Rekte al la artikolo

Endoma prilumado

<<  [979]  >>

Jack Warren

Prelego aŭdigita dum la somera festivalo en Shallowford en aŭgusto 2013.

Antaŭ pli ol dudek jaroj ni restis dum la somero ĉe mia bofamilio en Peruo. Tie okazis regule, ke mankis lumo en la domo, ĉar pro senpluv­eco en la montaro mankis akvo en la riveroj, kiuj nutris la hidro­elektrajn centralojn. Klopodante skribi leteron per la lumo de kandelo, mi rimarkis kiom malforta estas ties lumo, kiom proksime ĝi devis stari apud la letero kaj al mia vizaĝo por funkcii, kiom mallume restis ĉio cetera en la ĉambro. Rimedo por mi ĉiutaga kaj mem­klariga tuj mankis; kaj tiun mankon mi forte sentis. Ekde tiam mi pli estimas la valoron de endoma lumo. Jen temo esplorinda: kiel ĝi komenciĝis, kaj kiel ĝi vere nun estas?

Supozeble la prahomoj rilatis al lumo kiel faras la bestoj; kiam mallumis, oni restis en la kuŝejo kaj dormis. Nur la malkovro de fajro ebligis al homoj uzi lumon por ŝirmi sin kontraŭ atakoj de pli sovaĝaj bestoj kaj certagrade fari taskojn normale plenumitajn nur ĉe taglumo. Tamen ŝajnas, ke ekde tre malfrue oni klopodis ankaŭ prilumi la internon de la loĝejo. Jam dum la paleolitika epoko oni prenis kavig­itajn roketojn, ostojn aŭ konkojn kaj enmetis muskon trempitan en besta graso, kiu tiam brulis kiel en lampoj. La romianoj uzis kandelojn faritajn el papiruso kaj fanditan abelvakson aŭ sebon, pretigitan el bovinoj aŭ ŝafoj. Poste aperis lampoj el terakoto kun meĉoj el lino aŭ linaĵo. Tiuj brulis pli longe kaj malrapide.

Abelvakso por riĉuloj, sebo por la aliuloj; tio validis ankaŭ en la Eŭropo de la Mezepoko. La malriĉuloj kavigis junkojn, tiam ade trempis ilin en varma sebo. El tiu laborego iĝis maldika kandelo, starante oblikve kaj donante malfortan lumon. Reprezentoj de vesperaj ĉambroscenoj en filmoj tute ne spegulas la realecon de la tiama vivo. La ĉambroj estis nek tiel helaj, nek havis tiom da kandeloj. Post sunsubiro ĉio endome estis pli-malpli mallume.

Tiuj kandeloj brulis nur dum ĉirkaŭ 20 minutoj, tempo-limo tiom bone konata, ke oni uzis ĝin kiel tempunuo. Bruligi kandelon estis kvazaŭ bruligi monon; pro tio la esprimo – angla kaj zamenhofa – “la ludo kandelon ne valoras”.

Por la dungitoj de riĉuloj, porcioj da kandeloj – kaj kiom da ili – apartenas al la laborkondiĉoj. Altrangaj servistoj rezervis kandelstumpoj kaj vendis ilin por pligrandigi siajn enspezojn.

Bildo

Ingoj por junkokandeloj

Krom ĉio ĉi la kandelo, kiel simbolo de lumo, gravas kiel simbolo de la lukto kontraŭ mallumo: kontraŭ la nevidata, nekonata, malbona. Ne hazarde estas, ke la partoprenantoj en diversaj religiaj kultoj uzas lumon por plifortigi sian kredon. La 2-a de februaro estas por la katolika eklezio Kandelfesto (la festo de la purigo de Maria), je kiu kandelojn por la venonta jaro oni metis antaŭ la altaro, kie ili beniĝis, aspergiĝis per sanktakvo kaj parfumiĝis per incenso. Tiel ili havis la potencon protekti kontraŭ tondro, fulmo kaj diversaj malsanoj. Tiajn kandelojn oni ankaŭ metis en la manojn de mortantoj por protekti la animon. Sed kial ĝuste je la 2-a de februaro? Ĉar nur ekde tiam eblis fari endomajn taskojn plejparte sen kandeloj. Pro tio oni ankaŭ nomis ĝin la Festo de Lumoj.

Kandeloj el sebo odoraĉis je karno kaj povis fandiĝi dum varma vetero. Necesis daŭre tondeti la meĉojn por eviti fumadon. En epoko, kiam abundis lignokadraj konstruaĵoj, oftis akcidentoj. Iam dum la 17-a jarcento londona servisto nomita Obadja senpermese portis kandelon al sia dormo­ĉambro. Tie ĝi falis kaj ekbruligis la littukojn. Obadja fulmrapide vekis kunserviston kaj ili ambaŭ estingis la fajron – laŭ tre natura metodo, kies detalojn mi ne bezonas priskribi.

Por prilumi pli vastan spacon necesis pligrandigi la lumon el kandeloj, kiu, eĉ se estis lustroj (kandelaroj), restis tre limigita. Kiom malforta estis kandelo, indikas tiu komparo: la lumoforto de moderna inkandeska ampolo de 60 vatoj (aŭ 13 ĝis 15 vatoj por kompakta fluoreska, do energiŝpara, ampolo) egalas la lumforton de 74 kandeloj. En Francio la Spegula Salono en Versajlo estis verŝajne la unua loko, en kiu la nivelo de prilumado proksimiĝis al tio, kio kontentigus nin nuntempe. Tiom bone funkciis la ĉieaj speguloj, ke la franca kortumo je la unua fojo regule festis ankaŭ vespere. Krom tio, zorge ciritaj oro kaj arĝento – ĉu sur teleroj, ŝlosiltruoj aŭ broditaj veŝtoj – celis la speguladon de kandela lumo.

Tamen por la plimulto da homoj malmulto ŝanĝiĝis inter la mez­epoko kaj la komenco de la 19-a jarcento. La pioniro de elektra lumo kaj kuninventinto de la inkandeska ampolo, Joseph Swan el Sunderland (1828–1914) skribis jene:

“La tagoj de mia juneco apartenas al la mallumaj jarcentoj, ĉar mi naskiĝis, kiam la junkolumo, la sebokandelo aŭ nur la flamoj el la kameno estis la kutimaj rimedoj por endoma prilumado. En la salonoj de eminentuloj, vaks­kandelo, aŭ malofte abundo da ili, mildigis la mallumon je solenaj okazoj; sed kutime la normalaj homoj, al kiuj mankis la persvadon de endoma brileco, de kiu ni profitas, enlitiĝis post sunsubiro.”

Fine de la 18-a jarcento oni aldonis al kandelvakson spermaceton, balenvakson el la kristaligita oleo de la makrocefalo. Tiu produktis pli brila lumo kaj restis firma eĉ dum varma vetero. Spermaceto siavice anstataŭiĝis per stearino, el sebo kaj palmoleo, ĝis 1850. Tiam inventiĝis parafin­vakso, kiu brulis pli pure kaj pli regule. Dum tiu periodo ankaŭ okazis teĥnikaj plibonigoj en la formo de oleolampoj, tiel ke ili pli ofte aperis ene de la domo. Kiel brulaĵo oni uzis pli maldikajn oleojn, aparte parafino (aŭ keroseno), kiu abunde haveblis post la malkovro de vastaj naftokampoj en Usono en 1859. Tiu produktis bonan blankan senfuman lumon.

Tiaj lampoj tamen bezonis senĉesan bontenadon. Necesis tondeti la meĉojn, polurigi la latunon, purigi la lampkamenon. En grandaj kamparaj domoj aperis nova ĉambro por la purigado de lampŝirmiloj. En Belvoir Castle, loĝejo de la Duko de Rutland, respondecis la servistoj pri 400 tiaj lampoj. Do, se inter viaj prapatroj estis servistoj, verŝajne ankaŭ ili faradis tiun taskon. Helaj koloroj malaperis de la salonoj; nun, en la 19-a jarcento, superregis la malhelajn por kaŝi la ĉiean fulgon el la lampoj.

Bildo

Kerosenlampo

Tamen estis ankaŭ la destino de tiuj lampoj malaperi pro la alveno de la nova gaslumo. Tiu, produkto de la karbo, kiu antaŭenigis la novan industriiĝon de la socio, jam prilumis urbajn stratojn ekde ĝia unua apero en Londono en 1807 por festi la naskiĝtago de la brita reĝo Georgo la 3-a. La entreprenisto malantaŭ tiu elmontro, la taŭge nomita s-ro Frederick Windsor, certigis siajn klientojn, ke gaso estas eĉ pli agrabla al la pulmoj ol normala aero. Ekde la 1840-aj jaroj gaslumoj komencis aperi en urbaj domoj. Baldaŭ ili enmodiĝis en burĝaj hejmoj. Revuo por sinjorinoj rekomendis ĉiam okazigi festojn ĉe gaslumo. Se estis taglumo ekstere, oni fermu fenestrokovrilojn kaj kurtenojn por pli bone elmontri la gaslustrojn. Simile, kaj similkiale, oni faris spektante televidon dum la fruaj 1950-aj jaroj.

La prilumado per gaso prezentis grandan paŝon antaŭen por la privata enĉambra vivo. Eblis multe pli facile legi, skribi aŭ kudri. Ĝi tamen havis malavantaĝojn. Ĝi estis eksplodema; ĝi poluis la aeron per forigo de oksigeno. Ne hazarde iĝis la aspidistro preferata salona planto, ĉar ĝi kapablis travivi eĉ ĉe malmulte da oksigeno. Se sinjorino foje svenis, tio povas esti ne nur pro strikte ŝnurita korseto sed ankaŭ pro manko da oksigeno en la ĉambro. Krome la elfluanta gaso daŭre kaj laŭte sibladis, malfacil­igante ĉetablan konversacion pri la lastaj modoj, aŭ la opero, aŭ eĉ pri tiu stranga fremdulo, kiu ŝajne inventis novan lingvon …

Nur en la 1880-aj jaroj aperis la unuaj elektraj lumoj: arklampoj por ekstere, kaj por la domo inkandeska ampolo en vakutubo, en kiu estis filamento el volframo. Tiu ne estis la inventaĵo de unu sola persono, sed de pluraj laborantaj diversloke. Plej sukcesaj inter ili estis Thomas Edison en Usono kaj la supre citita Joseph Swan en Novkastelo, Anglio. En 1883 ili formis kunan entreprenon. Swan jam en 1881 prilumis sian domon, en Gateshead apud Novkastelo, per elektro; en 1883 la armilfabrikanto Armstrong faris same en sia nova kampara domo Cragside; tiu nun estas malfermita al la publiko kiel muzeo.

Eĉ en la jaro 1914, tuj antaŭ la Unua Mondmilito, elektra pri­lumado en la domo estis precipe por riĉuloj. Veran progreson en Britujo oni atingis nur en 1926, kiam la registaro starigis centran komision por normigi la produktadon de elektra energio per racie distribuitaj centraloj, kaj kreis nacian reton por interkonekti diversajn energifontojn kaj etendigi ilin en la kamparon.

Elektra prilumado baldaŭ furoris – tiom, ke foje certaj riĉuloj instaligis la lumojn en la domo kaj nur poste konstatis, ke ne estis elektra centralo en la regiono. Nescio regis pri tio, kiel funkciis la lumoj. Afiŝoj staris en la domo kun la novaj lumoj por prie informi. Jen unu el ili:

Tiu ĉambro estas ekipita per Edison-a elektra lumo. Ne provu bruligi lumon per alumeto. Necesas nur turni la ŝlosilon sur la muro apud la pordo.

Aldone, malgrandlitere:

La uzado de elektro por prilumado ne difektas la sanstaton kaj ankaŭ ne efikas sur la dormo.

Notinde estas, ke aparte virinoj rimarkis la avantaĝojn de elektro por dommastrina laboro. Ĝi estis pura, praktika kaj senodora; krome eblis plenumi taskojn dise dum la tago; ne plu necesis pretigi la vespermanĝon jam tagmeze. Oni nun faris ĝin vespere kaj restis libera tagmeze por fari ion alian laŭ elekto. Tiu entuziasmo flanke de virinoj kondukis al la starigo de la Elektra Asocio por Virinoj, kies celo estis eduki aliajn virinojn (kaj foje ankaŭ virojn) pri la avantaĝoj de elektra energio. Inter la eldonaĵoj de la Asocio estis la libro La Elektra Epoko por Virinoj, kiu aperis en 1931, kaj du libretoj Receptoj por la Elektra Kuirforno kaj Elektro sen Larmoj.

Bildo

Elektra lampo el la frua 20-a jarcento

La efiko de elektro sur la ĉiutaga vivo de multaj virinoj estis signifa. Rimarkinde estas, ke du aliaj novaj servoj kiuj siatempe ankaŭ transformis la endoman vivon de virinoj – gaso kaj akvo – ne ricevis tiun apogon kaj antaŭen­igon. Elektro estis io aparta. La Elektra Asocio por Virinoj kampanjis por la disvastiĝo de elektra energio kaj la pliboniĝo de elektraj iloj. Ĝi eldonis librojn kaj revuojn por klarigi la mirindaĵojn de elektra energio al publiko plejparte ankoraŭ nescia. Ĝi ankaŭ apogis la malmultajn virinojn, kiuj laboris ene de tiu industrio. Sed precipe ĝi okupis sin pri la elektro-uzantino en la domo.

Tiam ankoraŭ necesis varbi por tiu novaĵo. En iu rakonto pri Sherlock Holmes staras la frazo, “Holmes deprenis la ŝaltilon, kaj la tuta ĉambro tuj inundiĝis per elektra lumo.” Neniu el ni parolus tiel nuntempe. Sed Conan Doyle, kiu mortis en 1929, bone memoris la epokon de malfortaj kandeloj, fumantaj lampoj kaj siblanta gaso; li ne povis ne primiri la novan elektron. Laŭ Lenino komunismo estis “socialismo plus elektro”.

Inter­tempe konstateblas, ke elektro egale necesas por kapitalismo aŭ eĉ por faŝismo. Ĝi iĝis nepraĵo de la moderna vivo. Ni ĉiuj kreskis kun ĝi kaj profitas de ĝi, tiom ke ni nur rimarkas ĝin, kiam ĝi neatendite mankas. Laŭdinda situacio, ĉu ne? Atingo, pri kiu la homaro juste fieras: kompreneble. Sed ni esperantistoj ankaŭ fieras pri nia kapablo pensi alimaniere. Do starigindas la demando: kion ni per tio perdis? Kio mankis al tiu endoma vivo daŭre prilumata ĝis en ĉiun anguleton per forta, senflagreta blanka lumo?

Unue ni perdis rutinon en harmonio kun la naturo. Industria socio devigis nin labori ne laŭ la lumo sed laŭ la horloĝo, tiel ke skiplaboristo restas maldorma dumnokte kaj apenaŭ spertas taglumon.

Due la rakontarto suferis. Tradicia rakontisto rakontis sentekste, parkere; aŭskultantoj faris proprajn mensajn bildojn en la mallumo. La disvastiĝo de radioaŭskultado portempe revivigis tion, sed ekde la apero de televido niaj distraĵoj dependas ĉiam pli pri bildoj kaj malpli pri la imagopovo; kaj nuntempe ĉiu elektra ilo havas propran prilumatan ekranon. Homoj distriĝadas pli ol iam ajn antaŭe; sed se distraĵo mankas, ili tediĝas pli draste ol iam ajn antaŭe.

Trie suferis ankaŭ la kutimo de komuna kantado kaj muzikfarado, por kiu lumo ne ĉiam necesas. Muzikistoj povas ludi instrumentojn en mallumo, kondiĉe ke ili ludu parkere; kaj por kunkanti gravas aŭskultado pli ol rigardado. Iompostiome muziko iĝis afero por profesiaj distrantoj (kaj pasivaj aŭskultantoj–rigardantoj) anstataŭ io neperfekta sed hejmfarita.

Konstateblas, ke sur tiu kampo kiel sur aliaj, progreso mirigas nin, sed ĉiam je certa kosto.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2015.

<<  [979]  >>