Rekte al la artikolo

Esperanto en la Beatles-urbo

<<  [981]  >>

Bildo

Elizabeth Stanley kun kelkaj el la unuafojuloj. Fotis Vilĉjo Walker.

(Pli granda bildo)

La 97-a Brita Kongreso de Esperanto okazis ĉe Gateway Centre, Liverpolo, de la 18-a ĝis la 20-a de marto.

Gastpreleganto Kalle Kniivilä vojaĝis al Britio por prezenti siajn librojn Homoj de Putin kaj Krimeo estas nia. John Wells instruis pri la liverpola dialekto, Guilherme Fians pri sia hejmlando Brazilo, kaj Hilary Chapman prelegis pri Edith Alleyne Sinnott, loka virino, kiu fariĝis la unua romanistino Esperanta.

Bildo

Kalle Kniivilä, gast­preleganto.

(Pli granda bildo)

Leĝera kvizo pri Liverpolo malfermis la aranĝon, konkursantoj kantis Beatles-kanzonojn, kaj Rolf Fantom kaj amikoj regalis per komedia kvizo sabaton vespere. Tim Owen prezentis Harold Bolingbroke Mudie okaze de la jubileo de lia morto, kaj la prilaboratan retejon de EAB. Helen Fantom dividis sian sperton pri infanoj en Esperantujo, kaj elektiĝis Ian Carter kiel nova prezidanto.

Bildo

La kutiman sabatvesperan programon – la komedian kvizon – prezentis Rolf Fantom, helpe de Ed Robertson, Peter Bolwell, Kalle Kniivilä kaj Harry Barron.

(Pli granda bildo)

La venonta kongreso estos kuna aranĝo en Edinburgo inter EAB kaj la Esperanto-Asocio de Skotlando, ĉe The Melting Pot de la 19-a ĝis la 21-a de majo. Detaloj aperos en Update kaj ĉe britakongreso.org.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2016.

<<  [981]  >>