Rekte al la artikolo

Mistero de la mankantaj viroj

<<  [980]  >>

Super kampo kaj kanalo ŝvebas nebulo. Frumatene dense; eĉ tagmeze nur ie-tie trapenetras pala oktobra suno. Apenaŭ videblas la pinto de la katedrala turo, dum sube, sur la stratoj, en la ombroj de la antikvaj muroj, peze pendas en la aŭtuna aero la spiro de la preterpasantoj, kontraŭvole alkutimiĝantaj denove al paltoj kaj manteloj, jakoj kaj anorakoj. Kaj ne rimarkintaj, ke malaperis la virinoj.

“La leĝo de altiro … aŭ, se vi preferas, allogo,” klarigas Harry Barron, gastpreleganto dum la oktobra kaj senvirina kunsido en Ĉestro de la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio (NOEF). “Se vi volas, ke io okazu, viaj pensoj sufiĉe fortas … jen almenaŭ la teorio … por ĝin realigi.”

Aŭ ĉu inverse? Ĉu sidas en la federacia ĉambro iu, kiu ne volas, ke aliĝu virinoj? Ĉu tio klarigas, kial – kiel en la pasinta jaro, kiam la polico en Ĉestro serĉis anojn de stranga sekto vira, babilanta en stranga lingvo (vidu LBE 978) – mankas al la rondo virinoj?

Do ne kulpas la nebulo, kiu iel englutis federacianinojn … kulpas la leĝo de altiro aŭ, efektive, malaltiro. Se eblas, ke, pensante, oni ion ebligu (riĉaĵon, sanon, kuracadon), do eblas ankaŭ, ĉu ne, ke, pensante, oni ion malebligu?

“Ekzemple,” daŭrigas la preleganto, “eksperimento montris, ke eblas kreskigi pli bonan tomaton, se oni ĝentile kaj pozitive alparolas la planton, ol se oni ĝin insultas.”

Bildo

Richard Phoenix, Harry Barron, Brendan Marsh, Eric Smith, Mike King, Peeter Aitai

(Pli granda bildo)

Do jen. Iu, eventuale sekrete, insultis virinojn kaj do ili ne volas “kreski” en la federacia laboratoria poto … certe ne dum kunveno. Pro tio ili forestas kaj ĉirkaŭas la tablon nur viroj.

Do nun mi komprenas … sed momenton! S-ro Barron, kion vi diras … ? Vi mem dubas pri la teorio, pri la tiel nomata leĝo … ? Vi estas nura mesaĝisto, raportisto, preleganto … do vin ne pafu …?

Nu, bone. Ni ne pafos. Sed jen federacia tasko por la venonta vintro. Pozitive pensi, voki al la kosmo por leĝe altiri virinojn al federaciaj kunvenoj. Federacianoj, vi scias, ke vi povas. Hodiaŭ tomatoj, morgaŭ virinoj. Kaj viaj kunsidoj plenplenos …

Sed kial tie halti? Kial ne apliki al la tuta esperanta movado? Ŝrumpanta membraro … afero de la pasinteco. Per la leĝo de altiro ĉiuj esperantistoj ekzercu siajn mensojn, apliku la povon de pensado, preĝado … sekvos ne nur tomatoj kaj virinoj sed ankaŭ abunde novaj membroj (plene pagipovaj, memevidente).

Bildo

Harry Barron

(Pli granda bildo)

La venonta Universala Kongreso en Slovakio adoptu nur unusolan rezolucion: ĉiam ĉiel apliki la leĝon de altiro. Homoj … meditu, viajn pensojn direktu al la kosmo, kaj la estonteco estos via!

[Bv. memori, ke vi legis unue kaj unike en La Brita Esperantisto kiel realigi la finan venkon! – Red.]

Harry Barron pensige prelegis pri la leĝo de altiro. Ĉu tiel solveblas la mistero de mankantaj esper­antistoj?

Nur pozitivu!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2016.

<<  [980]  >>