Rekte al la artikolo

Ni kondolencas

<<  [981]  >>

Probal Dasgupta kaj aliaj

Mi havas la malgajan devon sendi al la familianoj kaj la intima rondo de Paul Gubbins la kondolencojn de la Akademio de Esperanto, kiu estis fiera havi lin en siaj vicoj jam ekde 2007. En la Akademio, Paul estis ĝis sia forpaso la direktoro de la Sekcio pri Literaturo kaj laboris ankaŭ en la Konsultejo kaj la sekcio pri Kontrolado de Lerniloj.

Lerninte Esperanton kiel laboranta plenkreskulo, Paul akute perceptis la bezonojn de tiaj lernantoj. Li krome estis escepte dotita sur la teatra tereno: li verkis plurajn pintajn dramojn kaj estis la plej elĉerpa elspuranto de la originalaj teatraĵoj en nia lingvo. Tial li insiste lokis en la plenkreskula vivo la viglajn konversaciojn en siaj sukcesaj kaj abunde laŭditaj lernolibroj de Esperanto.

Fizike maleblas listigi por vi la serion da teatraĵoj, lernolibroj, aŭdvidaj lerniloj, kiujn Paul verkis, kunkreis, reviziis, plej laste la lernilaron de Duolingo. Daŭrus tro longe eĉ nur listigi la premiojn ricevitajn de li. Li portis ĉi tiun kronon ege modeste. Tiu modesto ebligis al Paul modelan stilon de instruado. Mi mem persone spertis lian stilon en Torino, kiel lernanto en lia kurseto pri la Esperanta teatro. Paul tute flue gvidis nian kolektivan laŭtlegadon de la dramoj, forgesigante la nivelan malegalecon inter la partoprenantoj.

Li krome elpaŝis el niaj kutimaj podioj kaj premis surprizajn klavojn. Aparte menciindas lia antologio de originalaj Esperantaj beletraĵoj kun angligoj, Star in a Night Sky. En sia rolo de ĉefredaktoro de Monato, Paul ĉi-jare helpis efikege fajli kaj reliefigi raporton pri temo draste malatentata en la ĉefaj amaskomunikiloj de la mondo – la atencoj kontraŭ dalitoj (aŭ ‘parioj’) en Barato. Nia samakademiano Giridhar Rao kaj multaj ekster-Esperantaj agantoj por la rajtoj de dalitoj en Barato aprezis ĉi tiun kontribuon de Paul. Ankaŭ ili petis min komuniki al vi tutkorajn kondolencojn pro la subita forpaso de eksterulo, en kiu ili trovis samideanon kaj kun kiu ili esperis daŭrigi la konversacion. Ni devos daŭrigi plurajn entuziasmajn konversaciojn lanĉitajn de Paul Gubbins por akiri la rajton vere omaĝi al li. Mi ne sukcesas kredi, ke ni meritis lin. Mi ne scias, kiavorte konsoli vin, aŭ min mem.

Probal Dasgupta, prezidanto, Akademio de Esperanto


Paul, vi restos stelo en nia nokta ĉielo, kiu foriris ho tro frue al alia parto de la kosmo.

John kaj Christine Murray


Kara Jill, estas granda bato perdi amatan patron, multe pli granda por vi pro lia relative juna aĝo kaj pro subiteco. Mi esperas, ke Edward memoros iom pri sia avo kaj scias, ke ankaŭ li malprofitos de nuna malapero de sia avo en la vivo.

Heleno Fantom


Paŭlo, vi tiom faris por Esperanto, ankau por mi. Vi donis al mi la okazon prelegi kaj verki en Esperanto. Mi krome transdonas kondolencojn de Girvan kaj Maire Mackay. Ni ĉiuj ege bedaŭras vian tro fruan forpason.

Jack Warren


Estis tre granda ŝoko subite ricevi la informojn pri la tro frua kaj tute neatendita morto de Paul Gubbins. La ĉefa penso, kiu tuj venis al mia menso, estis, ke li estis ege kara kaj aminda homo.

Mi kunlaboris kun li en kelkaj okazoj, kaj se ekzemple necesis gvidi laborgrupon mi rimarkis, ke li ĉiam konscias pri la bezonoj de la partoprenantoj, kaj scias kiel aktivigi ilin, por ke ĉiuj povu laŭeble kontribui. En la Akademio de Esperanto ni plenumis grandan taskon lastatempe por kontroli la novan retan kurson de Duolingo, kaj liaj kontribuoj estis ĉiam akurataj, utilaj kaj tre helpaj por la laboro.

Mi sendas miajn tre sincerajn kondolencojn al liaj familianoj. Mi ĝojas, ke li almenaŭ havis tempon por konatiĝi kun sia nepo, pri kiu li tiom fieris. Mi tre bedaŭras, ke li perdis tiom da jaroj, kiujn li estus devinta ĝui kune kun sia nepo kaj aliaj familianoj.

Anna Löwenstein


Jam pli ol 20 jaroj mi konis Paul. Mi profunde sentas la perdon de tiom afabla, tiom sprita, tiom amika samideano. Britaj kaj universalaj kongresoj ĉiam pliboniĝis kaj pliamuziĝis pro lia partopreno: li havis tian talenton bele prelegi kaj samtempe klerigi la aŭdantaron. Ankaŭ mankos al mi liaj tekstoj, ĉu redaktoraj komentoj, ĉu dram­verkoj, ĉu anglalingvaj verkoj.

Geoffrey Greatrex


We will all miss Paul so much. He had a genius for writing plays and for teaching – but also for making friends and having fun.

Elizabeth Stanley


I have fond memories of Paul’s entertaining wit and wisdom, and of the occasions I have spent with him over the years, discussing how to put the world to rights. Gone too soon. I will miss him.

Ed Robertson

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2016.

<<  [981]  >>