­fortoj por okazigi denove en Britujo eventon tian.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2015.

<<  [979]  >>