Rekte al la artikolo

Klaso de majstroj

<<  [981]  >>

Bildo

Anna Löwenstein.

(Pli granda bildo)

Ĉi-printempe Liverpolo gastigis paron da Esperantaj eventoj: ne nur la Britan Kongreson sed ankaŭ, tuj antaŭe, la duan Buchanan-Majstro­klason ĉe la ejo Foresight Centre de la universitato. Ĝin organizis Angela Tellier kun subteno de EAB.

La programo proponis tri ĉefajn seminariajn fadenojn, el po ok sesioj; ekzemple Paul Gubbins gvidis diskutojn por analizi kelke da gravaj Esperantaj literaturaj tekstoj. Kvar aldonaj sesioj esploris Esperantan gramatikon.

Bildo

Wim Jansen.

(Pli granda bildo)

Okazos la Prelego John Buchanan 2016 ĵaŭdon la 20-an de oktobro, kiun Angela Tellier starigas por la Universitato de Liverpolo. Ĝi estas senkosta, malferma al la publiko, kaj okazos de la 16-a horo ĝis la 18-a en Taylor Room, Sydney Jones Library.

Prelegos Profesoro Sabine Fiedler (Universitato de Leipzig) pri “Phraseology as a Mirror of Culture – A Survey with Examples in Esperanto, English and German”. Aldonos plian eron Profesoro Wim Jansen (Universitato de Amsterdamo): “Esperanto, a gateway to lesser-known cultures – Uncovering the phraseological wealth of Basque”.

Bildo

Renato Corsetti.

(Pli granda bildo)

Post periodo, dum kiu ili konsideris prioritatojn, la kuratoroj decidis forigi la rolon de kunordiganto pri esplorado, kun la bedaŭrinda konkludo, ke Angela ne plu estas dungita de EAB. Ni petas, ke se vi povus ĉeesti la Prelegon Buchanan, vi subtenu ĝin. Ni tre dankas al Angela pro ŝiaj pasintaj kontribuoj, kaj deziras al ŝi sukceson en venontaj projektoj.

En Liverpolo, Anna Löwenstein instruis la lingvon al komencantoj kaj post­komencantoj. Wim Jansen diskutigis tiklajn aspektojn de Esperanta gramatiko. Renato Corsetti kaj Duncan Charters prezentis sesiojn pri Esperanto-kulturo, por pli spertaj parolantoj.

Fotis Vilĉjo Walker.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2016.

<<  [981]  >>